Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Hohlov : "S. H. S."
puce Hohlov : Mia vojo
puce Hohlov : Nia lingvo
puce Hohlov : Plendo (rimpoemo)
puce Hohlov : Prolegomeno
puce Hohlov : Vintra fabelo
puce Pri Nikolao Hohlov

Hohlov : Mia vojo

rimpoemo



Nikolao Hohlov
Mia vojo


Mi levas mian kapon en ĉielon,
Sed per piedoj staras sur la ter’ ;
Nur idealojn vidas kiel celon,
Sed nutras min per krudreala ver’.

Sur montoj kreskas mia sorĉa floro,
Sed en la valoj kuŝas mia pan’,
Altiras la animon ĉiu foro,
Sed ankre tenas ĝin la karna man’.

Al ĉiu bel’ mi venas tra la tera,
Tra la dolora aŭ ĝuiga prov’ ;
Sen tiu voj’ ĝi estus nur ĥimera,
Tuj paliĝonta post la brila nov’.

Samtial preĝas mi dum ardaj kisoj
Kaj pliĉastiĝas en volupta trem’,
Kaj la anim’ la blankon de narcisoj
Ne perdas en frivolo de l’ poem’.

aperis en Norda Prismo, 56/3, p. 143

PS : Hohlov estas sendube unu el la plej grandaj E-poetoj, kvankam nur negranda poemaro de li estas eldonita. (La Tajdo, 1928) Ne la kvanto de verkaro, sed ties kvalito lastfine estas decida por juĝi la rolon de poeto en la literaturo. Similan oni povus diri ankaŭ pri Kurzens. (HGK)


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio