Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Francisko SZILÁGYI : Diogenes
puce Hans-Georg Kaiser : Feliĉo
puce Hans-Georg Kaiser : Ĉu nur sonĝo ?

Hans-Georg Kaiser : Ĉu nur sonĝo ?

eseo




Hans-Georg Kaiser 

Ĉu nur sonĝo ?

En unu el miaj sonĝoj ĉio estis ege komplika : Por povi fumi cigaredon, oni bezonis tutan gasfabrikon. Ununura paŝo estis tiel danĝera kiel marŝo tra la ĝangalo.

Se la homoj volis interkomuniki ĉe tablo, ili bezonis por tio specialan komputilreton kaj kodvortojn. Simpla veterraporto aŭdeblis nur, se oni estis enskribita membro en kotizdeviga veterraporta klubo.

En tiu aĉa sonĝo homoj kalkulis seninterrompe laŭ iuj tabeloj. La enspirado kaj elspirado de aero kostis monon pagendan laŭ mezuritaj kubikmetroj.

Ĉiuj nombris ĉiutage ian monon.

Papilioj startis sian flugon laŭ fiksitaj planoj en flughavenoj. Ĉiu kiseto estis kotizdeviga. La neglektado estis punata per laboro en la orminejoj.

Kiam mi vekiĝis, mi pensis, ke almenaŭ la vekiĝo ankoraŭ ne estas tiel komplika kiel mi timis.

Sed tiam mi ree fariĝis malcerta. La montriloj de l’ horloĝoj moviĝis nur ege lante. Ĉe ĉiu spirtiro kurbiĝis la tuta universo.

Ĉu tio vere nur estas sonĝo ? Ĉu mi vere jam vekiĝis ? Iel mi ne povas decidi tion.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio