Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al vi, malgranda VIRINETO DE MARO
puce Aĝo ne savas kontraŭ huliganoj
puce H.C. Andersen : Knabineto kun alumetoj (fabelo) tradukis Zamenhof
puce H.C. Andersen : Malgranda Niko kaj granda Niko (fabelo) tradukis Zamenhof

Aĝo ne savas kontraŭ huliganoj

artikolo


Aĝo ne savas kontraŭ huliganoj

La marvirineto el Kopenhago sidas jam 95 jarojn sur sia ŝtono, sed...


95 danaj marniksinoj saltis pro tio en la fridan havenan akvon de Kopenhago por gratuli al la plej fama el ĉiuj niksinoj. La malgranda virineto de maro, sidas, nur unu metron kaj 25 centrimetrojn alta, gisita el bronzo kaj laŭsentita la samnoman fabelon de Hans Christian Andersen, ekde la 23-a aŭgusto en la jaro 1913 nuda sur sia vostonaĝilo. Pacience ŝi lasas foti sin ĉiujare de pli ol miliono de turistoj. "Kiom malgranda ŝi estas", tion la kvieta damo devas aŭdi kiel kutiman komenton en ĉiuj lingvoj, de frue ĝis malfrue.

Ankaŭ la impona aĝo de la maljuna niksino kontraŭ tro trudiĝemaj admirantoj ne povas konservi la bronzofiguron kreitan de la skulptisto Edvard Eriksen. La urba administrado antaŭ du jaroj pripensis, ĉu eblus formeti de la longlinia kajo la faman simbolon de la urbo, iom pli eksteren en la akvon, "por ke la virineto de maro ne estu sen interrompo fingrumata aŭ elmetita al aliaj strangaj aferoj."

La listo de "strangaj aferoj" versajne estus longa. La kapon oni forsegis nokte en la jaroj 1964 kaj en 1998. La unua kapo neniam reaperis, la duan redonis pentoplenaj huliganoj post kelkaj tagoj. En la jaro 1984 oni forsegis la dekstran brakon. En 2003 nekonatoj eksplodigis la kompletan statuon, kiu pezas 175 kilogramojn, for de sia soklo. Bronzogisisto Peter Jensen devis provizi la naŭdekjaraĝan damon kun nova vostonaĝilo, novaj genuoj kaj lipoj kaj beligi la tutan per konsiderinda kosmetiko. Kaj ĝuste je la Internacia tago de l’ Inoj, je la oka de marto, la sendefenda marjunulino devis prezenti sin al la turistoj per algluita plastikpeniso.

La vizaĝtrajtoj de la figuro estas laŭsentitaj la faman baletdancistinon Ellen Price, kiu vivis antaŭ pli ol cent jaroj. La solodancistino estis la modelo de la skulptisto, sed ŝi tute ne volis permesi, ke oni postformu la supran parton de ŝia korpo por la postmondo. Tiun disponigis Eline, la edzino de la skulptisto Eriksen.

La polico de Kopenhago tre serioze traktas atencojn al la mondfama simbolo de la ĉarma niksino. Kiam oni fortranĉis la kapon de la figuro, ekzamenis en ambaŭ kazoj la komisiono pri murdoj. Ilia sukceso restis tre limigita. La komplicoj de la dua senkapigo en la jaro 1998 estas ĝis nun ne kaptitaj. Post la unua pasis pli ol tridek jaroj antaŭ ol malkovris la sufiĉe konata multfaceta artisto kaj olda hipio, Jørgen Nash, mallonge antaŭ sia morto, ke li entreprenis la unuan senkapigon.


De Thomas Borchert
el la gazeto OVZ de aŭgusto en 2008
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

Legokonsilo :
La virineto de maro

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio