Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 051a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Vere, vicgrafo, vi estas netolerebla. Vi traktas min tiel frivole kiel amoratinon. Mi plene rajtas koleri kontraŭ vi, kaj nun estas en humoro malbonega. Nu ! vi renkontos Dansnio morgaŭ matene, sciante kiel grave estas, ke ni interparolu antaŭ tiu renkonto ; tamen vi senzorge lasas min atendadi la tutan tagon, por vagadi ien ajn. Pro vi, mi nekonvene alvenis tro malfrue ĉe sinjorino de Volanĝo ; pro vi ĉiuj maljunulinoj trovis min admirinda ; mi devis dorloti ilin la tutan vesperon por kvietigi ilin ; ĉar maljunulinojn oni nepre kontentigu : la reputacion de pli junaj virinoj konstruas ili.


Nun estas la unua matene ; anstataŭ enlitiĝi, ĝismorte laca, mi devas skribi al vi longan leteron, kiu pro enuo pliigos mian dormemon. Vi ja feliĉas, ke mankas al mi tempo por plu admoni vin. Ne kredu, ke mi pardonis ; simple mi devas rapidi. Aŭskultu do, tio urĝas.


Se vi ne estos plene mallerta, ekde morgaŭ Dansnio konfidos ĉion al vi. La tempo estas favora : li estas malfeliĉa ! La knabineto infanece konfesis ĉion al sia pastro-konfesanto ; de tiam, ŝi tiel timas la Diablon, ke ŝi nepre volas rompi. Ŝi rakontis al mi ĉiujn siajn skrupuletojn, kun vigleco kiu malkaŝis, kiel ŝia kapo turniĝas, kaj montris sian rompleteron, senvaloran predikaĉon. Ŝi babilaĉis tutan horon, dirante eĉ ne unu prudentan vorton. Fine ŝi metis min en embarason ; vi komprenas, ke mi ne povas fidi je tia malsaĝulino.


Mi tamen en tiu vortofluo malkovris, ke ŝi plu amas sian Dansnio ; mi eĉ rimarkis unu el tiuj rimedoj, kiujn amo ĉiam eltrovas, kaj kiu por mia amuziĝo mistifikas ŝin. Turmentita de la deziro okupiĝi pri sia amanto, sed timante damni sin, ŝi inventis peti de Dio la forgeson pri Dansnio ; ĉar ŝi ĉiumomente preĝas por tio, ŝi tiel trovis la rimedon senĉese pensi pri li !


Kun iu pli sperta ol Dansnio, tiu eventeto eble turniĝus pli avantaĝa, ol malfavora ; sed tiu junulo estas tiel Celadone naiva, ke se ni ne helpos lin, li bezonos tiom da tempo por venki la plej etajn obstaklojn, ke la tagoj mankos al ni por plenumi nian projekton.


Vi certe pravas, kaj mi bedaŭras, kiel vi, ke li estos la heroo de tiu aventuro ; sed kion fari ? Kio fariĝis, jam ne refariĝos, kaj la kulpo estas via. Mi petis legi lian respondon al ŝi : li vekis mian kompaton. Li ĝis spiroperdo argumentadas, ke nevola sento ne povas esti krimo, forgesante, ke ĝi ja estas vola, se oni ĉesas kontraŭi ĝin ! Tiu konsidero estas tiel simpla, ke eĉ la knabineto malkovris ĝin. Li kortuŝe lamentas pri sia malfeliĉo ; lia sufero ŝajnas tiel sincere forta, kaj samtempe tiel milda, ke mi opinias, ke ĉiu virino, kiu trovos la okazon tiel profunde kaj tiel sendanĝere senesperigi viron, ne povos rezisti al tia kaprico. Fine li klarigas, ke male al ŝia opinio li ne estas monaĥo ; tio estas lia plej bona faro ; ĉar se preni monaĥan amanton, laŭmerite prefere ne elekti Maltan kavaliron[*Aludo al la popola famo pri seksardo de malaltrangaj monakoj (N. d.T).]].


Kio ajn estu, anstataŭ perdi mian tempon en rezonado kompromita kaj eble sensukcesa, mi aprobis ŝian rompan intencon ; sed mi klarigis, ke pli konvenas motivojn diri, ol skribi ; mi aldonis, ke kutime oni redonu en tia okazo la leterojn kaj aliajn ricevitajn bagatelojn. Tiel ŝajne akorde kun ŝia opinio, mi decidigis ŝin al rendevuo kun Dansnio. Ni tuj priparolis la rimedojn, kaj mi zorgis konvinki la patrinon promenadi sen ŝia filino. Morgaŭ posttagmeze okazos tiu decidiga momento. Dansnio jam scias tion ; sed pro Dio, se vi trovos la okazon tion diri, pelu tiun belan paŝtiston de romano al pli da impeto ; instruu al li, ĉar li devas ĉion lerni, ke la vera rimedo venki skrupulemajn junulinojn, estas lasi ilin sen io perdota.


Cetere, por ke tiu mokinda sceno ne rekomenciĝu, mi levis kelkajn dubojn en la animo de la knabineto pri la diskreteco de konfesistoj ; mi asertas, ke nun ŝi pagas la timon, kiun ŝi vekis en mi, per tiu alia timo, ke la pastro ĉion rakontos al ŝia patrino. Mi tiel esperas, ke post ankoraŭ unu-du tiaj interparoloj kun mi, ŝi perdos la kutimon iri rakonti siajn sekretojn al iu ajn.


Adiaŭ, vicgrafo ; ekkaptu Dansnio, kaj dresu lin. Honto al ni, se ni ne regos tiujn du infanojn. Eble estos malpli facile, ol ni unue imagis ; sed por vigligi nian fervoron, vi pensu, ke ŝi estas la filino de sinjorino de Volanĝo, kaj mi memoru, ke ŝi edziniĝos al Ĵerkuro.


El... la 2an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio