Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj - Aliĝilo
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010
puce Ekskursoj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2010
puce Kiel atingi Braŝovon ?
puce Pretas la kongreslibro !
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Programo
puce Salutoj de la Internacia Marksisma Tendenco
puce SAT kongresos en Braŝovo en aŭgusto 2010
puce SAT : Mirinde bona kongreso
puce Tranokteblecoj

SAT : Mirinde bona kongreso

La 84a Kongreso de SAT okazis
komence de aŭgusto en la pitoreska
urbo Braŝovo, ĉe Karpatoj en Rumanio,
kun 82 partoprenantoj el 17 landoj.

SATanoj kunvenis en Braŝovo

La kongresejo estis en la lernejo
Andrei Saguna kie la kongreso estis
malfermita en ĉeesto de reprezentantoj
el politiko, sindikatoj kaj la landa Esperanto-
Asocio en Rumanio.

Laŭ la kutimo de SAT-kongresoj,
okazis ankaŭ ĉi-jare la jarkunsido de
SAT dum sinsekvaj laborkunsidoj. La
laborkunsidoj traktis la raporton de la
Plenum-Komitato, la revuojn de SAT.

Okazis prelegoj kun debatoj pri multaj
temoj. Estis akceptite, ke SAT uzos
estonte la servojn de etikaj bankoj, ktp.

Aparte menciinda estas la zorgo,
kiun la lokaj organizantoj donis al turismaj
kaj kulturaj aranĝoj. Okazis, interalie,
vizito al Raŝnov, Sibiu, la urbo de
Andreo Cseh, kaj ekskursoj al Bukareŝto kaj Sigiŝoara.

La teatraĵo de Eugen Ionescu La kalva
kantistino
, prezentado de la Koruso
de gimnazio 25, kaj la koncerto de Kanzoneta
(lernantoj el la liceo Johannes
Honterus) ricevis grandan aplaŭdon
kiun ili meritis.

Entute : mirinde bona kongreso, kie
ne nur SAT-membroj trovis la amikecon
kiu kutimas en SAT. SAT, kiu nun post
tempo malbona revenis kun entuziasmo
necesa por fari sian laŭstatutan taskon.

Post unu jaro SAT kongresos en
Sarajevo (Bosnio-Hercegovino).

Jakvo Schram

Tiu artikolo aperis en La Ondo de Esperanto n-ro 8-9, 2010.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio