Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 057a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo


Mi trovis vian leteron hieraŭ ĉe mia reveno. Via kolero multe plaĉis al mi. Vi ne pli severe akuzus Dansnio, se li kulpus kontraŭ vi mem. Sendube pro venĝemo vi kutimigas lian amatinon malfideleti al li : fia vi ! Des pli ĉarma vi ja estas, kaj mi komprenas, kial viaj sukcesoj estas pli oftaj, ol tiuj de Dansnio.


Finfine mi funde konas tiun belan romanan heroon ! Li nun nenion sekretas al mi. Mi tiom diris al li, ke honesta amo estas la plej granda feliĉo ; ke sincera sento pli valoras, ol dek intrigoj ; ke mi nun estas mem enamiĝinta kaj timetanta ; ke mi plene konformiĝas al liaj pensoj, ke ĉarmite de mia simpleco li ĵuris al mi senrezervan amikecon kaj rakontis ĉion. Tamen tio ne faciligas nian projekton !


Unue, laŭ li, fraŭlino meritas pli da respekto ol virino, ĉar ŝi havas ankoraŭ ion perdota. Precipe li opinias, ke viro nek rajtas senhonorigi junulinon, nek devontigi sin al geedziĝo, kiam ŝi estas multege pli riĉa ol li — kio estas lia kazo. La trankvileco de la patrino, la naiveco de la knabino, ĉio bremsas, timigas lin. Facile estus kontraŭi lian rezonadon, kvankam ne erara ĝi estas. Kun iom da lerto kaj la helpo de lia pasio, mi rapide venkus lian opinion, tiom pli, ke ĝi estas facile mokebla, kaj ke mi havus la avantaĝon esti pliaĝa spertulo. Sed la malhelpo estas, ke li feliĉas en tiu situacio. Se la unua amo ĝenerale ŝajnas pli honesta, pli pura, kiel oni diras, se ĝi malpli rapide antaŭeniras, la kaŭzo ne estas, kiel oni opinias, timemo aŭ delikateco, sed ke la koro, en mirego pro tiu nekonita sento, kvazaŭ haltas ĉiupaŝe por ĝui la ĉarmon de l’ promenado, tiel potencan super novsentema koro, ke ĝi forgesigas ĉian alian plezuron. Tio estas tiel vera, ke enamiĝinta diboĉulo, se tia povas ekzisti, tiam malpli rapidemas al ĝuado ; ke fine inter la sinteno de Dansnio kun knabino Volanĝo kaj la mia kun la pia s-ino de Turvelo, ne estas esenca diferenco.


Li bezonus pli da obstakloj por ardiĝi kaj precipe pli da mistero, ĉar mistero pelas al aŭdaco. Mi emas pensi, ke vi malutilis al ni, tiel faciligante l’ entreprenon por li ; ĉe spertulo, kiu havus nur dezirojn, via konduto estus perfekta ; sed vi ne antaŭvidis, ke por enamiĝinta honesta junulo, la plej ŝatata favoro estas la montro, ke li estas amata. Sekve, ju pli certa pri ŝia amo, des malpli agema li estas. Kion fari nun ? Mi ne scias ; sed mi ne plu esperas, ke ni senvirgigos la knabinon antaŭ la geedziĝo ; ni ne sukcesos kaj mi malkontentas, sed mi ne vidas elireblecon.


Dum mi ĉi tie disertacias, vi havas pli agrablajn okupojn kun via kavaliro. Tio memorigas, ke vi promesis malfidelaĵon favore al mi ; mi havas vian skriban promeson ; ĝi ne fariĝu ian promeson al La Ŝatro [1]. Mi konsentas, ke la dato de la pago ne ankoraŭ alvenis ; sed vi pruvus vian malavarecon, ne atendante tiun momenton ; miaflanke mi rezignus je la interezo. Kion vi priopinias, bela amikino ? Ĉu vi ne lacas pri via fideleco ? Ĉu tiu kavaliro estas tiel mirinda ? Ho ! lasu min agi kaj mi pruvos, ke vi trovis al li ian meriton, nur ĉar vi forgesis la mian.


Adiaŭ, bela amikino ; mi kisas vin tiel arde, kiel mi deziras vin kaj mi spitas la kavaliron : liaj kisoj ne tiel varmas, kiel la miaj.


0
El… la 5an de Septembro 17**.


[1Saint-Simon rakontas en siaj Memoraĵoj el la 17a jarcento, ke la fama libermora Annjo (Ninon) de Lenclos, subskribinte promeson de fideleco al Markizo de La Ŝatro, ekkriis tuj post ĉiu nova perfido sia : “Ha ! kian belan promeson havas La Ŝatro !” (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio