sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de februaro 2018 . ĝis nun estas 1343 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Ni ne lasis koron en Parizo (rimpoemo)

parodio de la Newell-poemo "Parizo"


JPEG - 106.7 kb


Ni ne lasis koron en Parizo,
ni savis ĝin per fuĝa far‘.
Hejmvenis ni sen mono kun valizo,
kaj vivis tie ĝoje nun dum jar‘.
Ni ne lasis koron en Parizo.

Neniel ni sopiras pri Parizo !
Ne saltas mia sango do pro splen‘
pri urbo de orgojlo, de monftizo,
pri la turistkaptilo apud Seine.
Jen rabatakoj estas la devizo.

Ridindas eĉ la arboj en Parizo,
kaj fian ombron ĵetas Notre Dame.
La ŝiptrafiko kaje pro la grizo
ne ĉarmas plu pro alta kostprogram‘.
Plu lumas lampoj, sed dum daŭra krizo.

Nu, certe belas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vieno ;
ne tristas tro la urbo ĉe Tamizo.
Pariz’ nur estas Circo kaj siren’.
Mi eĉ ne volus morti en Parizo.

Mi havus rimojn pliajn en provizo,
finiĝu tamen nun do la kompar’.
Postmorte nin atendos paradizo.
Ni iros al Nirvan’ kompletaj ; ĉar
ni ne lasis koron en Parizo.


La teksto estas parodio pri la poemo „Parizo“ de Leonard Newell. Ĝi estas bone verkita, sed laŭ mia opinio tro malfrue ĉimaniere verkita. En la tempo, kiam Hemingway tie ankoraŭ sufiĉe bone vivis kiel usonano, Parizo eble vere estis ĉarma kaj afabla urbo, sed nun....?

Mi devas aldoni, ke mi fariĝis kun Donjo en Parizo efektive preskaŭ la viktimo de rabatako ; ni povis savi nin nur per salto en hotellifton, en la lasta momento. Sed tio certe ne okazas al ĉiu, kiu vizitas Parizon. (Multaj pli bonŝancas, certe, sed kelkaj eĉ malpli ol ni.)

Ĉu oni ŝatas aŭ ne ŝatas urbon, dependas ankaŭ de tiaj hazardoj kaj mornaj cirkonstancoj, sed laŭtendence mi efektive pensas, ke Parizo estas, kiel en germana frapŝlagro, granda muskaptilo. La prironĝataj musoj estas la turistoj. Kaj la ŝarkoj estas... nu, tion vi ja scias, tiel, kiel la tielnomata restaĵo de l’ mondo.

Tamen kompreneble ankaŭ mi ŝatas certajn aferojn kaj aĵojn en Parizo. Speciale surstratajn Ĉaplinojn kaj la Ejfelturon mi eĉ ŝategas. Tiu grandega proleta fera ulo, kiun la parizanoj komence tute ne volis havi, estas vera lumturo en maro de ĉiutaga turista tristeco, kaj ĝi estas fama ekzemplo pri tio, ke el aĉa anaso povas fariĝi lastfine bela cigno. Oni devas lasi nur iom da tempo al la laŭŝajna griza anaso.

Kaj kiu sciu, eble ankaŭ Parizo denove estos sprite bela kaj afabla kaj denove la urbo de tiaj filozofoj, kiaj Sartre. Eventuale post cent jaroj, kaj tiam ĝi eble estos eĉ denove rava loko por ĉiuj.

Mi persone ne ŝatas egurbojn, mi prefere vivus en arbaro en kabano laŭ Walden, sed ankaŭ tio estas iluzio. Certe. Plej agrable estas ĉiam tie, kie oni ĝuste ne estas. (HGK)


Leonard Newell
PARIZO


Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar‘ ;
Revenis mi al hejmo kun valizo,
Enue vivi dum alia jar‘...
Sed koron mi postlasis en Parizo.

Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo !
Eksangas mia salto en la vejn‘ ;
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud Seine
ĉielon spegulanta el turkiso.

Printempe verdas arboj en Parizo,
Bluetajn ombrojn ĵetas
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo,
Dormetas sub karesa suna flam‘´,
ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.

Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien‘,
Pli bela estas urbo sur Tamizo ;
Sed ravas min nur franca la siren‘ ;
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.

Da rimoj elĉerpiĝis la provizo :
Mi finu, sed komprenu anĝelar‘ :
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al ĉiel‘ nur ŝelo – ĉar
mi lasos mian koron en Parizo.