Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 03an de februaro 2012
puce La 11an de februaro 2011
puce La 17an de februaro 2012
puce La 25an de februaro 2012

La 17an de februaro 2012

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 17an de februaro 2012

Kion okazigas radioaktiveco al infanoj

Ĉu la malbonordo estas kaŭzita de radioaktiveco ?

En januaro « Konsultkunsido pri la sano de infanoj » okazis en Fukuŝima fare de kuracistoj kaj aliaj el Tokio, kiuj volas protekti infanojn kontraŭ radioaktiveco el la nuklea centralo Fukuŝima. En tiu kunsido 10 kuracistoj konsultiĝis kun 40 familioj pri iliaj 70 infanoj.
« Kuracisto, kiun mi vizitis en Fukuŝima, insistas, ke radioaktiveco tute ne influas la sanon de miaj gefiloj », diris virino en siaj 40-aj jaroj, kiuj vartas sola 3 infanojn. Ŝi volus translokiĝi al alia gubernio, sed por tio ŝi devas trovi sian laboron kaj samtempe lernejon por ili. Post longa pripensado, ŝi decidis vivi en Fukuŝima lastan aŭtunon.
Ŝia 14-jara filino vizitis la familian kuraciston, ĉar tiu suferis longe pro vomemo. Kiam ŝi komencis klarigi la simptomon per la vorto “radioaktiveco”, tiu kuracisto tuj intervenis ŝin, dirante, ke radioaktiveco tute ne rilatas al la malbonordo de ŝia filino. Ankaŭ la instruisto de la klaso de ŝia filino diris al ŝi : « Vi estas tro nervoza pri radioaktiveco. Via tia sinteno povis influi vian filinon ». Ŝi sentis sin sola, havante neniun, kiun ŝi povas konsulti. Tio suferigis ŝin multe.
En novembro, en la Ekzamenejo de radioaktiveco por civitanoj, ŝi ekzamenigis siajn gefilojn pri enkorpa radioaktiveca elmetiĝo. La ekzamenanto klarigis al ŝi la rezulton, ke la la nivelo de elmetiĝo estas malpli alta ol la normo. Tio estis iom trankviliga afero, sed ŝi kaj ŝiaj gefiloj daŭre loĝas en la radioaktive malpura loko, do periode ili devos ekzameniĝi, kaj en la ĉiutaga vivo ili devas malmultigi elmetiĝon de radioaktiveco, ekzemple, per duŝado, sed tiu filino ne volas fari tion, ĉar tio ĝenas ŝin.

Kion oni manĝu ?

En la konsultejo estis angulo pri manĝaĵoj, al kiu venis 35-jarulino, kiu havas 9-jaran filinon suferantan pro urtikario. Post la Tertremego ŝi provas ne aĉeti manĝaĵojn produktitajn en la regionoj Toohoku kaj Kantoo, sed mankas legomoj el aliaj regionoj. Pro manko de sufiĉa vitamino kaj alia nutraĵo ŝi timas, ke tio kaŭzos malsanon. Ŝi diras : « Ĉiuj fragoj, laktukoj kaj lakto en la najbaraj vendejoj estas produktitaj en Fukuŝima krom iom da terpomoj kaj cepoj el Hokajdoo. Ni manĝas porkaĵon el Meksiko, bovaĵon el Aŭstralio kaj salmon el Ĉilio ». La redaktanto de la revuo « Informoj pri manĝaĵoj » respondis : « Kontraŭ radioaktiveco, unue prenu mineralon el sezonaj legomoj kaj el natura salo, due prenu fibrozajn manĝaĵojn, akvon kaj teon por facila ekskreciado kaj trie plifortigu imunecon per varmigo de via korpo kaj sufiĉa dormo ».
(la ĵurnalo Mainiĉi la 7an de februaro)

« Mi timas la influon de radioaktiveco al infanoj »

S-ro Kimura Tomokazu, 31-jara (la ĵurnalo Asahi, la 15an de februaro)

Mi havas 4-jaran kaj 2-jaran gefilojn. Dum la pasintaj 11 monatoj post la nuklea akcidento, ili ne povas ludi ekstere, tial ili tute ne sunbruniĝis. La forteco de radioaktiveco en Fukuŝima estas pli malalta ol tiu en Ĉernobilo, sed ankoraŭ ne estas klare, kian influon donos malaltnivela radioaktiveco al la homa korpo.
Post la akcidento, mi povus translokigi miajn familianojn al alia gubernio. Dume mi pripensis la malfacilon por la infanoj eniri novan infanĝardenon kaj por mia edzino sola varti ilin. Fine mi elektis vivi ĉi tie kune. Ja troviĝas multaj familioj, kiuj translokiĝis al aliaj gubernioj, sed plej multe restas ĉi tie.
Post 20 jaroj, miaj gefiloj eklaboros, edzi(ni)ĝos kaj naskos bebojn. Ni ne scias, kio okazos al ili tiun tempon. Povos esti, ke ili kritikos min, demandante : « Kial vi ne rifuĝigis nin ekster Fukuŝima ? ». Mi ne havas ĝustan respondon al tiu demando. Mi devas vivi, ĉiam konservante tiun ĉi demandon en mia koro.

Mankas kuracistoj

Por protekti loĝantojn kontraŭ radioaktiveco, necesas kuracistoj, sed pro la timo al radioaktiveco jam multaj kuracistoj fuĝis eksteren kaj nun mankas kuracistoj en Fukuŝima.
La municipa hospitalo de la urbo Minami-Sooma en Fukuŝima varbas 30 kuracistojn. En la urbo ekestas multaj farendaj laboroj por la rifuĝintoj en la provizoraj domoj kaj pri ekzamenado de enkorpa elmetaĝo de radioaktiveco. En tiu hospitalo, antaŭ la Tertremego laboris 12 kuracistoj, sed tuj poste nur 4, kaj nun 10. Sed la farendaj laboroj pli multiĝis, kaj pli da 5 aŭ 10 kuracistoj tute ne sufiĉas, do la urbo decidis dungi 30 por unu fojo.
Ankaŭ en aliaj 5 hospitaloj ĉirkaŭ la urbo la nombro de la kuracistoj malpliiĝis de 48 en 29. Ne nur en tiu urbo sed ankaŭ en la tuta Fukuŝima mankas kuracistoj. Jam de longe en provincaj gubernioj mankas kuracistoj kaj tio minacis la vivon de la loĝantoj. La nuklea akcidento akcelis tiun tendencon. La loĝantoj suferas pro la tertremo, la cunamo, la nuklea akcidento, malpuriĝo de la medio kaj nun pro manko de kuracistoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio