Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Hohlov : "S. H. S."
puce Hohlov : Mia vojo
puce Hohlov : Nia lingvo
puce Hohlov : Plendo (rimpoemo)
puce Hohlov : Prolegomeno
puce Hohlov : Vintra fabelo
puce Pri Nikolao Hohlov

Hohlov : "S. H. S."

rimpoemoj


Serbino

Kiu provis, kiu povis spiti al okuloj
Nigre-brilaj kaj similaj al cindrigaj bruloj ?
Kies koro en adoro ne ekflamis arde,
Aŭ sin bridis, se ŝin vidis vole aŭ hazarde ?


Provu veni, povu preni floron de la sudo
El la rita, trasendita, rondodanca ludo !
Ĉe la sino de l’ aglino nur por agloj loko -
Por la molaj kaj senvolaj - ruiniga moko...


Kroatino


Via beleco estas serena, kiel somera kampa vesper’.
Via gracio estas feina, vian naturon kronas sincer’.
Viaj okuloj lumas varmige - el la profundo de la anim’.
Viajn parolojn ombra kontraldo dolĉe vualas por la intim’.


Kiom da ĉarmo en ĉiu movo, da spontaneca, virina dec’ !
Kiom da noblo en la elmontro de bonvolemo kaj amikec’ !
Kiom da fajra, sveniga febro en la alpremo de l’ flama buŝ’ !
Kiom da silko, fabela silko, en la pasia ĝuarda tuŝ’ !


Slovenino


En la montoj vi konkuras ĉamon,
En la kampoj ĉarmas kiel flor’,
Via koro scias kulti amon,
Via kanto fluas kun ador’.


En laboro estas vi abelo,
En la danco - tre malnova vin’,
En pasioj - fajro kaj mielo,
En kolero - bela diablin’ !


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio