Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj - Aliĝilo
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010
puce Ekskursoj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2010
puce Kiel atingi Braŝovon ?
puce Pretas la kongreslibro !
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Programo
puce Salutoj de la Internacia Marksisma Tendenco
puce SAT kongresos en Braŝovo en aŭgusto 2010
puce SAT : Mirinde bona kongreso
puce Tranokteblecoj
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010

Deklaracio

Brasxovo150

La 83-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunvenanta en Braŝovo de la 1-a ĝis 6-a de aŭgusto 2010, substrekas, ke ĝia Statuto instigas la membrojn de SAT agadi sur diversaj terenoj. Ĉi jare, la kongresa temo estis « Ekonomia krizo k ties plurflankaj efikoj ». La kongresanoj de SAT, gastigitaj de la frata loka asocio Amikeco Braŝovo, debatis interalie pri sindikatoj en nuna Rumanio, rekta aktivismo en Koreio, rumana kulturo, rasismo, laborista movado en la 20a jarcento, esperantismo, ekonomia krizo.

La Kongreso
 kontentas, ke la konvencio de Oslo aplikiĝas de la 1-a de aŭgusto 2010 al ĉiuj ratifintaj ŝtatoj. Bedaŭrinde, 70 ŝtatoj subskribis sed ankoraŭ ne ratifis ĝin.
 skribis al la Ambasadoroj de Ĉinio, Finnlando, Hindio, Israelo, Pakistano, Rusio kaj Usono, en Rumanio por peti, ke tiuj landoj subskribu k ratifu la Konvencion de Otavo, kiu malpermesas ĉiujn kontraŭpersonajn minojn. De 5 jaroj, ĉiujare, SAT efektivigis, ĉe la ambasadoroj de antaŭcititaj landoj, la saman agon en la lando kie okazis ĝia kongreso. Ankaŭ ĉi tiun jaron, SAT petis, en letero, ke tiuj landoj subskribu k ratifu la Konvencion de Oslo, kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj,
 kontentas, ke Rumanio subskribis k ratifis la Konvencion de Otavo. Tamen la Kongreso skribis al la Rumania Ĉefministro por peti ke Rumanio subskribu k ratifu la Konvencion de Oslo. La letero rememorigas al Ĉefministro, ke la pafaĵoj, ĵetitaj el bomboj aŭ obusoj, neeksploditaj dum la ekfrapo sur grundon fariĝas fakte kontraŭpersonaj minoj,
 denuncas la financajn instituiciojn situantajn en la landoj ratifintaj la Konvencion de Oslo, kiuj investas eksterlande en fabrikoj de pafaĵoĵetoj el bomboj. Ĝi petas, en la landoj ratifintaj la Konvencion de Oslo, kontrolon de la Registaroj ĉe la financaj institucioj por postuli la ĉeson de aktivecoj, kiujn la internacia juro malpermesas,
subtenas la klopodojn de gek-doj el nia asocio en iliaj luktoj havi mondon sen armiloj,
 rememorigas la rajton de ĉiuj homoj memstare kaj libere vivi kaj loĝi tie, kie estas al ili plej taŭge, kaj aparte solidaras kun ĉiuj pro politik-ekonomiaj kialoj forpelitoj,
 konstatas, ke la 25%-aj salajromalaltigoj ĵus truditaj al Rumanio venas de la postuloj de la kreditoroj de la landoj, kiuj agadas kadre de IMF ; tial ĝi sendas aparte fratecan saluton al aktivuloj, kiuj manifestacios kontraŭ la venonta kunveno de G20 en Seulo en novembro 2010,
 konstatas, ke la krizo ne plu ebligas kunvivadon inter salajruloj kaj kapitalistoj,
 interesiĝas pri la ĉi jare starigata Banko Eŭropa Etika (BEE) per kunfando de tri nunaj etikaj bankoj (Banca Popolare Etica el Italio, NEF el Francio kaj FIARE el Hispanio), konsiderante, ke tiu banko verŝajne agos per pli etikaj rimedoj ol aliaj bankoj, k aprobas la proponon, ke SAT tien deponu parton el sia mono,
 subtenas kunlaborojn inter SAT k aliaj frataj esperanto-asocioj kiel MAS (Monda Asembleo Socia) k IFEF (Internacia Fervojista Esperantista Federacio) por projektoj, pri kiuj pluraj asocioj havas intereson komune agadi,
 substrekas la gravecon de la malfacilaĵoj i.a. estigitaj de naciismo kaj kapitalismo, kiujn regule frontas homoj kaj celas klerigajn interŝanĝojn de ĉiuj homoj por antaŭenigi nian komunan emancipiĝon.

Gvidrezolucio

La 83-a Kongreso de SAT kunvenanta en Braŝovo inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010,
 aprobas kreon de specife porkongresa solidarkaso, kies celo estu anonime ebligi aktivajn membrojn finance povi partopreni la SAT-kongreson,
 plu konstatas la daŭre bonkvalitan laboron de la Eldona Fako Kooperativa notinde rilate al nun profesie pretigata dokumentfilmo pri Esperanto kaj plu instigas SAT-anojn mem partopreni en vivigo de la kooperativo k, tute aparte, aktive kontribui al starigo de efika disvendoreto ankaŭ je loka k eksterSATa nivelo. Ĉiu SAT-rondo klopodu organizi ekzemple unu publikan projekciadon de la filmo, kaj laŭeble helpu la projekton per antaŭmendoj.
 instigas ĉiujn SAT-anojn kontribui al pliriĉigo de Vikipedio, aparte pri SAT-ecaj temoj,
 esprimas sian kontenton pro efika antaŭenigo de la pretigo de elektronika PIV per subskribo de kontrakto kun la vigla E@I-skipo kaj kuraĝigas ĝin en ĝia strebado por konkretigo de tiu grava projekto jam antaŭ la venonta kongreso,
 alvokas al utiligo k larĝa disvastigo de la pretigita faldfolio pri SAT k instigas jam pretigi la sekvan plibonigitan eldonon,
 invitas ĉiujn kamaradojn informi la membraron pri la situacio en siaj respektivaj mondregionoj per kontribuoj al Sennaciulo k Sennacieca Revuo, emfazi la tutmondan rolon de SAT per kontaktiĝoj inter esperantistoj de diversaj mondpartoj por riĉigi sian klerigan laboron, k ne neglekti la informadon pri la asocia vivo (notinde de fakoj, frakcioj, LEA-oj), instigas krome SAT-anojn varbi novajn abonantojn por ambaŭ gazetoj, kaj traduki artikolojn por publikigo en nacilingvaj gazetoj,
 plu instigas la kamaradojn kontribui al la SAT-retejo per sendado de materialo al ĝia respondeculo ĉu per rekta enretigo de originala materialo ĉu per traduko de la artikoloj troviĝantaj en la nacilingva parto (aparte koncerne tekstojn Kio estas SAT -nun 13 lingvoj- kaj Esperanto ? Kio estas tio ? -nun 5 lingvoj-) almenaŭ en lingvoj korea, pola, rumana, serba,
 alvokas kompetentajn k-dojn helpi al modernigo de la reteja hejmpaĝo k ebligo funkciigi SAT-forumon rekte en ĝi,
 proponas sistemigi per tradukreto la proponadon kaj tradukadon de nacilingvaj SAT-ece klerigaj tekstoj, notinde tiel helpante vivigon de la Eo-sekcio de retejo Labourstart, tiel ke en ĝi aperu ĉiumonate minimume unu artikolo el ĉiu kontinento ; resumo pri tiuj sindikataj novaĵoj aperu en Sennaciulo,
 petas de ĉiuj SAT-anoj intervenon por kontroli ĉu ilia registaro subskribis k ratifis la konvencion de Oslo (2008), kiu malpermesas iujn pafaĵoĵetojn el bomboj, k la konvencion de Otavo (1997) , kiu malpermesas la kontraŭpersonajn minojn,
 proponas, ke SAT k ĝiaj membroj prenu pli da atento pri monda paco, strebu helpi kun ĉiuj pacistoj « kontraŭbatali » ĉiujn iniciatojn kiuj endanĝerigas pacon en iu ajn loko en la mondo,
 plu vokas SAT-rondojn, SAT-frakciojn, LEA-ojn kaj SAT-anojn sendi precizajn informojn pri kursoj, varbado direktita al ekster-SAT-a medio kaj apero de artikoloj pri Esperanto aŭ SAT-rilataj temoj,
 petas la Plenum-Komitaton malfermi konton en plej etika banko NEF (k poste BEE) por deponi parton de la disponebla mono de la asocio. La eventualaj interezoj estu utiligitaj por provizi la solidarkasojn de SAT,
 invitas la Plenum-Komitaton flegi rilatojn kun IFEF (Internacia Fervojista Esperantista Federacio), minimume per sendo de salutmesaĝo al ilia kongreso, kaj se eble per starigo de laborgrupo por starigo de tutmonda publika fervojmastruma sistemo,
 petas la Plenum-Komitaton zorgi, ke en la venonta kongreso estu antaŭvidita ebleco organizi pliajn klerigsesiojn pri konkretaj temoj,
 decidas ke kleriga artikolo pri SAT-kontado aperu aŭ/k en la retejo aŭ/k en Sennaciulo k petas de la Plenum-Komitato prezenti kontadon por ke ĉiuj membroj pli facile komprenu ĝin,
 invitas ĉiujn SAT-anojn jam aliĝi la 84-an SAT-kongreson okazontan en Sarajevo inter 30a de julio k 6a de aŭgusto 2011, laŭeble kontribui al ĝiaj preparado k programo, k informadi pri ĝi al la tuta esperantistaro,
 petas la Plenum-Komitaton koncizigi k finfari la kongresregularon k prizorgi mem la planadon de fakaj k frakciaj kunvenoj dum la kongreso.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio