Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 064a


De kavaliro Dansnio al sinjorino de Volanĝo
(kopio kunmetita al la venonta letero 66a, de la vicgrafo al la markizino)


Nek celante pravigi mian konduton, nek riproĉante la vian, sinjorino, mi povas nur lamenti pri evento, kiu malfeliĉigas tri personojn meritantajn pli feliĉan sorton. Mi estas kaj ties kaŭzo kaj ties viktimo, kaj la unua motivo pli afliktas min, ol la dua. De hieraŭ mi vane provas trovi la forton honorinde respondi al vi. Tamen mi havas tiom por diri, ke mi tuj klopodos ; indulgu la konfuzon de tiu letero, sentante kiom mia situacio estas suferiga.
Unue, permesu, ke mi protestu kontraŭ la unua frazo de via letero. Mi aŭdacu diri, ke mi perfidis nek vian fidon nek la sensperton de fraŭlino de Volanĝo ; ambaŭ mi respektis en miaj faroj, kiujn mi plene regis. Vi povas akuzi min pri nevola sento mia, kiu eble ne plaĉas al vi, sed tiu sento neniel povas ofendi vin. Pri tiu punkto, kiu estas al mi pli kara, ol mi eĉ povas aserti, mi postulas kiel juĝanton nur vin mem, kaj kiel atestantojn nur miajn leterojn.


Vi malpermesas ĉian estontan viziton mian : mi obeos ĉiujn viajn dezirojn ; sed ĉu tiu subita kaj kompleta foresto ne vekos ĝuste la samajn klaĉojn, kiel la ordono malakcepti min ĉe via pordo ? Mi des pli insistas, ke tio estas multe pli grava por fraŭlino de Volanĝo, ol por mi. Mi do petegas vin, ĉion atente pesi, kaj mildigi vian severon per via singardo. Persvadite, ke nur la bonfamo de via filino diktos vian sintenon, mi esperas aliajn decidojn el vi.
Tamen se vi kelkfoje permesos viziton mian, mi devontigas min, sinjorino, (fidu mian promeson) neniam misuzi tian okazon por aparte paroli aŭ transdoni leteron al fraŭlino de Volanĝo. Tiun oferon mi faras, pro timo kompromiti ŝian reputacion ; la feliĉo vidi ŝin kompensos ĉion.


Tiu ĉi unua parto de mia letero estas la sola respondo, kiun mi povas fari rilate la eventualan sorton de fraŭlino de Volanĝo, kiun vi volas dependigi de mia estonta sinteno. Plian promeson fari estus trompi vin. Fia deloganto povas adapti siajn projektojn al la cirkonstancoj kaj prikalkuli laŭ la eventoj ; sed la amon, kiu vivigas min, nutras nur du sentoj : kuraĝo kaj konstanteco.


Nu ! ĉu mi povus konsenti forgesi fraŭlinon de Volanĝo ? esti mem forgesita de ŝi ? Ne, neniam ; mi fidelos al ŝi ; mian promeson ŝi ricevis ; mi nun ĝin rediras. Pardonu, sinjorino, mi devojiĝas ; mi revenu.


Restas alia temo traktota : ŝiajn leterojn vi postulas. Vere mi suferas, ke per mia rifuzo mi aldonas plian kulpon mian antaŭ viaj okuloj. Mi petegas ; aŭskultu miajn motivojn, kaj memoru, ke mia sola konsolo kontraŭ la perdo de via amikeco estas la espero, ke mi konservos vian estimon.


Ĉiam amindaj, la leteroj de fraŭlino de Volanĝo nun iĝas ankoraŭ pli karaj al mi. Priskribante senton, kiu estas la ĉarmo de mia vivo, ili estas la sola trezoro restanta al mi. Tamen kredu min, sinjorino, mi senhezite oferus ilin, fordonante la suferon de ilia cedo al mia humila respekto al vi ; sed gravaj konsideroj detenas min, kaj mi certas, ke vi prikonsentos.


Lasu min diri, ke per surprizo, ne per fido, vi eltiris la sekreton de fraŭlino de Volanĝo. Mi ne riproĉu faron, kiun eble permesas patrineca zorgemo. Viajn rajtojn mi respektas ; sed ili ne senigas min je miaj devoj. La plej sankta el niaj estas : neniam perfidi fidon, kiun oni metis en nin. Estus perfido mia, dismeti antaŭ alies okuloj korajn sekretojn senvualigitajn nur al mi. Se via filino konsentas malkaŝi ilin, ŝi parolu ; tiam ŝiaj leteroj estos senutilaj al vi ; se male ŝi volas fermi sian koron, vi certe ne esperas, ke ĝin malfermos mi.


Estu trankvila pri mia silento rilate tiun eventon, sinjorino ; pri ĉio bona al fraŭlino de Volanĝo, mi povas rivali eĉ kun patrina koro. Por finkvietigi vin, sciu ke mi ŝanĝis la mencion de tiu pako : Bruligota, per tiu : Propraĵo de s-ino de Volanĝo. Tiu decido mia certe pruvos al vi, ke mian rifuzon ne kaŭzis timo, ke vi trovus en ŝiaj leteroj senton, pri kiu vi rajtus ofendiĝi.
Jen, sinjorino, letero ja longa. Ĝi eĉ ne sufiĉus, se restus al vi la plej eta dubo pri la honesteco de miaj sentoj, pri mia sincera bedaŭro por la malagrablo kiun mi vekis, kaj pri mia profunda respekto al vi.


El… la 9an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio