Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 21an de aŭgusto 2017 . Ĝis nun estas 2491 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Venonta kongreso | SAT-kulturo | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | Informoj | Ligoj | Arĥivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Reveni al la kongresa ĉefpaĝo
puce D1/D3 - BRAŜOVO, la urbo-fortikaĵo ĉe la malsuproj de monto Tâmpa
puce D2- Kastelo Bran - Historio kaj legendo
puce D4 - SINAIA - La Perlo de Karpatoj
puce DELTO DE DANUBO - Sur la vojo de la trezoroj
puce La DELTO de DANUBO
puce Rapidu por aliĝi kaj mendi ekskursojn !
puce T1- SIBIU - La kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007
puce T2- BUCURESTI (BUKAREŜTO) – ĉefurbo klasika kaj moderna

T2- BUCURESTI (BUKAREŜTO) – ĉefurbo klasika kaj moderna

Bukuresxto01

La tria ĉefurba civito de Valakio (post Curtea de Argeş – La Korto de Arĝeŝ - kaj Târgovişte - Targoviŝte), dokumente atestita ekde la jaro 1459, Bukareŝto gardas ankoraŭ mezepokan kernon – Curtea Veche (La Malnova Korto) – kie oni povas vidi restaĵojn de palaco kiu elvokas la figurojn de regnestroj kiuj famigis la rumanan historion : Mircea cel Bătrân – Mirĉo la Olda, Radu cel Frumos – Radu la Bela, Vlad Ţepeş – Vlad Cepeŝ, Mihai Viteazul – Miĥaelo la Brava, Constantin Brâncoveanu – Konstanteno Brinkoveanu.

Bukuresxto02 Ĉi tie, kie troviĝas la plej malnova urba konstruaĵo en ĝia origina formo, la Preĝejo Mircea Ciobanul – La Preĝejo Mirĉo la Paŝtisto - stariĝis grava, florinta komerco, kies eĥoj ekzistas ankoraŭ nuntempe, sur stratoj kun magazenoj kaj pitoreskaj nomoj, kiel Lipscani, Gabroveni, Blănari - Peltistoj, Şepcari – Ĉapistoj ktp.

Bukuresxto03 Pli malfrue, ĉirkaŭ la jaro 1888, dum la kultura reviviĝo de la jarcento, grupo de intelektuloj starigis, en la centro de la urbo, salonon por publikaj konferencoj, ekspozicioj kaj koncertoj – la eleganta konstruaĵo de Ateneul Român – La Rumana Ateneo. Proksime estas la Universitato, memoriganta pri la regnestro Alexandru Ioan Cuza – Aleksandru Iono Kuza – dum kies regnestrado okazis, en 1859, la Unuiĝo de la Rumanaj Landoj. Inaŭgurita en 1869, la Universitato igis la urbon gestudenta centro, kiu produktis generaciojn de intelektuloj internacie konataj.

Bukuresxto04 Estis, tiam, Bukareŝto altiginta belajn novklasikstilajn konstruaĵojn, kio alportis, kune kun rafinata etoso, la nomon de ”malgranda Parizo”. Inter la arkitekturaj gvidosignoj kiuj atestas tiun nomon, interesaj estas Casa de Economii şi Consemnaţiuni - La Palaco de la Ŝpardomo, Cercul Militar Naţional – Nacia Militista Rondo, Biblioteca Centrală Universitară – Universitata Centra Biblioteko, Palatul Regal – La Reĝa Palaco – gastiganta La Artan Nacian Muzeon de Rumanio, La Instituto pri Arkitekturo “Ion Mincu”, Palatul Şuţu - La Palaco Ŝucu, kie troviĝas la Historia Muzeo de Bukareŝto, eksa Palaco de la Parlamento, najbare de la Rumana Patriarkejo.

Bukuresxto05 Inter la gvidosignoj de la nuntempa Bukareŝto, estas kelkaj konstruaĵoj, ankaŭ ili emblemaj : La Palaco de la Parlamento – la dua en la mondo, post la Pentagono, el la konstruita volumvidpunkto, la hoteloj Intercontinental, Sofitel, Marriott ktp.

La vizitanto de Bukareŝto estos sorĉata dum iu ajn sezono de du unikaĵoj kiuj sigelas la urbon devenantan el pitoreska vilaĝa komunumo : la Muzeo de la Vilaĝo, sur la bordo de la lago Herăstrău, etnografia poetika sintezo de kamparanaj mastrumaĵoj kaj la Muzeo de la Rumana Kamparano, starigita de ĝia kreinto, la pentristo Horia Bernea, en tute originala maniero, pro kio li ricevis, en 1994, la premion „La plej bona eŭropa muzeo de la jaro”.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto@satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj@satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj@satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio