Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Ĉefpaĝo / temaro
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj al Madrida kongreso (2013)
puce Bildaro
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio de la 86-a SAT-Kongreso
puce Ekas la kongreso - Neoficiala malfermo
puce Fotoj k filmetoj kongresaj
puce Gazetartikoloj
puce Gravaj prikongresaj novaĵoj
puce Hispanlingva prezentado
puce Kiel alveni ?
puce Kongresaj programeroj
puce Kongresejo-loĝejo
puce Madridaj ekskursoj

Kiel alveni ?

elŝuti :


Kiel alveni
PDF - 105 kio, 0 x 0 pixels

Jen printebla dokumento, kiu enhavas la pli subajn informojn :

Kiel alveni

Situo de la Kongresejo - loĝejo

La kongresejo kaj samtempe loĝejo troviĝas en la universitata studenta loĝejo “Colegio Mayor Universitario Chaminade”, situanta ĉe Paseo Juan XXIII, 9, en la areo “Ciudad Universitaria”, de Madrido.

La kongresejo troviĝas tute apude de la metrostacio “Metropolitano”, ĉe la linio 6. Pli sube vi trovos konsilojn por atingi ĝin ekde la flughaveno kaj trajnaj stacioj. Ankaŭ tute proksime troviĝas la haltejo “Juan XXIII- Plaza Isla Alborán” de la urba bus-linio "Circular - C1 kaj C2 ", per kiu atingeblas pluraj gravaj lokoj de la madrida urbocentro.

Posedantoj de iloj kun konekto al Interreto povas vidi la mapon de la kongreseja areo per Google Maps, laŭ la kurta adreso http://goo.gl/maps/VaajP aŭ markante la nomon de la strato.

Ankaŭ oni povas viziti la retejojn de la metroo : http://www.metromadrid.es kaj de la aŭtobusa urba sistemo : http://www.emtmadrid.es/mapaweb/emt.html.

Tarifoj de la urbaj transport-sistemoj en 2013

Metroo

Simpla bileto : la prezo varias inter 1,50 kaj 2,00 € laŭ la nombro da stacioj trairotaj. Akirebla per aŭtomataj maŝinoj, kvankam en kelkaj stacioj estas giĉetoj.

Bileto de aŭ al flughaveno : 5 €.

Urbaj busoj

Simpla bileto uzebla nur en unu linio (necesas pagi novan bileton se oni ŝanĝas al alia linio) : 1,50 €.

Turisma abono

Tre konsilinda. Ĝi ebligas vojaĝi senlime per metroo kaj urbaj busoj ene de la urbo Madrido.

1 tago 8,40 €
2 tagoj 14,20 €
3 tagoj 18,40 €
5 tagoj 26,80 €
7 tagoj 35,40 €

La kosto duobliĝas se oni deziras vojaĝi tra la tuta madrida provinco.

Metro-busa dekvojaĝa bileto

Uzebla kaj en metroo kaj en urbaj busoj. Por 10 vojaĝoj, utiligebla iam ajn (ne nepre en la sama tago) : 12,20 €.

Itinero se vi alvenas per flughaveno

Konsilindas uzi la metroon. Prenu en la flughaveno mem la linion 8 ĝis ĝia fina stacio “Nuevos Ministerios”. Tie ŝanĝu, per iom longa koridoro, al la linio 6 kaj eliru en la stacio “Metropolitano”, troviĝanta tute apud la kongresejo.

Itinero se vi alvenas per trajnaj stacioj “Atocha” aŭ “Chamartín”

Prenu ĉe la stacidomo mem la metroan linion 1 ĝis stacio “Cuatro Caminos”. Tie, per la ekzistantaj liftoj, iru al linio 6 kaj eliru en stacio “Metropolitano”.

Por aŭtomobilistoj

Estas konsilinde uzi navigilojn GPS.
Koordinatoj de la kongresejo :

UTM [ X : 439.252 m ; Y : 4.477.868 m ]
Longitudo : - 3º 42’ 58”
Latitudo : + 40º 26’ 57”

Portantoj de iloj kun konekto al interreto povas konsulti la Google-mapojn. Kurta adreso de la kongreseja areo estas http://goo.gl/maps/VaajP.

Referencaj itineroj :

- Plaza de España - Calle Princesa - Moncloa - Calle Isaac Peral - Plaza Cristo Rey - Calle Isaac Peral - Paseo Juan XXIII, 9 (kongresejo).

- Placo Glorieta Cuatro Caminos - Avenida Reina Victoria - Avenida Moncloa - Paseo Juan XXIII, 9 (kongresejo).

Personaj vizitoj al urbocentro

Per buso :

- per linio Circular C2 en Paseo Juan XXIII (haltejo Juan XXIII- Isla Alborán, tre proksima al la kongresejo) vi povas atingi Plaza de España, kaj de tie promeni laŭlonge de Gran Vía, la plej grava komerca strato de Madrido. Proksime de Gran Vía situas Puerta del Sol, ejo de la mondkonata kampado de la Movado 15 M (okazinta la 15an Majo 2011). Proksime al Puerta del Sol troviĝas la tre vizitinda Plaza Mayor ;

- per linio Circular C1 (sama haltejo sed en la kontraŭa trotuaro) vi povas atingi la kruciĝon konatan kiel Nuevos Ministerios. Tie, ŝanĝante al buslinio 27, direkten "Embajadores", vi povas viziti la faman placon Cibeles (fontano honore al la diino de la agrikulturo, Cibeles). De tie komenciĝas promenejo Paseo del Prado, kie troviĝas la fama samnoma Muzeo. (Rimarku ke busoj de ĉi linio kutime haltas dum kelkaj minutoj en Placo Cuatro Caminos por ĝustigi sian hortabelon).

Per metroo :

- por strato Gran Vía kaj Placo Puerta del Sol : prenu linion 6, stacio “Metropolitano”, apud kongresejo, ĝis stacio “Moncloa”. Tie ŝanĝu al linio 3 kaj eliru en “Plaza de España”, “Callao” aŭ “Sol” ;

- por la areo Muzeo del Prado : prenu linion 6, stacio “Metropolitano”, apud kongresejo, ĝis stacio “Cuatro Caminos”. Tie ŝanĝu al linio 2 kaj eliru en stacio “Banco de España” (per ĉi linio ankaŭ atingeblas Gran Vía - stacio “Santo Domingo” - kaj Puerta del Sol – stacio “Sol”.

Per taksio :

Taksio inter la kongreseja areo kaj la urbocentro (se ĝi trairas per strato Princesa) kostas proksimume 12 / 15 €.

Madrido en esperanta vikipedio

La vikipedia paĝo pri Madrido estis distingita kiel elstara paĝo kaj ĝi troviĝas en la listo de 1.000 havendaj paĝoj. Jen la adreso :

http://eo.wikipedia.org/wiki/Madrido.

Ĝi estas tiom enciklopedia, ke ĝia formato pdf havas 30 paĝojn.
Ege rekomendinda gvidilo por koni ĝisfunde Madridon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio