Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de januaro 2013
puce La 06an de januaro 2013
puce La 14an de januaro 2013
puce La 15an de januaro 2013
puce La 27an de januaro 2013

La 15an de januaro 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 15an de januaro 2013

En mia urbo Maebaŝi 250 kilometrojn for de la nuklea centralo de Fukuŝima troviĝas “Vendejo Fukuŝima” administrata de la urbo por helpi rifuĝintojn el Fukuŝima. El la urboj kaj vilaĝoj najbare de la centralo, 150000 homoj rifuĝis al aliaj urboj, el kiuj 2000 homoj loĝas en mia gubernio Gunma. En tiu vendejo oni vendas produktaĵojn de Fukuŝima, kaj volas, ke ĝi estu centro por tiuj rifuĝintoj. Tamen lastatempe vizitantoj malmultiĝis, kio povas signifi, ke homoj ekperdis intereson pri la katastrofo.


Mi desegnis popduktaĵojn vendatajn en Fukuŝima-ja. Tiujn bildojn oni grandigis kaj montris ĉe la enirejo.

Mi foje vizitas ĝin kaj aĉetas diversajn aĵojn. Ankaŭ la 12an mi vizitis ĝin kaj legis ĵurnalojn eldonitajn en Fukuŝima. En unu el la ĵurnaloj mi trovis interesan artikolon, kiun hodiaŭ mi tradukos.

Adiaŭo al la laboro en la centraloj
Ookaŭa Kazuo 57-jara nun loĝanta
en la gubernio Saitama

Mia laborejo, kie mi laboris kiel laboristo por atomenergio dum pli ol 20 jaroj, fariĝis mizerega. La 6an de aprilo, malpli ol unu monaton post la akcidento, mi eniris en la nuklean centralon de Fukuŝima n-ro 1. Mi estis ŝokita de la pejzaĝo tie ; skeletaj reaktordomoj eksploditaj de la hidrogena gaso, nudaj feraĵoj en la skeletoj, kaj betonaj pecegoj ĉie disĵetitaj en la tereno. “Kiel facile frakasitaj estis tiuj ŝajne fortikaj reaktordomoj !”

Mi laboris 4 tagojn tie

Kiam okazis tiu tertremo, mi estis en mia hejmo 3 kilometrojn for de la centralo. Mia domo skuiĝis forte kaj mebloj falis. Mi aŭdis per la urba radioelsendo, ke nukleaĵoj likis, do kun mia edzino mi rifuĝis al la najbara urbo Kaŭamata, kaj poste al la urbo Saitama, kaj pli poste, fine de marto 2011, al la urbo Kazo. Nun ni loĝas en la lerneja konstruaĵo de la supera mezlernejo Kisai.
Post ne longe venis telefonvoko de mia eksa superulo en kompanio pri varbado de laboristoj en centraloj. Li petis min okupiĝi pri riparado en la centralo n-ro 1. Li zorgis pri mi bone tiutempe, do mi akceptis lian peton, sed samtempe mi antaŭvidis, ke mi devos riski mian vivon.
Mi laboris 4 tagojn en la konstruaĵo apud la eksplodita reaktordomo n-ro 4. Ĝi estis plena de akvo, kiun oni uzis por malvarmigi reaktoron kaj nukleajn brulaĵojn. Mia laboro estis fari truojn en la plafono por ke vaporo el tiu varmega akvo eliĝu.
Sur la tegmento de la reaktordomo estis disĵetitaj pecoj el la muroj. La respondeculo de la laboro ordonis, ke ni ne proksimiĝu al tiuj pecoj, ĉar tiuj estas forte radioaktivaj, sed mi devis foje paŝi apud tiuj pecoj pro la laboro, kaj tiam mia dozmetro alarmadis min kun sonoj “pi, pi, pi”.
Mi surportis du ŝirmvestojn kaj kovris mian vizaĝon per masko. Mi sentis min tre ŝvita, sed ne nur pro varmeco. Laboro daŭris mallongan tempon, nome nur du horojn, sed mi volis ĉesigi la laboron kiel eble plej frue, ĉar mi ne volis elmetiĝi multe al radioaktiveco. Mi sentis, kvazaŭ mi portus bombon.
Mia taga salajro estis 20000 enojn (200 eŭrojn), 5000 enojn pli alta, ol en normala cirkonstanco. Mi antaŭvidis, ke mi povus gajni pli multe, sed la sumo estis pli malgranda, ol mia antaŭsupozo. Dum tiuj 4 tagoj mi elmetiĝis al 16 milisivertoj. Unu milisiverto jare estas la limkvanto de radioaktiveco por ordinaraj homoj, kaj 50 milisivertoj jare estas tiu por laboristoj en la centralo, do vi povas scii, en kiel radioaktiva loko mi laboris.

Mi kredis, ke atmocentraloj estas sekuraj
Mi naskiĝis en la urbo Namie, najbara urbo de la centralo n-ro 1 de Fukuŝima, kaj mi fariĝis ĉarpentisto en la gubernio Saitama. Poste, invitite de mia konato, kiu varbis laboristojn por atomcentraloj, mi eklaboris en la centraloj, simple pensante, ke estos interese labori en alia kampo.
Kiam okazas perioda ekzameno de la reaktoro, oni bezonas multajn laboristojn. En tiuj okazoj mi laboris kiel ĉarpentisto, farante lignajn bazojn por klimatiziloj. Mi laboris ne nur en Fukuŝima, sed ankaŭ en la centraloj Onagaŭa en la gubernio Mijagi, Kaŝiŭazaki-Kariŭa en la gubernio Niigata kaj Hamaoka en la gubernio Ŝizuoka.
El diversaj laboroj en la centralo la plej danĝera estis purigado de akvujo por uzitaj nukleaj brulaĵoj. Tie estis forte radioaktive. Se laboristo falos en ĝin, tio estos fino de lia vivo. Tial eĉ vidi homojn labori apud la akvujo timigis min.

La foto el blogo. Tiu viro vizitis la centralon de Kaŝiŭazaki-Kariŭa en la gubernio Niigata la 15an de novembro 1999, multe regalite de TEPCO. Tiu akvujo por uzitaj nukleaj brulaĵoj situas tuj apud la kerno. La verda maŝino estas levmaŝino. Kial tiuj vizitantoj ne ŝimis sin per ŝirmvesto kaj masko ? Ĉu ne estas radioaktiva, kiam la akvujo estas plena de akvo ?

Sumo de mia elmetiĝo tage estis 0,25 milisivertoj, eĉ kiam mi laboris en danĝara loko kun ŝirmvesto kaj masko. Rigardante dikajn murojn, kiuj barias radioaktivecon el la reaktoro, mi ekpensis, ke atomcentraloj estas sekuraj.

Adiaŭo al la centraloj

Mi vivas en la rifuĝejo, nome en la klasĉambro de la lernejo, jam dum du jaroj. Antaŭe loĝis tie pli ol 1000 homoj, sed nun restas nur 150. Mi helpas maljunajn homojn. En la lasta aŭtuno la registaro hatigis distribuon de senpagaj manĝaĵoj, kaj tiam mi agadis kontraŭ tio kun parlamentanoj. Mi ricevas kompensan monon de TEPCO, sed mia estonteco estas nebula. Mi volas labori, sed kompanioj ne ŝatas homojn en rifuĝejo, kaj ĉar mi ne havas laboron, mi ne havas kuraĝon forlasi la rifuĝejon. Malbona cirkulado.
Mi rememoras la tagojn kiel laboristo en la centraloj. Mi havas dankemon al elektraj kompanioj pro salajro, kiun ili donis al mi, sed mi ne volas plu labori tie, vidinte teruran akcidenton en Fukuŝima. (Fino)

Komento : Kvanto de elmetiĝo de laboristoj
La registaro decidis, ke la limo de elmetiĝo al radioaktiveco en normala stato estas “jare 50 milisivertoj kaj en 5 jaroj entute 100 milisivertoj”, kaj en urĝa stato ĝi estas 100 milisivertoj jare.
Post la akcidento en Fukuŝima radioaktiveco estis tiel forta, ke la registaro altigis la limon ĝis 250 milisivertoj, kaj poste en decembro 2011 ĝi normaligis la limon al la antaŭa nivelo.
Ju pli veteranaj estas laboristoj, des pli multe ili elmetiĝas al radioaktiveco, kaj pro tio multaj devas forlasi la laboron. En la lasta jaro oni malkaŝis malĝustan agon de iuj laboristoj kovri dozmetron per plumbaĵo por ŝajnigi sian elmetiĝan kvanton malgranda. Ili pli timis nuntempan laborperdon, ol estontan probablan malsanon.
Oni bezonos pli multajn laboristojn por malkonstruado de 4 reaktoroj en Fukuŝima kaj ankaŭ de iuj reaktoroj, kiujn la registaro ne permesos plu funkcii pro ilia danĝara situo sur faŭltoj. Estos grava problemo, se la elektraj kompanioj ne povos trovi tiom da laboristoj.
*Por unu reaktoro 3000 homoj laboras.
(La ĵurnalo Fukuŝima Minpoo, la 5an de januaro 2013)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio