Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al vi, malgranda VIRINETO DE MARO
puce Aĝo ne savas kontraŭ huliganoj
puce H.C. Andersen : Knabineto kun alumetoj (fabelo) tradukis Zamenhof
puce H.C. Andersen : Malgranda Niko kaj granda Niko (fabelo) tradukis Zamenhof

Al vi, malgranda VIRINETO DE MARO

solidarec-leterol

 


Solidarec-letero al vi,
malgranda virineto de maro !


Saluton, kara virineto de maro ; ne miru, ke mi skribas leteron al vi. Mi ja scias, ke vi vivas kiel aer-spirito. Kaj mi tute certas, ke vi ne fariĝos ŝaŭmo post tricent jaroj, kiel diris la maljuna mar-sorĉistino en la fabelo de H. C. Andersen pri vi kaj aliaj marprincinoj. En la belege ilustrita libro eldonita de la eldonejo Koko en Kopenhago en la jaro 1962, mi legis tion hodiaŭ ankoraŭfoje. Kara amikino, mi, Hans-Georg, sentas min devigita skribi al vi leteron, ĉar mi pensas, ke vi nun denove tre malĝojas pro ni homoj.

Jam denove, mal-longan tempon post via naŭdeka naskiĝ-tago (kiam la artisto Edvard Eriksen donacis vin al la urbo Kopenhago kiel skulptaĵon, por ke vi fariĝu fama simbolo de Kopenhago) iuj malbonuloj ĵetis vin de via piedestalo. La polico supozas, ke oni uzis eble eĉ eksplodilojn aŭ ion similan por tio. Oni trovis vian skulptaĵon hodiaŭ je la tria matene en la akvo. La fakuloj diras, ke necesos sufiĉe longa tempo por ripari vian malgrandan 125 centimetrojn altan figuron.

Certe vi scias, ke tio ne estas la unua fojo, kiam vi atakis vian skulptaĵon en Kopenhago. Jam en la jaro 1964 vi estis la viktimo de atako ; en brutala tiama agado de la tiel nomata „action art“ iu eĉ senkapigis vin. En 1998 oni forsegis la kapon de via korpo jam duan fojon. Ankaŭ la brakon via kopio jam perdis. Tio estas terure, vere.

Kaj tamen, kara virineto de maro, ne plu estu malĝoja pro ĉiuj ĉi aĉaj agoj. Ne ĉiuj homoj volas mortigi vin. Tute ne. Nur tre malmultaj estas tiaj barbaroj. Vi havas amasegon da geamikoj tra la tuta mondo, kaj ne nur infanojn kaj junulojn, certu pri tio ! Oni eĉ esploradis la atakon kontraŭ vi... sen sukceso, bedaŭrinde. Ankaŭ mi kaj mia edzino tre ŝatas vin. Vi estas fakte nia bona amikino, ĉar ni jam plurfoje legis pri viaj aventuroj. Kiel infanoj en la germana lingvo, kaj kiam ni fariĝis esperantistoj, ni legis denove pri vi en la mirakle bela traduko de L.L.Zamenhof, kiun li faris el germana versio. Kiel la iniciatinto de la Internacia Lingvo li jam sen-mortas, kiel vi, mia kara. Tute ne malĝoju, amikino de la homoj, vi havas ja nin, ni ĉiam staros je via flanko, pri tio certu !

Permesu al mi diri tion iom pli poezie, per la vortoj de via kreinto Andersen. Ni amas vin tiom, ke vi estas al ni pli kara ol la gepatroj, ni ligiĝis per ĉiuj pensoj al vi, kaj ni estos fidelaj al vi ĉi tie kaj eterne. Vidu do, tiel vi tamen povos esti feliĉa kun ni, kun la homoj. Tiel, kiel ĉe la naskiĝtago de via skulptaĵo fine de aŭgusto, kiam la Kopenhaganoj faris grandan feston por vi : tiam eĉ cent niksaj amikinoj viaj formis en la akvo la grandan nombron 90, ĉu vi ankoraŭ memoras ? Tio estis bela afero, ĉu ne ? Do, tute ne malĝoju plu ! Kion mi diru ? Vi ridetas jam denove iomete, ĉu ? Nu, bonege ! Tio ĝojigas min, kara virineto de maro ! Ridu ! Ridegu ! Ĝoju kaj plaŭdu per via grandioza fiŝvosto ! Ni sentas kisetojn al vi, belulino ! Ankaŭ de mia edzino Donjo ! Kaj, se denove io tia okazos, vi ja scias, ni ĉiuj estos ĉe vi !

Kun granda estimo,
via amiko Hans-Georg,
Altenburgo, la 12an de septembro en la jaro 2003
El Kontakto

(Facila teksto)

aventuro = neatendita okazaĵo, tra-viv-aĵo
barbaro = sen-kultur-ulo
brutala = besteca, kruela
eksplodi = plej ofte dum milito oni eksplodigas domojn ktp., tiel ke ili ne plu ekzistu ; eksplodilo
eterne = ĉiam
fabelo = por infana rakonto
fidela = fidela amiko (besto kaj tiel plu) neniam lasos vin en malfacilaĵo
forsegi = (segi) fortranĉi
ilustri = desegni
nikso = akvo-feo, feo, feino, bela kaj bona fabela estaĵo
piedestalo = kvarangula materialo (kutime ŝtono), kiu subportas skulptaĵon
plaŭdi = bati akvon
princino = reĝa filino
ripari = re-meti en la antaŭan staton
simbolo = plej grava prezentaĵo
skulpti = arte formi ; skulptaĵo
solidareca = amika
sorĉistino = virino, kiu uzas super-naturajn fortojn por (mal) bone efiki homojn/ bestojn.
spirito = sen-korpa estaĵo
ŝaŭmo = blanka, akveca aĵo
viktimo = suferanto


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio