Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 063a


De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Mi ja tuj klarigos la leteron de Dansnio. Ĝian motivon naskis mi, kaj ĝi estas mia ĉefverko, laŭ mia opinio. Post via lasta letero mi ne perdis mian tempon kaj diris kiel la Atena arkitekto : “Kion li diris, tion mi faros.”
Do obstaklojn bezonas tiu bela romana heroo, por ne endormiĝi en feliĉo ! Li nur fidu min, kaj zorgoj ne mankos al li ! se mi ne eraras, li ne plu trankvile dormos. Necesis instrui al li la valoron de la tempo, kaj mi certas, ke nun li bedaŭras tiun, kiun li perdis. Vi ankaŭ asertis, ke li bezonas pli da mistero ; nu ! da ĝi ne mankos al li nun. Mia bona flanko estas, ke pri miaj eraroj mi bezonas nur indiketon ; tuj mi senlace klopodas reĝustigi ilin. Jen do miaj faroj.


Reveninte hejmen antaŭhieraŭ matene, mi legis vian leteron kaj trovis ĝin perfekte klara. Persvadite, ke vi tre ĝuste indikis la kaŭzon de la malsano, mi tuj klopodis kuraci ĝin. Mi tamen komencis per enlitiĝo, ĉar mi kredis min dormema, pro la nelacigebla kavaliro, kiu ne lasis al ni tempeton da ripozo. Sed fakte okupita nur de Dansnio, mia deziro tiri lin el lia nenifaro (aŭ la volo lin puni pro tio) ne permesis al miaj okuloj fermiĝi ; nur post zorga preparado de mia plano mi povis trovi du horojn da ripozo.
La saman vesperon mi vizitis sinjorinon de Volanĝo, kaj laŭ mia projekto konfidis al ŝi, ke laŭ mia opinio kreiĝis inter ŝia filino kaj Dansnio danĝera ligiĝo. Tiu virino, kvankam klarvida kontraŭ vi, tamen tiel blindas rilate sian filinon, ke ŝi unue respondis, ke certe mi eraras, ke la knabino estas nur infano, ktp. Mi kompreneble ne povis diri mian tutan scion, sed citis dirojn, rigardojn, pri kiuj ektimis miaj virto kaj amiksento. Mi parolis preskaŭ tiel perfekte, kiel piulino, kaj findecidige eĉ diris, ke mi opinias, ke mi vidis interŝanĝon de letero.



— Tio memorigas, mi aldonis, ke iun tagon mi vidis en malfermita tirkesto de ŝia skribomeblo multajn leterojn, kiujn ŝi sendube konservas. Ĉu vi konas de ŝi regulan korespondanton ?


Ĉe tiuj vortoj la mieno de sinjorino de Volanges ŝanĝiĝis, kaj mi vidis kelkajn larmojn flui el ŝiaj okuloj.



— Mi dankas vin, inda amikino, ŝi diris, premante mian manon ; mi pricertiĝos.


Post tiu konversacio, tro mallonga por ŝajni suspekta, mi aliris la junulinon. Iom poste mi foriris, petinte de la patrino, ke ŝi ne kompromitu min antaŭ sia filino ; ŝi tiom pli facile konsentis, ke mi insistis pri la bona efiko de la konfidoj de Cecilo al mi ; tiu, malfermante sian koron, ebligos miajn reciprokajn prudentajn konsilojn. Mi certas, ke tiu patrino fidelos al sia promeso de diskreteco, ĉar tiel ŝi memflate aperos mense penetrema antaŭ sia filino. Plie, mi tiel rajtis konservi miajn amikajn rilatojn kun la junulino, tamen ne ŝajnante hipokrita antaŭ la patrino ; tion mi nepre volis eviti. Fine, tio ebligas laŭplaĉan rilaton mian kun Cecilo, kun la beno de la patrino.


Mi tion profitis la saman vesperon ; post kartoludo, mi izoliĝis kun la knabino en angulo, kaj babiligis ŝin pri Dansnio, temo por ŝi neelĉerpebla. Mi amuziĝis varmigante ŝian kapon pri la plezuro morgaŭ revidi lin. Ĉiajn sensencaĵojn mi eligis el ŝia buŝo ; ja necesis kompense redoni en espero tion, kion mi konkrete ĵus estis forpreninta de ŝi ; plie, la celo estis fari la baton pli dolora ; mi estas persvadita, ke ju pli intense ŝi suferos, des pli rapide ŝi volos tion kompensi je l’ unua okazo. Cetere bone estas alkutimigi al grandaj eventoj lernantinon, kiun mi destinas al grandaj aventuroj.
Fine ĉu ŝi ne povas pagi per kelkaj larmoj la plezuron posedi sian Dansnion ? Ŝi amegas lin ! Nu ! Mi promesas, ke ŝi havos lin eĉ pli frue, ol ŝi imagis, tio danke la tuj venontan ŝtormon. Post tiu inkubo la vekiĝo estos delica ; se ĉion konsideri, ŝi ŝuldos al mi dankemon. Nu, eĉ se mi iom malicis, mi ja rajtas amuziĝi, ĉu ne ?


Stultuloj sur ĉi tero por nia ĝojo vivas [1]


Mi fine foriris, kontentega pri mi. Mi pensis : aŭ Dansnio, spronata de l’ malfacilo, tiom pli ardos, kaj mi helpos lin per mia tuta kapablo, aŭ se li estas nur stultulo, kiel mi foje emas opinii, li senesperiĝos kaj konsideros sin venkita ; tiukaze tio estos por li la plej taŭga puno, kaj mi samtempe pliiĝos en la estimo de la patrino, en la amiksento de la filino kaj en la fido de ambaŭ. Pri Ĵerkuro, mia ĉefa celo, danke al mia plia kaj plia regado de la menso de lia estonta edzino, mi certe trovos mil rimedojn fari lin trompato — aŭ mi estos plej mallerta aŭ plej malbonŝanca. Mi enlitiĝis en tia milda pensaro, do bone dormis kaj vekiĝis nur malfrue.


Ĉe la vekiĝo, mi trovis du leteretojn, unu el la patrino, unu el la filino. Mi nerezisteble ridis, trovante en ambaŭ la saman frazon : "El vi sola mi esperas iom da konsolo". Ja ĉu ne plaĉe konsoli ambaŭ flankojn kaj servi du partiojn rekte malamikajn ? Jen diaĵo mi estas, akceptante la esperojn de ĉiuj blindaj homoj, sed ŝanĝante nenion je miaj definitivaj decidoj. Tiun majestan rolon mi tamen forlasis, kontraŭ tiu de konsolanta anĝelo, kaj iris viziti la suferantinojn.


Komence la patrinon. Mi trovis ŝin en tia malgajo, ke tio jam parte venĝas vin por la obstakloj, kiujn ŝi starigis al vi en la konkero de via bela prudulino. Ĉio perfekte sukcesis ; mia sola timo estis eventuala deziro ŝia reamikiĝi kun sia filino. Estus facila tasko, per uzo de dolĉeco, de fidoŝajno, kaj per miksado de rezonado kun indulga mildeco. Feliĉe ŝi nur severis ; ŝi tiel maltaŭge agis, ke mi nur bezonis aplaŭdi. Ŝi eĉ preskaŭ ruinigis miajn projektojn, per decido resendi Cecilon al la monaĥinejo ; tiun glavobaton mi deturnis, instigante ŝin al nura uzo de minaco, okaze de insisto de Dansnio ; samtempe mi tiel instigas la geamantojn al singardemo, kiun mi opinias necesa al la posta sukceso de mia entrepreno.


Poste mi vizitis la filinon. Vi ne imagas, kiel doloro beligas ŝin ! Kun iom-post-ioma sperto, ŝi certe ofte uzos la rimedon de plorado, mi tion garantias. Sed tiam ŝiaj larmoj estis sinceraj ! Admirante tiun novan ĉarmon, kiun mi ankoraŭ ne konis, mi komencis per konsolado tiel intence mallerta, ke ĝi fakte pliigis la suferon, anstataŭ mildigi ĝin ; tiamaniere mi preskaŭ sufokis ŝin. Ŝi jam ne ploris, kaj timante konvulsiojn, mi konsilis enlitiĝon ; ŝi konsentis, kaj mi ĉambristine helpis. Ŝi jam estis en negliĝo ; baldaŭ ŝia hararo dise falis sur la ŝultrojn kaj la tute nudan bruston ; mi brakumis ŝin, kaj ŝi allasis sin al mia premo, dum ŝiaj larmoj abunde refluadis. Dio ! Kiel ŝi belis ! Ha ! se tiel belis Magdaleno ĉe plorado, ŝi certe estis multe pli danĝere alloga dum pentado, ol dum pekado.


Post ŝia enlitiĝo, mi varme ekkonsolis la senesperan belulinon. Unue mi trankviligis ŝin pri la timata monaĥinejo. Poste mi vekis la esperon sekrete intimi kun Dansnio ; fine, sidiĝinte sur la liton : “Imagu, ke li ĉeestas” mi diris ; kaj brodante sur tiu temo, mi kondukis ŝin de distro al distro, ĝis ŝi tute forgesis sian aflikton. Ni disiĝis en preskaŭ perfekta kontento unu pri la alia ; nur preskaŭ perfekta, ĉar mi firme rifuzis leteron transdonotan al li. Jen kial, kaj vi certe aprobos.


Unue, venis la risko, ke mi kompromitiĝos antaŭ la okuloj de Dansnio. Tio estis la sola motivo direbla al la knabino ; inter vi kaj mi, estas multaj aliaj. Doni al niaj gejunuloj la eblon tiel frue kaj facile mildigi sian suferon, ĉu tio ne estus endanĝerigi la sukceson de nia entrepreno ? Poste mi deziras, ke ili enmiksu servistojn en sian aventuron ; se ĝi sukcesos, kiel mi esperas, ĝi devos esti konata tuj post la geedziĝo, kaj servista klaĉado estas perfekta rimedo de diskonigo. Se la servistoj silentus, tiam ni mem parolus, atribuante al ili la rivelon.


Vi do devos hodiaŭ doni tiun ideon al Dansnio. Ĉar mi ne fidas la ĉambristinon de knabino Volanĝo, kiun ankaŭ ŝi mem ŝajne malfidas, konsilu al li la mian, la fidelan Viktorino. Mi prizorgos la sukceson de l’ klopodo. Tiu ideo des pli plaĉas al mi, ke tiu rimedo estos utila nur al ni, kaj ne al ili ; jen kial, ĉar mi ne finis mian rakonton.


Dum mi rezistis al ŝia peto transdoni la leteron al Dansnio, mi senĉese timis, ke ŝi pensos pri la rapida poŝto [2], ĉar porti ĝin al la poŝtejo mi ne povus rifuzi. Feliĉe, ĉu pro konfuzo, nescio, neeblo de respondo per la sama rimedo… ŝi tion ne petis ; sed por eviti ĝin en la estonto, mi tuj prenis mian decidon : reveninte al la patrino, mi instigis ŝin forigi sian filinon por ioma tempo al la kamparo… Kaj kien ?… Ĉu via koro ne ekbatas pro ĝojo ? al la kastelo de via onklino, la maljuna Rozmondo, kiun s-ino de Volanĝo devas averti hodiaŭ. Tiel, vi rajtas iri retrovi vian piulinon, kiu jam ne povos aludi la skandalon de kunrestado nur duopa. Plie, danke al mi, s-ino de Volanĝo mem kompensos per la sendo de sia filino la malbonon, kiun ŝi faris kontraŭ vi per sia klaĉado.


Sed aŭskultu min, ne zorgu nur pri viaj aferoj, kaj pensu pri ĉi tiu, kiu interesas min.


Mi volas, ke vi iĝu la peranto kaj la konsilanto de ambaŭ gejunuloj. Sciigu Dansnion pri via vojaĝo, kaj tuj proponu al li vian helpon. La sola malfacilaĵo estas akceptigi de la bela Cecilo vian ambasadorecon ; tuj levu tiun obstaklon, indikante al Dansnio mian ĉambristinon kiel perilon. Li certe konsentos ; rekompense vi ricevos la fidon de la junulina naiva koro ; tio estas ĉiam interesa afero. Kompatinda ŝi ! Kiel ŝi ruĝiĝos, donante sian unuan leteron ! Vere tiu rolo de konfidato, kontraŭ kiu oni sentas antaŭjuĝojn, ŝajnas al mi tre alloga distro, kiam oni havas kiel vi aliajn zorgojn.


La malnodiĝo de tiu intrigo dependos de via zorgado. Decidu la momenton, kiam la aktoroj devos esti kunigataj. La kamparo proponas mil rimedojn ; certe Dansnio pretos tien iri ĉe via unua signalo. Nokto, maskiĝo, fenestro… kiaj eblecoj ! Fine, se la knabino revenos tia, kia ŝi foriris, vi prikulpos. Se vi opinios, ke ŝi bezonas iom da kuraĝigo, sciigu tion al mi ; mi pludeziras fari ŝin mia lernantino ; sed mi ne volas skribi al ŝi nun, kiam mi ĵus donis al ŝi bonan lecionon pri la danĝero konservi leterojn.


Mi aldiru, ke ŝi unue suspektis sian ĉambristinon pri la malkovro de sia leteraro ; sed mi deturnis ŝin al la konfesista pastro, tiel trafante du celojn per unu ŝtono.


Adiaŭ, vicgrafo ; jam delonge mi skribas, kaj tio malfruigis mian vespermanĝon. Sed memŝato kaj amiksento neprigis mian leteron ; ambaŭ postulas tempon. Tamen ĝin vi ricevos ĉirkaŭ la tria, tio taŭgas.


Nun vi ne aŭdacu riproĉi min ! Se tio allogas vin, iru reviziti la kornbestan [3] ĉasejon de grafo de B… kiun li prizorgas por la plezuro de siaj amikoj. Li do amikas kun ĉiuj ! Sed adiaŭ, mi malsatas.


El… la 9an de Septembro 17**.


[1El La Maliculo, komedio de Gresset (NdT)

[2Tiama poŝto, pli kosta sed pli rapida pro liverado speciala, praaĵo de telegramoj (NdT)

[3Aludo al la kokriteca simbolo de kornoparo, kiel en leteroj 2a kaj 59a (NdT)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio