Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Orsinger : Jules Grandjouan kaj la "Butertelero"
puce Orsinger : La socio sur la haŭto
puce Orsinger : Liberecana kaligrafio
puce Orsinger : Vorto desegnita kaj desegno skribita
puce Toño DEL BARRIO : Manuel Monleon, engaĝita desegnisto kaj esperantisto.

Toño DEL BARRIO : Manuel Monleon, engaĝita desegnisto kaj esperantisto.


Manuel Monleón, engaĝita desegnisto kaj esperantisto Dum la lastaj monatoj oni povis trovi en la hispanaj amaskomunikiloj diversajn novaĵojn pri artisto tre rilatita al Esperanto kaj specife al la movado de anarĥiista influo : la valencia desegnisto Manuel Monleón, unu el la pioniroj de la fotomozaiko en Hispanio, kaj tre konata kiel afiŝdesegnisto dum la civila milito.

Manuel Monleón Burgos naskiĝis en Valencio en 1904.

Li komencis labori tre juna en ateliero de ventumiloj, kie li malkovris sian kapablon pri la desegno kaj la arto. Li komencis tiel aŭtonoman karieron, en atelieroj kaj poste en publikigaĵoj. Li kunlaboris en diversaj revuoj, precipe anarkiistaj kaj en aliaj rilataj al la popola kulturo. Jam de frue oni konas lian intereson al Esperanto.

Manuel Monleón estis unu el la artistoj kiuj plej frue adoptis la teĥnikon de la fotomozaiko kiel ideologian kaj propagandan armilon.

Dum la periodo de la Hispana Respubliko (30-aj jaroj) li intensigis sian engaĝiĝon, kaj partoprenis la unuan Ekspozicion de Revolucia Arto. Li forte kontribuis al la avangardaj tendencoj de la arto, kiuj kaŭzis renovigon de la hispana kulturo dum tiuj jaroj. Sed estis la Civila Milito kie li povis disvolvi tiun karieron kun pleja intenso. La arto de la afiŝdesegno estis tre uzata dum la milito, fare de ambaŭ flankoj, sed ĉefe de la respublika, kiel metodo de propagando, kaj ĝi atingis ŝtupojn de alta disvolviĝo kaj de arta rafineco. Kelkajn liajn verkojn vi povas vidi ĉi-apude.

Monleón kunlaboris kun organizaĵoj diverstendencaj, kaj partoprenis la tre faman Pavilionon de la Hispana Respubliko en la Internacia Ekspozicio de Parizo de 1937.

Post la milito li estis kaptita de la trupoj de Franco, kaj pasigis kelkajn jarojn enprizonigita. Post lia liberigo, li daŭrigis sian laboron de desegnado. Komence, kiel vi povas imagi, lia laboro forlasis ĉian politikan karakteron. Fakte li specialiĝis en komerca propagando. En la lastaj jaroj, tamen, li kunlaboris kun la konata opozicia revuo "Triumfo".

Li forpasis en 1976.

En 2004, okaze de lia centjara datreveno, la Valencia Biblioteko omaĝis lian memoron per diversaj aktivaĵoj. La unua estis ekspozicio de afiŝoj, ilustraĵoj, desegnoj kaj pentraĵoj de la artisto, kiu daŭris du monatojn komence de 2004. La ekspozicio estis kompletigita per altkvalita katalogo. Ĝin sekvis dokumentfilmo pri la artisto. Dum pasinta jaro, la Biblioteko eldonis libron pri la artisto, kun la titolo "Manuel Monleón : dezajno kaj avangardo", verkitan de grupo da historiistoj, esploristoj kaj artkritikistoj valenciaj. Tiuj aktivaĵoj estis akompanitaj per informoj en diversaj amasmedioj pri lia figuro, kio helpis en la remalkovro fare de la hispana, kaj precipe de la valencia publiko, de tiu ĉi grava artisto.

Estas substrekinde ke en la informoj aperintaj en la gazetaro estis tre ofta la mencio al la intereso de Monleón pri Esperanto. Tio ne estas mirinda, ĉar la engaĝiĝo de Monleón por Esperanto estis sufiĉe konata. Li ĝin lernis en 1928, kaj baldaŭ partoprenis la ĝeneralan kaj aparte la laboristan movadon. La valencia esperantistaro ankoraŭ memoras lian figuron, kaj kontribuis al la ekspozicio de la Valencia Biblioteko per la prunto de portreto de Dro. Zamenhof, de li pentrita, kiu ornamas la ĉefsalonon de la Grupo Esperantista de Valencio. Jen do ŝanco por la remalkovro, fare de la SAT-movado, de kompano, kiu pleje ekzempligas la koncepton de laboristo de la kulturo.

Desegnoj videblaj ankaŭ en :
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/monleon.htm

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio