sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Henri MASSON

Maxime Rodinson, Esperanto, SAT kaj E. Rekluzo


JPEG - 26.2 kb
Maxime_Rodinson_(1970)


La 23an de majo 2004, en Marsejlo, mortis Maxime Rodinson, renoma historiisto, sociologo, erudiciulo pri Islamo.


En aprilo 2005, la pariza eldonejo Fayard publikigis membiografion de li sub la titolo Souvenirs d’un marginal (Rememoroj de marĝenulo).


Tuta ĉapitro el tiu 418-paĝa libro estas parte dediĉita al Esperanto (p. 233 ĝis 248) kaj al lia amo al la libroj sub la titolo L’auto-éducation parallèle : les bibliothèques, l’espéranto (La paralela memedukado : la bibliotekoj, Esperanto).


Maxime Rodinson naskiĝis la 26an de januaro 1915 en la 13a arondismento de Parizo (precize tiu, kie troviĝas nun la sidejo de SAT-Amikaro) en familio de judaj rusaj enmigrintoj, kiuj parolis pli volonte la jidan ol la rusan. Li cetere dum periodo loĝis ĉe la n° 59 de la avenuo « des Gobelins », do en relativa proksimeco de nia sidejo…


Lia patro Maurice (Mozeo), anarkiisto dum periodo de sia vivo, naskiĝis en 1864 en Vitebsk. Li elektis la personan nomon ≪ Maxime ≫ por sia filo omaĝe al la rusa verkisto Maksimo Gorki.


Maxime lernis Esperanton en vesperaj kursoj en 1926–1927, je la aĝo de 11–12 jaroj, ĉe la n° 163 de la bulvardo de la Hospitalo (Boulevard de l’Hopital), do en la parto de tiu bulvardo kiu situas en la 13a arondismento.


Kiam venis la momento serĉi korespondanton, lia patro konsilis al li trovi unu prefere en lia naskiĝurbo Vitebsk. Tiel li korespondis ĝis almenaŭ la jaro 1928 kun t.n. ≪ pioniro ≫ de la komunista junularo, preskaŭ samaĝa, Efim Gordin. Laŭ tio, kion li skribis, oni povas kompreni ke li lernis Esperanton en kurso organizita kadre de SAT, kiun li mencias en la paĝoj 237 kaj 247, sed, videble, li ne havis tute ĝustan ideon pri ĝi. Li, kontraŭkoloniisto, kiu fariĝis en 1937 membro de la Franca Komunista Partio pro ≪ moralaj kialoj ≫, estis eksigita el ĝi en 1958 pro sia kondamno de la devojiĝo de la FKP.


Ĉe la p. 246-247, li skribis : ≪ Tiel, dank’ al Esperanto, mi rilatis kun la kuzoj de Rusio en 1927– 1928. Mi ree havos okazon tion pritrakti. Mi devis rapide konstati ke Esperanto estis al mi nur malmulte utila kaj ke, por atingi tiun universalan kulturon pri kiu mi revis, kiel por koni la sciencajn librojn kaj artikolojn, mi devis nepre lerni la grandajn lingvojn de kulturo, unuavice la anglan kaj la germanan. Mi ne plu vere praktikis la internacian lingvon de Zamenhof. Sed dank’ al ĝia facileco, al la plimulto de radikoj romanidaj kaj germanaj en ĝia vorttrezoro, mi povis ĝin uzi plurfoje, kaj precipe ankoraŭ legi la leterojn de Efim Gordin por redakti la antaŭajn paĝojn. ≫ La demando estas : ĉu Efim Gorin pluvivas  ? Se jes, li estus ĉirkaŭ 90-jara. Oni povas iom bedaŭri la senkonsekvencecon de Maxime Rodinson en tio ke li mem, erudiciulo, ne kontribuis al utiligeco de Esperanto, preferante al ĝi la ≪ lingvojn de granda kulturo ≫ anstataŭ ĝin riĉigi, fari el ĝi ≪ lingvon de granda kulturo ≫, kiel strebis fari Waringhien, Kalocsay, Julio Baghy, Paul Neergaard kaj multaj aliaj. Oni povas ankaŭ pensi ke li ne legis la verkaron de Zamenhof, kaj ankaŭ tiun de Lanti, en kiuj li estus trovinta proksimecon de penso pri religio, naciismo, partianeco, ktp. Li estus povinta konstati ke la komunisteco de SAT estas mito, kaj ke ĝuste pro penslibereco kaj spirita sendependeco kiun li mem manifestis rilate al la Franca Komunista Partio, ankaŭ SAT ne povis organizi antaŭviditan kongreson en 1987 en Krakovo ĉar en Pollando tiam regis la Pola Komunista Partio. Pro tio ĝi okazis en Bulonjo-ĉe-Maro, tamen kun bona sukceso (400 partoprenintoj), malgraŭ tre limigita prepartempo.


La lasta paragrafo de tiu ĉapitro tekstas jene : ≪ Estis ankoraŭ, multe pli poste, reapero de la lingvo de Zamenhof en mia vivo. Mi rakontos, se mi plue vivos kaj se mi havos ĝis tiam la kapablon daŭrigi tiujn rememorojn, kiel mi kontribuis de malproksime al nova impeto de Esperanto en USSR, pli precize en Sverdlovsk-Jekaterinburg, en la tempo de la perestrojko, post multaj jardekoj de stalina malpermeso kiu forviŝis ĝis la memoro de la disflorado de la jaroj 1920.


Bedaŭrinde, la aŭtoro ne povos rakonti pli pri tio. Eble pri tio povus paroli tiamaj esperantistaj loĝantoj de Sverdlovsk-Jekaterinburg ? Espereble restas memornotoj, kiujn liaj infanoj iam povos uzi…


Maxime Rodinson tre alte taksis Elizeon Rekluzon, ≪ genia anarkiista geografo ≫ : ≪ Elizeo Rekluzo informiĝis, kun spirito konstante malfermata, kun nelacigebla scivolemo por la progresado de la esploroj, de la studoj, de la serĉado. Li vivigis ilin per sia kono de la naturo kaj per sia ĝenerala orientiĝo samtempe klarvida kaj optimista (kun optimismo iom troigita) pri la destino de la homaro ≫.


Pri L’Homme et la Terre, Maxime Rodinson trovis ĝin ≪ tutsimple mirinda ≫. Li agnoskis ke ĝi estas la libro kiu plej multe influis lin en lia vivo.


Estas interese ke du tiel elstaraj kaj mense liberaj homoj taksis Esperanton senantaŭjuĝe.

Sama rubriko :


puce Filipo Peltjero : 6. La "tri leĝoj" de Rekluzo

puce Pri Elisee Reclus (Elizeo Rekluzo)

puce Elizeo Rekluzo, scienculo kaj konscienculo

puce Intima Elizeo Rekluzo

puce Promesplena Komunumo

puce Maxime Rodinson, Esperanto, SAT kaj E. Rekluzo




Supren