1-a kongresa bulteno
Fakkunvenoj kaj frakcikunvenoj
Soci-politikaj forumoj ktp.
2-a kongresa bulteno
Postkongreso 06.08 – 10.08.2011
3-a kongresa bulteno
Kongresa programo
Aliĝintoj
Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2011
Raporto pri la Sat-kongreso el Radio Aktiva
Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
Fotoj pri la kongreso
Pri pasintaj kongresoj
Gazetartikolo 2011

Temo : Tutmondiĝo kaj nacia fenomeno

la ĉefurbo de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino
la urbo de KULTURO kie renkontiĝas la Oriento kaj
la Okcidento
la urbo de RELIGIO kie kunekzistadas je distanco de nur cent metroj ĉefpreĝejoj de kvar grandaj mondaj religioj – « la eŭropa Jeruzalemo »
la urbo de moderna eŭropa HISTORIO en kiu la atenco en 1914 komencigis la unuan mondmiliton kaj la sieĝo en 1992-1995 finis tragikan flankon de la 20-a jarcento
la urbo de TURISMO kun multaj vizitindaj monumentoj,
tre pitoreska malnova urbo kaj la bela ĉirkaŭaĵo.

Hotela komplekso TERME en Ilidža (Iliĝa), pitoreska urboparto de Sarajevo, la plej populara loka ripozejo, basenoj kun fluanta kaj termala akvoj, granda parko, aleo-promenejo 4 km longa al fonto de la rivero Bosna, termofontoj, scenejo.
En la hotela komplekso je dispono estas hoteloj TERME, Hungaria, Hercegovina, Austria kaj Bosna, ĉiuj kun 1-litaj kaj 2-litaj ĉambroj, necesejo, duŝejo, televido, basenoj kun termala akvo, saŭno, masaĝo, sportejoj, ambulatorio, frizejo.
La hoteloj „Hungaria“ kaj „Hercegovina“ sufiĉe imponaj, vilaecaj kaj malpligrandaj, en kiuj kutime loĝas altnivelaj gastoj (diplomatoj, manaĝeroj, steluloj sportaj, muzikaj kaj kulturaj, ktp.), konstruitaj dum la Aŭstro-hungaria epoko – la ĉambro estas pli komfortaj.
Hotelo „Terme“ konstruita dum socialisma Jugoslavio havas iom aliajn normojn – ĝi estis fakte destinita esti kuracbanejo por diversaj malsanoj al kio ĝi ankaŭ nun parte servas.
Manĝoj estas sur principo de t.n. sveda tablo (je dispono sur tablo estas pluraj manĝaĵoj kaj ĉiu elektas por si mem specon kaj kvanton).

D1-Urbovizitado- promenado tra jarcentoj, Malnova parto de Sarajevo.
D2-Milita tunelo
D3-Bosniaj piramidoj - sensacie, en Visoko je 30 km de Sarajevo estas malkaŝitaj antikvegaj piramidoj !!!
D4-Promenado al fonto de la rivero Bosna

T1- Mostar - pitoreska urbo kun simbola Malnova Ponto
sub protekto de Unesko ; lunĉo en Blagaj, spiritejo de
derviŝa ordeno ĉe fonto de rivero Buna.

T2- Srebrenica – tipa bosnia urbeto konata pro
arĝentminej kaj sanigaj banejoj ; famiĝis en 1995
pro unua genocido en Eŭropo post la dua mondmilito ; poste vizito al urbo Tuzla.
| Se vi ne jam aliĝis, elŝutu la aliĝilon k resendu ĝin plenigita al la OKK.
Por elŝuti la aliĝilon alklaku ĉi liglion : aŭ rekte la bildon ĉi suban. |
Poŝtadreso :
84-a SAT-KONGRESO
Pf. 452
Kralja Tvrtka 19
BA-71000 SARAJEVO
Bosnio kaj Hercegovino
Telefono : +387 33 205 487
Telefakso : +387 33 205 487
Retadresoj :
www.esperanto.ba
www.satesperanto.org
info ĉe esperanto.ba
satkongreso ĉe esperanto.ba
programkontribuantoj : satprogramo ĉe esperanto.ba
fetah.zvirac ĉe energoinvest.com
senad.colic ĉe esperanto.ba
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.