Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de aŭgusto 2013
puce La 10an de aŭgusto 2013
puce La 23an de aŭgusto 2013
puce La 30an de aŭgusto 2013

La 10an de aŭgusto 2013

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto 2011, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 10an de aŭgusto 2013

Kiam mi revenis hejmen el Eŭropo, mi trovis grandan koverton inter la konservitaj poŝtaĵoj. La sendinto estis s-ro Kanno Norio. Mi ne memoris tiun nomon, sed malferminte la koverton, mi eksciis, ke li estas la vilaĝestro de Iitate. Kiam okazis la nuklea akcidento, la ventoj blovis nordokcidenten, kaj malfeliĉe Iitate situas laŭ la vojo de tiuj ventoj. Nukleaĵoj kovris la vilaĝon, sekve ĉiuj vilaĝanoj devis rifuĝi. Nun la administracio de la urbo situas en la urbo Fukuŝima, kaj ankaŭ lia adreso estas en la sama urbo. En 2011 mi verkis infanrakonton “Iitate, mia revo”, kiun mi sendis al la urbo. Lia letero estis respondo al mia tiu letero. En la koverto estis libro “Nukleaĵoj falis en la bela vilaĝo”, kiun li verkis kaj kiun mi jam longe antaŭe legis, kopioj de liaj salutoj en diversaj okazoj kaj broŝuroj “Dek plej grandaj novaĵoj en Iitate inter 2003 kaj 2013” kaj “Forgesitaĵoj de japanoj”.
Hodiaŭ mi tradukos tiun lastan broŝuron. “Forgesitaĵoj” ĉi tie signifas “valoraj vortoj kaj frazoj, kiujn japanoj forgesis dum la pasintaj mon- kaj ego-centraj jaroj. Tiu projekto estis iniciatita de lernantoj de Iitate. Ili komencis kolekti vortojn el la tuta Japanio, kaj fine la sumo superis 2600. La Komitato de lernantoj elektis 11, Komitato de plenkreskuloj, 12, kaj aliaj 300 estis elektitaj. Mi tradukos unuajn 23.
*Bedaŭrinde ne troviĝas mencio pri la aĝo kaj la adreso de la elektitoj.

11 vortoj, kiujn lernantoj elektis

 1. Ĉiam troviĝas sakuroj sur la terglobo.


(Icumo ĉikjuu ni sakura ari)
S-ino Gotoo Jumi : Mi volas, ke la suferantoj pro la katastrofo havu feliĉan vivon. Ĉiam troviĝas sakuroj, do havu esperplenan vivon sen timo.
(Foto : en la detruita urbo ekfloris sakuroj, marto 2011)

 2. “Bonrevenon al la hejmo” kaj “Mi revenis hejmen”
(Okaeri kaj Tadaima, vortoj uzataj, kiam japanoj revenas hejmen.)
S-ro Ikegaja Reo : Estas bonege, ke oni havas lokon por reveni, t.e. ne nur hejmon, sed ankaŭ homojn, al kiuj ni povas eldiri tiujn vortojn.

 3. Kune….
(tomoni)
S-ino Suzuki Seina : “Ni kune strebu”, “Ni kune paŝu”, tiuj estas tre ŝablonaj vortoj, sed mi opinias, ke ili estas tre bezonataj en la nuna Japanio.

 4. Ebleco estas senlima.
(Kanousei ŭa mugenndai)
S-ro Jamasaki Soodai : Eĉ se oni suferas pro granda katastrofo, kiam ĉiuj homoj havas fortan volon restariĝi, ebleco fariĝas senlima.

 5. Forta kaj bonkora Japanio.
(Cujoku jasaŝii Nihon)
S-ino Oohara Nacuko : Post la katastrofo homoj en la tuta Japanio agadis por helpi suferantojn. Dank’ al bonkoreco de japanoj kaj dank’ al forto de suferantoj, Japanio ekstariĝas, tial mi elektis tiujn vortojn.

 6. Ni povas ŝanĝi nian morgaŭon.
(Aŝita ŭa kaerareru)
S-ino Ikebe Sajuri : Ne ĉiam venas sama morgaŭo. Kiam mi ŝanĝiĝas, la mondo montras alian mienon. Kiam mi ŝanĝiĝas, ankaŭ homoj ĉirkaŭ mi ŝanĝiĝas, kaj la morgaŭo ŝanĝiĝas.

 7. Ekestas vojo, post kiam ni paŝas.
(Aruita atoga miĉi ni naru)
S-ro Naganaŭa Juudai : Ni restariĝas konstante. Mi volas diri, ke nia ĉiutaga, konstanta agado faras tion.

 8. Ni paŝu, rigardante supren.
(Ue ŭo muite arukoo)
S-ro Uĉida Keniĉiroo : Mi volas, ke suferantoj ne afliktiĝu, sed paŝu kun espero.

 9. Antaŭen ! Unu paŝon antaŭen.
(Mae e ! Ippo zennŝin)
S-ino Hoŝi Jukiko : Por restarigi Japanion, ni paŝu antaŭen sen timo. Certe atendos nin esperplena estonteco.

 10. Sekvu la novan estontecon.
(Ataraŝii mirai e cuzuke)
S-ro Takahaŝi Ŝuu : Ni ne forgesu tiun malĝojan senton kaj surbaze de tio, ni direktu nin al la estonteco.

 11. Memoro de tiu tago.
(Ano hi no kioku)
S-ino Niŝikaŭa Airi : Ŝajnas, ke la memoro de tiu tago estas pli kaj pli forgesata inter ne-suferantoj. Por ne forgesi tiun tagon, mi volas sendi tiujn vortojn al la postaj generacioj.
* S-ino Niŝikaŭa Airi estas la estrino de la lernanta komitato.

12 vortoj, kiujn plenkreskuloj elektis

 1. Elkoran dankon.
(Arigatou gozaimasu)
S-ino Itoo Akiko : Ni devas danki al la bela kaj varma homa koro, kiu faras dankindaĵojn kiel ĉiutagaĵojn. Mi ne volas forgesi tiun koron.

 2. Dank’ al…
(Okage-sama desu)
Russel Ĉiharu : Ni povas vivi dank’ al la beno de la naturo, helpo de aliaj homoj kaj nia reciproka helpado. Tion ni ne forgesu !

 3. La suno vidas.
(Otentou-sama ga mite gozaru)
S-ro Onoda Osamu : La alta moraleco de japanoj naskiĝis de tiu filozofio.

 4. Kiam ni faras, ni povas fari.
(Naseba naru)
S-ino Haŝimoto Ĵunko : Mi kredas, ke kiam oni havas fortan volon, ni povas fari esperplenan estontecon.

 5. Ni devas helpi reciproke en malfacilo.
(Otagai-sama desu)
S-ino Tomoda Mijoko : Kiam mi aŭdas tiujn vortojn modeste eldiritajn, mi sentas min varma.

 6. Venas feliĉo al la familio kun ridoj.
(Ŭarau kado niŭa fuku kitaru)
S-ino Saitoo Macujo : Kiam mi ridetas al aliaj, ili reridetas al mi.

 7. La ĉielo scias, la tero scias, kaj mi scias.
(Ten ŝiru, Ĉi ŝiru, ŭare ŝiru)
S-ino Komine Hisae : Ne faru malbonaĵon. Kiam mi faris malbonaĵon, mi ne ripetu tion.

 8. Dividetu.
(Osuso ŭake)
S-ino Joŝinaga Eiko : (neniu komento).
*Kiam ni ricevis donacon, kuiris manĝaĵojn aŭ produktis legomojn ktp., ni kutimis donaci iom al miaj najbaroj kaj amikoj. Post la nuklea akcidento ni ne plu povis fari tion, ĉar ni hezitas donaci aĵon, kiu povas enhavi radioaktivecon. S-ino Joŝinaga volas, ke la amikaj homaj rilatoj reviviĝu en nia socio.

 9. La harmonio estas la plej dezirinda.
(Ŭa o motte tootoŝi to nasu)
S-ro Sekiguĉi Seikoo : Japanoj altetaksis harmonion. Ni retaksu tiun valoron.
* Tiuj vortoj devenas de la unua ĉapitro de la 17-ĉapitra Konstitucio onidire versita de kronprinco Ŝootoku en 604.

 10. Sciu esti kontenta.
(Taru o ŝiru)
S-ino Izumi Ŝizue : Homa deziro estas senlima kaj ĉiuj volas havi pli ol nun. En la nuna socio ni devas scii esti kontentaj.

 11. Madei vivo kaj koro.
(Madei na kuraŝi to kokoro)
S-ino Kanemicu Akiko : Mi renkontis la vorton “madei” antaŭ 10 jaroj. De kiam mia vivo ŝanĝiĝis.
*madei estas loka vorto de Fukŝima, kiu signifas origine “per ambaŭ manoj”, do “sincere”, “zorge” “elkore”.

 12. Ekkono pri novaĵo el malnovaĵo.
(Onko ĉiŝin,温故知新)
S-ro Sasaki Ikuo : Por bone transdoni bastonon al la sekva generacio, ni havu kuraĝon kaj esperon, lernu el la pasinteco, kaj paŝu antaŭen al la estonteco.
* Vortoj de Konfuceo.

En la broŝuro troviĝas pli ol 300 vortoj, sed krom “Ĉiam troviĝas sakuroj sur la terglobo” kaj aliaj kelkaj, preskaŭ ĉiuj aliaj estas banalaj ŝaĝaj vortoj. Tamen mi kredas, ke post la katastrofo tiuj ŝajne banalaj vortoj havas pli profundan signifon en la koro de ĉiuj japanoj.

Por mi vorto “sakura” impresis min forte. Kiam mi vizitis la urbon Iŝinomaki en la gubernio Mijagi 3 monatojn post la katastrofo, en la tute dezerta kvartalo jam mirakle funkciis unu barbirejo nomata “Sakura”. Pro la emocio mi ne povis deteni min de larmoj. Certe en la koro de multaj japanoj, ekestis beleco kaj nobleco de sakuroj pli profunde.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio