Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 29an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2908 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Ho, Suzana (traduko de la kanto "Banjo on my knee")
puce Ives : En la roksukermontaro (Big Rock Candy Mountain)
puce Reynolds : Skatoletoj (Little Boxes) folkkantotraduko
puce Tim Hardin : Se mi estus ĉarpentist’ (kantotraduko)

Tim Hardin : Se mi estus ĉarpentist’ (kantotraduko)


Tim Hardin
Se mi estus ĉarpentist’

Se mi estus ĉarpentist’
kaj vi estus damo,
ĉu vi plu edzigus min,
naskus eĉ infanon ?

Se mi estus kaldronist’
ĉu vi min atentus,
portus ujojn sen rezist’,
sekvus min, ne pentus ?

Amu min plu dum solec’
eĉ dum aĉa horo.
Donis mi min kun tutec’,
amu min el koro.

Se mi estus arbhakist’,
ĉu vi min plu amus ?
Diru jes kaj kun insist’,
vi sur l‘ tron‘ ĉiamus.

Se mi estus muelist’
ĉe grincanta rado,
mankus al vi ŝminkokest’,
bril’ de l’ ŝuparado ?

Amu min plu dum solec’
eĉ dum aĉa horo.
Donis mi min kun tutec’,
amu min el koro.

Se mi estus ĉarpentist’
kaj vi estus damo,
ĉu vi plu edzigus min,
naskus eĉ infanon ?

tradukis H.G. Kaiser


Tim Hardin
If I Were A Carpenter

If I were a carpenter
And you were a lady,
Would you marry me anyway ?
Would you have my baby ?

If a tinker were my trade
would you still find me,
Carrying the pots I made,
Following behind me.

Save my love through loneliness,
Save my love for sorrow,
I’m given you my onliness,
Come give your tomorrow.

If I worked my hands in wood,
Would you still love me ?
Answer me babe, "Yes I would,
I’ll put you above me."

If I were a miller
at a mill wheel grinding,
would you miss your color box,
and your soft shoe shining ?

Save my love through loneliness,
Save my love for sorrow,
I’m given you my onliness,
Come give your tomorrow.

If I were a carpenter
and you were a lady,
Would you marry me anyway ?
Would you have my baby ?

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio