Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Hohlov : "S. H. S."
puce Hohlov : Mia vojo
puce Hohlov : Nia lingvo
puce Hohlov : Plendo (rimpoemo)
puce Hohlov : Prolegomeno
puce Hohlov : Vintra fabelo
puce Pri Nikolao Hohlov

Pri Nikolao Hohlov

biografietaj notoj

 Nikolaj Hohlov



(1891-1953)


Nikolao Ivanoviĉ Hohlov apartenas al la plej agnoskataj talentoj inter poetoj-esperantistoj. Liajn "Vintra fabelo", "Chantéclaire" k.a. poemoj konas ĉiuj esperantistoj, kiuj almenaŭ iomete interesiĝas pri Esperanto-poezio.


Nikolao Hohlov naskiĝis en 1891 en Moskvo, kie li loĝis ĝis la morto en 1953, kun 10-jara interrompo de 1918 ĝis 1928, kiam li estis rifuĝinto kaj elmigrinto en diversaj lokoj, sed ĉefe en Jugoslavio (Kroatio), kaj dujara interrompo dum la Dua Mondmilito, kiam li loĝis en Taŝkento.


Hohlov esperantistiĝis en 1905, kaj en 1910 ekaperadis liaj unuaj poemoj en Esperanto. Al li proksimis ne nur liriko, sed ankaŭ ŝercaj ĝenroj - li verkis kabaredajn programojn kaj humurajn teatraĵojn. Lia talento, cetere, riveliĝis nur en Esperanto - la verkaj provoj en la rusa estis ĉiam palaj...


Krom poezia laboro, li aktive okupiĝis pri movadaj aferoj : propagandis Esperanton, instruis koresponde, okupiĝis pri certaj organizaj aferoj... Li interesiĝis pri teknika terminologio en Esperanto, kunlaboris kun E. Drezen en preparo de E-eldono de lia "Historio de Mondolingvo"...


Lia ĉefa libro aperis en 1928 - kaj preskaŭ nenion post tio li verkis originale ; post 1933 li fakte deflankiĝis de la esperantista vivo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio