Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj - Aliĝilo
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010
puce Ekskursoj
puce Fotoj pri la kongreso
puce Gazetartikolo 2010
puce Kiel atingi Braŝovon ?
puce Pretas la kongreslibro !
puce Pri la kongreso en lokaj amaskomunikiloj
puce Programo
puce Salutoj de la Internacia Marksisma Tendenco
puce SAT kongresos en Braŝovo en aŭgusto 2010
puce SAT : Mirinde bona kongreso
puce Tranokteblecoj

Salutoj de la Internacia Marksisma Tendenco

En la nomo de la Internacia Marksisma Tendenco [1], mi sendas salutojn al la monda kongreso de laboristaj esperantistoj okazanta en Braŝovo, Rumanio, en aŭgusto.

Laŭ biblia legendo, grandega turo estis konstruita en la malnova Babilono, kaj ĝia kolapso kondukis al la lingvodiverseco, per kiuj homoj estis punataj pro sia pretendemo kaj devigitaj paroli inter si nekompreneblajn lingvojn.

Ne necesas kredi je ĉi tiu mito por kompreni la grandegajn barilojn kiuj staras sur la vojo de la libera interkompreniĝo de la homaro.

En la mezepoko, antaŭ la naskiĝo de la modernaj naciŝtatoj, la ekonomia kaj kultura vivo de la nacioj estis limigia de bariloj kiel lokaj impostoj kaj taksoj. La historie progresema rolo de la kapitalismo estis la rompo de ĉi tiuj eksmodaj bariloj por inaŭguri la epokon de la moderna naciŝtato.

Sed nun, en la unua jardeko de la 21a jarcento, la naciŝtato mem transformiĝis al obstaklo por la homara progreso. La disvolviĝo de la produktofortoj kaj de la monda merkato sub kapitalismo delonge transiris la limojn de la naciŝtato kaj de la privata proprieto.

La nuna krizo estas, baze, esprimo de la ribelo de la produktofortoj kontraŭ la netolerebla korseto kiu malebligas la disvolvon de la homaj civilizo kaj kulturo.

La estonteco de la homaro, kaj eĉ la saviĝo de la vivo sur la planedo Tero, postulas drastan rompon kun la pasinteco. Racie planita ekonomio sub la demokrata kontrolo de la laborista klaso estas la nura alternativo al la detruema ĥaoso de la merkato.

Sed socialismo estas esence internaciisma. Nia internaciismo ne ŝuldiĝas al emociaj kialoj. Ĝi spegulas nepran neceson. La mondo jam unuiĝis en nur unu nedividebla ekonomia ento : la monda merkato.

Sub la kapitalismo, tamen, la tutmondiĝo ne signifas la forigon de naciaj kontraŭdiroj sed, male, la pliigon de ĉi tiuj kontraŭdiroj ĝis neniam antaŭe atingita nivelo, kun amasa senlaboreco, protektismo, militoj, terorismo, rasismo, kaj ĉiuj abomenaĵoj, kiujn ni vidas de ĉiuj flankoj.

Por solvi ĉi tiujn kontraŭdirojn, necesas monda ekonomio bazita sur racia planado kiu starigas egalecajn kaj ekvilibrajn rilatojn inter ĝiaj partoj. Tion eblas atingi nur per forigo de kapitalismo kaj starigo de monda socialisma federacio.

La Esperantista Movado de sia komenco estis intime ligata kun socialismo kaj kun la batalo de la monda laboristaro por ĝia emancipiĝo el la kapitalisma sklaveco. Nur kiam homoj starigos vere liberajn kaj egalecajn sociajn rilatojn eblos paroli pri salto de la homaro de la regno de neceseco ĝis la regno de libereco.

En socialisma mondo, naciaj bariloj, pasportoj kaj doganaj bariloj estos senditaj al la rubujoj de la historio, kune kun la malnova naciisma kaj rasisma rubaĵo. Ili estos rigardataj de la postaj generacioj en la sama maniero kiel ni nun rigardas la malnovajn feŭdajn barilojn, kiujn forbalais la burĝaj revolucioj en la pasinteco.

En la nova mateniĝo de la homaro, la ideo pri internacia lingvo memkompreneble aperos. Same kiel en mezepoka Eŭropo ĉiuj kleruloj kapablis legi kaj paroli en la latina, en la estonta socialisma mondo, homoj libere komunikados per mondolingvo.

Estas eble tro frue por antaŭdiveni, pri kiu lingvo temos. Ĝenerale, la evoluo de la lingvoj estas komplika procezo kiu rezistas ĉiujn provojn je racia planado. Ni povas supozi, ke homoj faros sian elekton tute nature, surbaze de komunaj spertoj. La fina elekto povus estis Esperanto, aŭ ĝi povus esti modifo de unu el la ekzistantaj mondolingvoj (Angla, Hispana, Ĉina). Estas tro frue por tion jam diri.

Sed kia ajn estos la direkto, en kiu iros la homaro en la estonteco, la pionira rolo de la Esperanta Movado, kaj ĝia granda kontribuo al la batalo por demokratio, socialismo kaj internaciismo, estas klara antaŭ ĉiuj okuloj.

La nura fakto, ke homoj el diversaj mondopartoj kuniĝis por diskuti pri problemoj, kiujn frontas la laborista klaso je monda skalo per komuna lingvo, estas sufiĉa pruvo pri la daŭra vigleco de la esperanta movado.

Ni deziras al vi ĉion bonan en via laboro, kaj atendas la tagon kiam la homaro povos fine flankenmeti la miton pri la Babelturo kaj trovi komunan lingvon, kiu estos vivograva kontribuo al la konstruo de mondo taŭga por liberaj homoj.

Alano Ŭudso (Alan Woods), la 21an de julio 2010

 Fonto (kun origina anglalingva teksto) :
http://www.marxist.com/greetings-to...

 Franclingva versio sur la retejo de SAT-Amikaro :
Salutations de la Tendance Marxiste Internationale au congrès de l’association mondiale des travailleurs espérantistes SAT

 Germanlingva versio sur la retejo de LEA/G :
Grußadresse an den Welt-Esperanto-Kongress der Arbeiter


[1La Internacia Marksisma Tendenco estas organizo, kiu celas diskonigi marksismajn ideojn en la tutmonda laborista movado, kaj havas influon ĉefe en Venezuelo kaj Pakistano. Ĝia retejo enhavas esperanto-rubrikon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio