Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj - Aliĝilo
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010
puce Ekskursoj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2010
puce Kiel atingi Braŝovon ?
puce Pretas la kongreslibro !
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Programo
puce Salutoj de la Internacia Marksisma Tendenco
puce SAT kongresos en Braŝovo en aŭgusto 2010
puce SAT : Mirinde bona kongreso
puce Tranokteblecoj

Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj

 http://www.brasovultau.ro/Congresul...

 http://bzb.ro/index.php?page_name=s...

 http://observator.antena1.ro/social...

Tradukoj de la aperintaj artikoloj :

La 29an de julio 2010, radioelsendo « Via Braŝovo » anoncis :
La klubo « Amikeco de Asocio Fervojista Esperanto Rumanio » organizas la 83an kongreson de SAT, asocio registrita en Parizo.

La laborlingvo de la kongreso estas Esperanto, (lingvo lanĉita en 1887 de D-ro Zamenhof, agnoskita de Unesko kaj UNO, kaj nuntempe parolata de milionoj da homoj en la tuta mondo).

Ĉi-jare, sin anoncis por partopreni la kongreson esperantistoj el 16 landoj de Eŭropo, Koreio, Japanio, Aŭstralio, kaj ankaŭ el Rumanio esperantistoj kaj invititoj.

La oficiala malfermo de la kongreso okazos dimanĉe la 1an de aŭgusto 2010 je la 9a horo en la festa salono de la nacia kolegio Andrej ŜAGUNA.

***

Unua artikolo en jurnalo « Bunna Ziua Braŝov » « Bonan tagon Braŝovo »
aperis la 29an de julio 2010 :

Teamo Cantereata Ckeala kantas en esperanto ĉe « Saguna »
Teatraĵo de Ionesco « Kalva kantistino ».

Ekde dimanĉo, dum semajno, urbo Braŝovo gastigas la 83an SAT-kongreson - « Internacian esperantan kongreson ».
Dum semajno ekde la 1a de aŭgusto en urbo Braŝovo oni parolos esperante. Do, ĉio okazos en kolegio nacia « Andrej Ŝaguna » kiu gastigos ĝis la 6a de aŭgusto la esperantan internacian kongreson de SAT.
En Braŝovo evento estas organizata de klubo « Amikeco de Rumana esperanta fervojista asocio » kaj ampleksiĝas al programo festi la 775 jaran datrevenon pri dokumente atestita urbo.

La laborlingvo de ĉi-tiu kongreso estas Esperanto, lingvo kiun kreis D-ro L L Z en la jaro 1887 agnoskita de UNESKO kaj UNO kaj nuntempe parolata de milionoj da homoj en la tuta mondo.

Al ĉi-tiu kongreso, sin anoncis partopreni personoj de 17 ŝtatoj el Eŭropo, Koreio, Japanio, Aŭstralio, Francio ktp.... kiel ankaŭ esperantistoj kaj invititoj el Rumanio. La tutmonda esperantista renkontiĝo estos organizata en tri sekcioj : profesia sekcio kun prelegoj pri kulturaj temoj kaj sociaj de la esperantistoj, sekcio turista kun vizitoj al kastelo Bran, Raŝnov, Poiana Brasov kaj ankaŭ al litoral’ (ĉe la nigra maro) kaj ankaŭ sekcio kultura.

La organizantoj anoncis ke kadre de la programo oni surscenigos kulturajn folklorajn programerojn prezentotaj de infanoj de la 25a ĝenerala lernejo kaj liceo « J. Honterus » de Braŝovo.

Same, trupo el urbo Slatina prezentos en esperanto la teatraĵon « Canterecia Cheala »-« Kalva kantistino » de Ionesko.

***

Tria artikolo en la gazeto « Buna Ziua Braŝov » Bonan Tagon Braŝovo
la 3an de aŭgusto 2010

30 Braŝovanoj parolas esperante

Braŝovo la duan fojon gastigas internacian esperanto-kongreson. Rekunvenis ĉi-kaze (ĉirkaŭ 100 personoj) el 17 landoj el la mondo al Braŝovo.
Esperanto (tiu kiu esperas, laŭ la rumana traduko), estas la plej diskonigita lingvo artefarita en la mondo. Lanĉita en 1887, la lingvo esperanto hodiaŭ unuigas milionojn da parolantoj de multaj kontinentoj kaj estas agnoskita de UNESKO kaj UNO. Ĉiujare la esperantistoj renkontiĝas en kongresoj por plitrakti problemojn sociajn kaj kulturajn.
Kvin jarojn post la unua evento internacia dediĉita al parolantoj de ĉi tiu lingvo, Braŝovo denove gastigas internacian esperanto-kongreson. Al tiu evento, sin anoncis partopreni ĉirkaŭ 100 personoj el 17 landoj el Eŭropo, Koreio, Japanio Aŭstralio kaj ankaŭ esperantistaj invititoj el Rumanio.

« Mi invitis ĉi-tiun kongreson al Braŝovo, urbo multkultura, oportuna por tiaj eventoj. Ĉiu-tiu kongreso de SAT (Senlima asocio tutmonda) havas la rolon kolekti jarajn raportojn de la asocio SAT por akcepti aŭ kontraŭi la aktivaĵojn okazontajn.... » diras al ni S-ro Jakvo Schram, la Nederlanda prezidanto de SAT. La kongreso enviciĝas en serio da manifestacioj por festi la 775 datrevenon pri dokumentita ekzisto de la urbo.

Milionoj da homoj parolas esperante

….. « Lingvo esperanto aperis antaŭ 123 jaroj ĉe ni malpli parolata, ĉar en la tempo de komunista regado ĝi estis entute malpermesata. Post la revolucio de decembro ni komencis paŝon post paŝo organizi etajn grupojn kaj societojn en nia lando. Ili organiziĝis en 1991, en unu asocio nacia. Unu el la plej gravaj centroj estas Braŝovo, havante klubon « Amikeco ».

En 2005, ĝi organizis IFEF-Kongreson. Same ĝi organizis ankaŭ ĉiujaran renkontiĝon por skiemaj esperantistoj, en la lasta semajno de monato februaro. Nur en nia klubo nombras pli ol 30 personoj, kiuj parolas esperante sed nacinivele estas 300-400.

Tutmonde estas milionoj da homoj.

La lasta kongreso universala okazis en Kubo, en Havano. Ekzistas pli ol 50 asocioj tutmondaj kaj nun de la medicinistoj, jurnalistaj esperantistoj, konstruistaj esperantistoj ktp...

« Pro merito de ĉi-tiu lingvo ĉiuj tiuj asocioj renkontiĝas kaj ne bezonas tradukistojn » deklaris S-ino Rodica Todor, la prezidantino de asocio fervojista esperanta en Rumanio.

Ĝi estis konata antaù la komunista regnado.

Malmultaj scias, ke ĉi-tiu arte farita lingvo, kiu similas al romianaj lingvoj sed kiu memorigas al la portugala lingvo, estis instruita en la 50-aj jaroj en Braŝovo.
« Mi eklernis esperanton estinte studento ĉar mi aŭdis ke populara universitato de Bukareŝto en 1955-56 faris kursojn de lingvo esperanto... »

Nur 17 reguloj gramatikaj

« Ĉi-tiu lingvo ofertas eblecon interkomuniki en tre simpla modo, ĉar estis farita planlingve, havante malmultajn regulojn ; ĝi havas 17 regulojn en la tuta gramatiko, pro kio ĝin oni povas paroli korekte kio ne okazas rilate al ia alia lingvo » deklaris S-ro Emile TUDORACHE, esperanto-parolanto.

Esperas konkuri pri la angla

Kvankam nur 30 registritaj esperanto-parolantoj estas en Braŝovo, la organizantoj esperas per tiaj eventoj farigi sian distrikton akceptita internacie.
Tiurilate, krom la debatoj, la invititoj havos okazon partopreni en kulturaj, folkloraj programeroj prezentataj de Braŝovaj teamoj kaj vizitos la distrikton kaj multajn turismobjektojn enlandajn.

Kvankam momente, la plej uzata lingvo internacinivele estas la angla, la esperanto-parolantoj ne ekskluadas la eblecon ke en unu momento, esperanto estu konata kaj parolata sur la tuta terglobo.

La internacia kongreso de esperantistoj estos fermita vendrede la 6an de aŭgusto.

Esperantigis Attila MAKAY (54) Rumanio

Tajpita de Franjo (15) Francio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio