Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Hohlov : "S. H. S."
puce Hohlov : Mia vojo
puce Hohlov : Nia lingvo
puce Hohlov : Plendo (rimpoemo)
puce Hohlov : Prolegomeno
puce Hohlov : Vintra fabelo
puce Pri Nikolao Hohlov

Hohlov : Plendo (rimpoemo)


Ah - kial Esperanto ne havas la daktilajn,
Dorlotajn rusajn rimojn - simbolojn de la am’,
Kolorajn rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,
Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam’ !

Ho, kial, kial, Majstro, vi belajn vortojn ligis
Racie kaj akcente, en senelira rond’ -
Kaj miajn rusajn sentojn sterilis kaj poligis
En via mezurita, horloĝe ritma mond’ !

Mi serĉas la simbolojn, palpante kiel blinda,
Pri trafaj metaforoj meditas en mallum’,
Kaj tion, kion trovas, ne konsideras inda
Por la altaro Muza, por la incensa fum’...

Mi kanti, kanti volus ; per sorĉa kant’ magia
Elvoki la viziojn el alimonda sfer’,
Starante genuflekse, atendi korpe-pia
La benon de Venuso, en streĉo kaj mister’.

Sed mankas al mi taŭgaj esprimoj kaj simboloj,
Mi devas ilin krei per tranĉo kaj kunglu’,
Elĉizi novajn sonojn por novaj aŭreoloj
Kaj miksi la iridajn kolorojn kun la blu’.

Mi devas plugi funde la virgan human grundon,
Ŝvitadi en atento de la rikolta tag’,
La vestojn ĉifonigi, suferi ĉiun vundon,
Sarkante la densejon de dorno kaj kratag’.

Kaj aŭdi, ke mizera, incita sonokarno,
Anstataŭ melodio, naskiĝas en la kant’,
Ĉerpita el profunda, smaragde-verda maro
Kun nomo tiom dolĉe alloga - Esperant’...

Ho, kial, Majstro granda, vi ĝiajn ondojn ligis
Per monumenta tajdo, en samakcenta rond’ -
Kaj mian rusan koron katenis kaj poligis
En via mezurita, horloĝe-pulsa mond’ !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio