Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de oktobro 2012
puce La 15an de oktobro 2012
puce La 17an de oktobro 2012
puce La 26an de oktobro 2012

La 11an de oktobro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 11an de oktobro 2012

Jam pasis pli ol unu jaro kaj ses monatoj post la katastrofo. Hodiaŭ mi raportos, unue pri la totala situacio pri la damaĝitaj gubernioj, due pri la vivo en Fukuŝimo kaj trie pri la nuna stato de la reaktoroj.

Ne multe progresis vivo de la suferantoj

 1. Mortintoj : 15870 homoj
 2. Malaperintoj : 2824 homoj
 3. Rifuĝintoj : En tri gubernioj Iŭate, Mijagi kaj Fukuŝimo 340000 homoj loĝas en provizoraj aŭ luitaj domoj.

  • 1) Loĝi en tiu malgranda domo senespere estas ne tolereble por la suferantoj. Multaj pliofte vizitas hospitalon. Sinmortigoj kaj mortoj pro malespero multiĝas.
  • 2) Multaj suferas pro monmanko por konstruigi domon en plialta loko, sed la registaro estas avara pri helpmono.
  • 3) La registaro plilongigis por senlaboruliĝintoj la periodon ricevi subvencion, sed ĉirkaŭ 20000 homoj jam ne rajtas ricevi tiun subvencion, kaj el ili 16380 homoj (preskaŭ 80%) estis senlaboraj.
  • 4) Helpsistemo por tiuj senlaboruloj ne bone funkcias, ĉar la registaro ne aprobas aŭtomobil-posedantojn kiel rajtigitojn, kvankam aŭtomobilo estas nepre necesa por ilia vivo.
     4. Kvanto de rubaĵoj estas 24 milionoj da tunoj en Iŭate kaj Mijagi. Ĝis la fino de aŭgusto oni sukcesis bruligi nur 20% de la rubaĵoj.

Vivo de la loĝantoj en Fukuŝimo

 1. 160000 rifuĝintoj
Troviĝas ĉirkaŭ 156000 rifuĝintoj el la malpermesitaj urboj kaj vilaĝoj najbare de la centraloj. El tiuj 95000 loĝas en provizora aŭ luita domo ene de la gubernio Fukuŝimo, kaj 61000 loĝas ekster la gubernio. Certe troviĝas memvolaj rifuĝintoj, kiuj loĝis ekster tiuj malpermesitaj urboj, memvole rifuĝis kaj nun loĝas en aliaj pliforaj lokoj en la gubernio, sed la nombro de tiuj homoj ne estas klara.
La nombro de la loĝantoj de Fukuŝimo malgrandiĝis je 3%, de 2,02 milionoj en 1,96. La nombro de la lernantoj en la elementaj lernejoj malgrandiĝis je 4,7%.

 2. Subteno de la registaro malgrandiĝas
Troviĝas tiuj, kiuj malsaniĝas aŭ sinmortigas pro longa rifuĝado kaj malespero. Jam pli ol mil homoj mortis pro “kaŭzoj rilatantaj al la katastrofo”. Sed post la deklaro de “fino de la akcidento” en decembro 2011, la registaro komencis fini subtenon al la rifuĝintoj pri rabato al diversaj asekuroj.

 3. Malrapida kompensado
TEPCO malrapide kompencas. En julio ĝi prezentis “normon pri kompenso al nemoveblaj propraĵoj”, sed ĝi estas tiel malalta, ke oni ne povas aĉeti novan domon per tiu sumo. Ekzemple, s-ro Araki Ŝinroku 82-jara rifuĝinta el la urbo Namie koleras : “Mi loĝis en 100-jara malnova domo. TEPCO ne rajtas taksi ĝin senvalora laŭ la merkata prezo”.

 4. Malrapida senpoluado
La urboj kaj vilaĝoj planis purigi 93000 domojn, sed ĝis la fino de julio ili sukcesis fari tion nur al 3403. Senpoluado fare de la registaro pli malfruas.
Unu el la gravaj problemoj estas kiel trovi lokojn por meti poluaĵojn. Tri jarojn poste tiuj poluaĵoj iros al provizoraj konservejoj. La registaro proponis, ke la urboj Futaba, Ookuma kaj Naraha liveru 12 lokojn por tiu celo, sed ili ankoraŭ ne akceptis tiun proponon.
(el la ĵurnalo Akahata)
Jen mia opinio : ja komenciĝis restariĝoj en diversaj lokoj, sed malfortaj homoj, precipe maljunaj homoj kaj solaj patrinoj kun infanoj, havas pli da malfaciloj ol tuj post la katastrofo. La registaro malvarme traktas ilin, kaj TEPCO provas pluvivi, viktimigante la suferantojn. Ili perdis sian domon, familion, urbon kaj fine esperon.

La nuna stato de la reaktoroj

 1. Malvarmiga akvo
Por teni reaktorojn sekuraj, oni devas konstante malvarmigi tiujn per akvo. Fine de aŭgusto okazis nesufiĉa enpumpado de akvo en la tri reaktorojn. Tio estas la unua “akcidento” post la katastrofo. TEPCO diras, ke peciĝintaj plastikaĵoj ŝtopis tubojn.
Ekestas 450 tunoj da poluita akvo ĉiun tagon. Parto de tiu akvo oni reuzas, sed ĝis la 4a de septembro la kvanto de neuzita akvo atingis 200 mil tunojn. TEPCO planas plu konstrui akvokonservejojn, kiuj kapablos havi 700 mil tunojn da akvo.
Tre serioza ests nefunkcio de termometroj. En la reaktoro n-ro 2 troviĝas ses termometroj, el kiuj kvin jam ne funkcias. La registaro kaj TEPCO deklaris “la finiĝon de la akcidento” en la lasta decembro, konstatinte, ke la temperaturo en la reaktorpremujoj estas sub 100 gradoj, sed se la lasta termometro rompiĝos, oni ne povos mezuri temperaturon, kaj eĉ se okazos grava afero ene, oni ne povos scii tion.

 2. Preparo por forĵetado de la reaktoroj
Komence de oktobro TEPCO fotis la enon de la reaktoroj n-roj 1 kaj 2.
TEPCO komencos fabriki novajn robotojn, kiuj kapablas labori kaj esplori en la radioaktivaj reaktoroj.
TEPCO prove elprenis du nukleajn brulaĵojn en julio. En decembro en 2013 ĝi komencos elpreni aliajn brulaĵojn kaj metos en la akvujoj. Por tiu laboro ĝi nun konstruas kovrilon de la reaktordomoj ekipitan per levmaŝinoj por elpreno de brulaĵoj.

 3. Eliĝo de cezio
En aŭgusto eliĝis entute 10 milionoj da bekereloj da cezio hore el reaktordomoj. Ekde februaro la kvanto estas preskaŭ sama.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio