sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










Gustave Courbet : Letero al la ministro Maurice Richard



Sinjoro ministro, ĉe mia amiko Jules Dupré sur la Isle de’ Adam mi ricevis informon pri la aperigo de dekreto en la „ĵurnalo oficiala“, kiu nomumas min „Kavaliero de la Honora Legio“. Tiu dekreto, de kiu miaj bone konataj konvinkoj pri premioj por artistoj kaj pri nobelaj titoloj devintus konservi min, estas skribita sen mia konsento, kaj vi, sinjoro ministro supozis, ke vi devas iniciati tion. Ne timu, ke mi misinterpretas la intencojn gvidintajn vin ĉe tio. Vi transprenis la minsterion de la belaj artoj kiel posteulo de fatala administrado, kiu ŝajne metis la celon al si, mortigi la arton en nia lando, kio estus sukcesinta al ĝi per korupteco kaj perforto, se ne estus trovintaj sin kelkaj kuraĝaj viroj por fini tion. Vi volis signi vian nomumon per paŝoj, kiuj estas kontraŭaj al via antaŭulo.

Tiu agado honoras vin, sinjoro ministro, sed permesu al mi diri al vi, ke nek mia sinteno nek miaj decidoj per tio ŝanĝeblas.

Pro miaj civitanaj konvinkoj mi obstine kontraŭas al tio akcepti honorigon, kiu decide baziĝas sur monarkiaj principoj. Tiun ordenon de la Honora Legio, kiun vi en mia malĉeesto akceptigis por mi, mi devas nepre rifuzi pro miaj principoj.

Mi akceptus ĝin je neniu tempo, neniukaze kaj nenial. Des malpli mi faros tion nun, kiam la perfido ĉie amasiĝas kaj la homa konscio devas esti afliktita pri tiom da karakteraj friponaĵoj.

Honoro baziĝas nek sur titolo nek sur ordeno, ĝi troviĝas en la ago kaj en ties motivo. Kaj je la pli granda parto ĝi efektiviĝas per fideleco al si mem kaj al siaj ideoj. Mi premias min per tio, ke mi restas fidela al la principoj, kiuj difinas mian tutan vivon ; se mi delasus de ili, mi rezignus pri la honoro por ekstera brilo.

Pro mia artista konvinko mi kontraŭstaras ne malpli al tio akcepti rekompencon, kiu estas altrudita fare de mano de la ŝtato al mi. Pri artaj aferoj la ŝtato ne estas kompetenta. Se ĝi arogas al si rekompenci la artojn, ĝi enmiksiĝas en la publikan juĝon. Tiu enmiksiĝo estas vere demoraliziga kaj fatala por la artisto, kiu tiel estas trompata pri la propra signifo, kaj ĝi estas fatala por la arto, kiu tiel estas katenita al oficialaj vidpunktoj kaj damnita al la plej sterila meza kvalito ; la plej prudenta por ĝi, (la ŝtaton), estus lasi la manojn de tio. Ekde tiu tago, kiam ĝi lasos en paco nin, ĝi estos plenuminta siajn devojn al ni.

Permesu, sinjoro ministro, ke mi rifuzas la honorigon, kiun vi supozis devi apliki al mi. Mi estas kvindekjara, kaj mi estis ĉiam sendependa, lasu min fini mian vivon en sendependeco ; se mi estos morta, oni diru pri mi : li apartenis al neniu skolo, al neniu eklezio, al neniu akademio kaj antaŭ ĉio al neniu reĝimo, escepte de la libero.

Permesu al mi, sinjoro ministro, per la esprimado de mia konvinko, kiun mi rajtas konatigi al vi, alte estimi vin.

Gustav Courbet

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko

PS : Courbet estis portreto-pejzaĝo- kaj ĝenropentristo, nask. en 1819, mortis en 1877. Post la ribelo de komunardoj en Parizo li fariĝis prezidanto de artista unuiĝo, li lasis detrui en tiu funkcio la faman Vendome-kolonon. Post la pafmortigo de la komunardoj oni enprizonigis lin por tio por ses monatoj. Li estis altkvalita pentristo, kiu ebenigis la vojon por la impresionistoj kaj ankaŭ por la realista pentroarto. Famaj bildoj estas „La ŝtonfrapistoj“ aŭ „Ino kun papago“. Amikoj estis ekzemple Pierre Joseph Proudhon kaj Charles Baudelaire.


Ligo :
Courbet-bildoj

Jen sube lia plej fama kaj plej kontroverse diskutata verko : "La origino de l’ mondo" Mi tre ŝatas la bildon, ĝi estas plena de forto, de vero, de realeco. Ĉu oni cenzuru tian bildon ? Nepre ne ! Ĝi ne estas pornografia, sed tute estetika. La origino de l’ mondo estas la vagino, ĉu iu dubas pri tio ? Mi ne. La bohemiaj fratoj pensis simile, ili faris eĉ siajn preĝejojn vaginecaj. Tio estas nur ŝajne absurda. Kion ni estus sen makulitaj inoj ? Nenio. Nur pro la "peko", kaj ĉar ni poste iam elvenis el la origino de l’ mondo, oni povas pensi la ideon "mondo". Nia mondo sen homa reflekto ne estus homa mondo sed nur iu sennoma frida io, kaj certe tute sen amo. Tamen nia plej profunda radiko estas la kosmo, ĉar ni estas fakte naskitaj per stelosemo, ĉar ni mem estas faritaj el stelpolvo. (HGK)

Sama rubriko :


puce Orsinger : Klasarto (artikolo)

puce La prusa arkianĝelo (el la unua DADA-ekspozicio en Berlino)

puce Hans-Georg Kaiser : La vendita krio (eseo kun fotoj)

puce Wolfgang Mattheuer : pentristo kaj skulptisto

puce Gustave Courbet : Letero al la ministro Maurice Richard




Supren