Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Bernard Cassen : Eŭropo
puce Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio
puce Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico
puce Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo
puce Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato
puce Petro Levi : Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?
puce Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie
puce Petro Levi : Post la franca referendumo...
puce Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio
puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)
puce Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)
puce Sten Keable : Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?
puce Tetu Makino : Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?
puce Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato

Rifuza respondo al Vincento Charlot



Kara Vincento,

Mi legis atente vian artikolon en Sennaciulo kaj mi volas respondi al viaj argumentoj per aliaj kiuj, espereble, estos pli konvinkaj por la homoj kiuj rajtos partopreni baldaŭ en referendumo pri la Konstitucia Traktato kaj kiuj ankoraŭ ne decidis kion ili voĉdonos.


 La fakto ke parto de la sindikatoj subtenas la Traktaton ne estas tiom bona argumento kiom ĝi ŝajnas unuavide. La sindikatoj kiuj subtenas ĝin estas la sindikatoj malplej batalemaj kaj plej kunlaboraj kun la registaroj. Ekzemple, en Hispanio la du plej grandaj sindikatoj, kiuj kutime kunlaboradas kun la detruo de la socialaj konkeritaj rajtoj (CCOO kaj UGT), subtenas la tekston. Sed la plej batalemaj sindikatoj kontraŭas la Traktaton, ekzemple la hispanaj CNT kaj CGT (kiu havas nenian rilaton kun la samnoma franca sindikato). Tio okazas en multaj landoj. Oni aldonu al tio ke la Konfederacio de Eŭropaj Entreprenistoj, en kiu estas reprezentataj la grandaj eŭropaj firmaoj, subtenas sen duboj la konstitucian tekston. Pro tio ke oni scias ke la detruo de la socialaj rajtoj (memkomprenebla obstaklo por la firmaa profito) estas unu el la ĉefa celoj de tiu Konfederacio, la samtempa subteno al teksto kun grandega ekonomia enhavo de parto de la sindikataro kaj la tuta entreprenaro estas minimume zorgiga kaj miriga.


 La referendumoj ebligas kvar malsamajn sintenojn : la jesan voĉdonon, la nean voĉdonon, la sindetenon kaj la nevoĉdonon. Tiuj estas la solaj kvar elektoj eblaj antaŭ referendumo, kaj do, inter tiuj elektoj ĉiuj politikaj fortoj devas elekti. La sindeteno kaj la nevoĉdono estas pli adekvataj por anarkiismaj organizoj, por kelkaj socialaj asocioj, por kelkaj sindikatoj ktp. sed kutime ili ne validas por la politikaj ideologioj kiuj partoprenas en la demokratiaj institucioj sub la formo de partioj. Inter tiuj partioj, kaj en Hispanio, kaj en Francio kaj en ĉiuj liberal-demokratioj estas ankaŭ tre granda ideologia diverseco : dekstro, maldekstro, liberalismo, ekstrem-dekstro, ekstrem-maldekstro ktp. Malgraŭ tio ke la diverseco estas grandega, ĝi nur povas transformiĝi politike en du realaj elektoj por la partioj, en la jeso kaj en la neo. Tiu estas la logika kaŭzo pri tio ke ideologiaj malamikoj koincidas pri ilia voĉdono en la referendumo, kvankam la kialoj por alveni al tiu decido estas ege malsamaj. La nea voĉdono de Lepen estas kaŭzita, kiel vi scias, pro lia ekstrema naciismo (interalie). La nea voĉdono de multaj komunistoj kaj socialistoj havas aliajn kialojn, ekzemple la penso ke la Konstitucia Traktato altrudas la novliberalajn ekzistantajn politikojn konstitucie kaj malebligas iun ajn estontan eblon modifi ilin aŭ ke la Traktato malfermas konstitucie la pordon al la privatigoj de la publikaj servoj, io facile deduktebla de kelkaj artikoloj kiuj diras tion tre klare (poste mi parolos pri tio). Estas vere ke mi (kaj ĉiuj maldekstruloj kiuj kontraŭas la Traktaton) koincidas pri la voĉdono kun Lepen, sed ankaŭ estas vere ke tio neniel alproksimigas nin al tiu homo nek al lia partio, sammaniere ke via koincido kun la dekstro ne alproksimigas viajn kialojn por peti la jesan voĉdonon al tiuj de la franca dekstro.

Ĉiuokaze, en Hispanio la afero estis tute kontraŭa al tio kion vi rakontis. Fakte, ĉi tie, la Registaro kaj kelkaj elstaruloj de la socialisma partio defendis la argumenton publike ke nur pro la fakto ne koincidi kun la ekstrem-dekstro de Lepen ili pensas ke estas necese voĉdoni jese. Krome, en Hispanio, kaj ETA kaj la politika forto kiu reprezentas la ideojn kiujn defendas ETA, Batasuna (kontraŭleĝigita), petis la nean voĉdonon en la referendumo. Tio estis utiligita de kelkaj socialismaj politikistoj por peti la jesan voĉdonon. Unu socialisma elstarulo, kiu estas parenteze ektreme naciisma, diris en politika renkontiĝo favore al la Traktato ke kvankam li ne estas leginta la Konstitucian Traktaton, la nura fakto ke ETA petas la neon sufiĉas por ke li voĉdonu jese. Jen ekzemplo de la granda klereco kaj inteligento de la hispanaj socialismaj elstaruloj kaj iliaj argumentoj.


 Vi prezentas la malaliĝ-procezon kvazaŭ tio estus grandega atingo. Tion ankaŭ diris iam Josep Borrel, la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, dum la hispana kampanjo. Sed mi ne vidas kial ĝi konsistigas grandan atingon. Ĝis nun, kvankam ne ekzistis konkreta proceduro por la malaliĝo, ja ekzistis reguloj de internacia juro por forlasi la traktatojn de la Unio, tio estas, oni jam povis malaliĝi el la Eŭropa Unio senprobleme. Ke oni simpligis tiun procezon estas bone, sed mi ne komprenas ke oni povas utiligi tion kiel argumenton por la jeso.


 La argumento ke en la tria parto oni nur arigas elementojn jam ekzistantajn estas nur duon-vero. Mi klarigu kial : ja la politikoj de la Konstitucia Traktatoj estas enhavitaj plimulte en la nun ekzistantaj leĝaj tekstoj, tio veras. Sed ankaŭ estas vere ke :

a) la Konstitucia Traktato, kvankam ne estas vere Konstitucio, ekfunkcios kiel konstitucio super la naciaj konstitucioj. Tio supozas grandan ŝanĝon rilate la nuntempan situacion.

b) La reformo-sistemo altrudita de la traktato garantias ke en la estonteco oni ne povos modifi la novliberalajn politikojn altruditaj en tiu tria parto. Tio ne estas elpensitaĵo de la kontraŭantoj al la Traktato, sed konstatebla vero : la artikolo IV-443 starigas la ordinaran revizi-proceduron laŭ kiu estos necesa la unuanimeco de ĉiuj landoj. Tiu estas la kaŭzo pro kiu oni diras ke la Konstitucia Traktato gravuras en marmoron la novliberalismon. Mi ne povas imagi EU-on en kiu ĉiuj registaroj akordos por modifi la novliberalajn politikojn enhavitajn en la Traktato favore al aliaj socialismaj aŭ, almenaŭ, pli socialaj.

c) Per la akcepto de la tria parto, la socialdemokrataj partioj akceptas la ekonomiajn politikojn en ĝi enhavitaj. La argumento ke unue ni akceptu la Traktaton kaj nur poste ni batalu kontraŭ ĝia ekonomia parto estas iom absurda kaj memmortiga el la politika vidpunkto se oni rimarkis kia estas la reformo-sistemo. Tiu interna grava kontraŭdiro kaj malkohero kiun suferas multaj socialistoj kaj multaj sindikatoj estontence estos riproĉita al ili, ĝuste kiam, surbaze de la tria parto oni findetruos la publikajn servojn de Eŭropo. Mi ne dubas ke multaj sindikatestroj, kiuj nun decidis subteni la Traktaton, baldaŭ manifestacios kontraŭ ĝiaj efikoj, forgesante hipokrite ke ili kunlaboris en la kreado de tiu nova situacio protestata. Ni povas jam vidi tion en la batalo kontraŭ la direktivo Bokenstein, kontraŭ kiu manifestis sin la du plej grandaj hispanaj sindikatoj kiuj samtempe subtenas la Traktaton. Tiu direktivo estas nur la logika disvolvo de la bazoj jam enhavitaj en la Traktato. Fakte, granda parto de la enhavo de la direktivo jam troviĝas en la Traktato mem, pro kio oni plimalrapidigis la aprobo-procezon de tiu direktivo. Kompreneble la afero jam ne plu urĝas ĉar granda parto el la celoj de la direktivo estos plenumataj post la ekvalido de la Traktato.

d) La nea voĉdono de lando konsistiganta la koron de Eŭropo, kiel Francio, signifus ja la haltigon de la Traktato. Pro tio estas tiom grava la maja referendumo en via lando. Sed tiu haltigo ne estos katastrofo kiel la defendantoj antaŭvidas, sed nova oportuno krei alian Konstitucian Traktaton pli socialan, en kiu la tria parto respegulu (anstataŭ forigi) la ekonomiajn konkerojn de la maldekstro dum jardekoj. Se la nuntempa teksto estus akceptita, la socialdemokratio havus sur si la tutan respondecon pri la okazontaj difektoj al la socialaj rajtoj.


 La aserton pri la progresoj mi konsideras profunde erara. Ja estas pozitivaj aferoj en la Traktato, mi tion ne kontestos, sed tio malpozitiva estas multe pli grava ol iu ajn ebla malgranda antaŭeniro. Vi parolas pri sociaj, socialaj, politikaj, kulturaj kaj lingvaj atingoj. Pri tiuj aferoj, la malprogresoj estas multe pli gravaj ol iu ajn progreso :

I) La enmeto de la Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj de la Unio ne estas tre grava antaŭenpaŝo, eĉ se oni prezentas ĝin al ni tiele. En la Ĉarto estas prezentitaj kiel principoj multaj aferoj kiuj en la nuntempaj Konstitucioj estas rajtoj. Tio signifas ke, kiel principoj, ili ne havas jurajn protektilojn je eŭropa nivelo. Krome, oni devas legi la aldonaĵojn, aneksojn ktp. por ekscii la verajn limigojn de multaj rajtoj, ekzemple la rajto je la vivo ; la artikolo II-62 diras “1. Ĉiuj homoj rajtas je la vivo. 2. Neniu povos esti kondamnita je la morto-puno nek ekzekutita.”. Kiam oni legas tiun artikolon, oni povas pensi ke temas ja pri grava atingaĵo, la eŭropunia malpermeso de la mortopuno. Sed la realo estas alia. Se oni legas en la klariga deklaro pri la Ĉarto (kiu, nehavanta juran rektan validecon, estas, kiel ĝi mem diras “valora interpretilo” kaj apartenas al la Konstitucia Traktato), ĝuste tion kion ĝi diras pri la vivo-rajto, tiuj kiuj ne konas bone la tekston almenaŭ miregos. Ĝi diras laŭlitere : « [...]Oni devas konsideri ke la “negativaj” difinoj kiuj aperas en la EKHR (Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtjo) ankaŭ aperas en la Ĉarto :

a) Parto 2a de la artikolo 2a de la EKHR :
“La mortigo ne estos realigita perfortante ĉi tiun artikolon kiam oni ĝin realigas kiel konsekvenco de la uzo de perforto absolute necesa :
a) en la defendo de homo kontraŭ nelegitima agreso ;
b) por aresti iun homon akorde kun la juro aŭ por malebligi la fuĝon de laŭleĝa arestito ;
c) por subpremi, akorde kun la Leĝo, ribeliĝon aŭ insurekcion.”

b) Artikolo 2a de la Protokolo 6a de la EKHR :
Ĉiu Ŝtato povos antaŭvidi en sia leĝaro la morto-punon pro agoj realigitaj en tempo de milito aŭ tuja danĝero pri milito ; tiu puno nur estu realigita en la kazoj antaŭviditaj de tiu leĝaro kaj laŭ tio kion ĝi diru...


El tio oni povas dedukti ke, laŭ la Konvencio (aŭtoro de ĉi tiu deklaracio por faciligi ĝian interpreton), prezidita de la granda “progresemulo” Giscard d’Estaing, ekzistas kelkaj kazoj en kiuj la mortopuno estas permesita. Speciale danĝeraj estas tiuj kiuj rilatas al ribeliĝo aŭ insurekcio, kio permesus, ekzemple, al la Turka ŝtato la aplikon de la morto-puno kontraŭ la kurda gerilo, aŭ la svaga esprimo “tuja danĝero pri milito” aŭ la kazoj de fuĝo de prizonuloj, kio memorigas al la hispanoj la leĝojn pri fuĝoj kiuj ekzistis dum la dudeka jarcento, utiligitaj multfoje por mortigi homojn kaŝe per la preteksto ke ili provis forfuĝi sin.

II) La maniero per kiu la Ĉarto traktas kelkajn gravajn socialajn rajtojn ne ebligas la optimismon. La maniero per kiu la hispana Konstitucio (parenteze, ne tro avangarda, sed avangardega kompare kun la Traktato) traktas kelkajn socialajn gravajn rajtojn estas multe pli progresema ol tiu de la Traktato :

*Artikolo 35a de la hispana Konstitucio : « Ĉiuj hispanoj havas la devon labori kaj la rajton je la laboro, je la libera elekto de profesio, je la promocio per la laboro kaj je enspezo sufiĉa por plenumi siajn bezonojn kaj tiujn de sia familio, restante malpermesata en ĉiuj kazoj la diskriminacio pro seksaj kialoj ». Artikolo II-75 de la Konstitucia Traktato : « Ĉiu homo rajtas labori kaj realigi profesion libere elektitan aŭ akceptitan ».


[KLARIGO : dum la hispana leĝaro agnoskas la rajton je laboro kaj la rajton je la sufiĉa enspezo, la Traktato parolas simple pri la rajto labori].

*Artikolo 40a de la hispana Konstitucio : « 1. La publikaj povoj promocios la kondiĉojn favorajn por la socia kaj ekonomia progreso kaj por distribuo de la regiona kaj persona enspezo pli justa, en la kadro de stabila ekonomia politiko. Laŭ speciala maniero ili realigos politikon orientitan al la plena dungeco. 2. Ankaŭ la publikaj povoj promocios politikon garantiantan la kleriĝon kaj readapton profesiajn ; ili zorgos pri la sekureco kaj higieno en la laboro kaj garantios la necesan ripozon, pere de la limigo de la labor-tago, la periodajn pagitajn feriojn kaj la promocion de adekvataj ejoj ». Artikolo III-203 de la Konstitucia Traktato : « La Unio kaj la membro-ŝtatoj penos, laŭ ĉi tiu sekcio, disvolvi kunordigitan strategion por la dungo, ĉefe por potencigi kvalifikitan laboristaron, formitan kaj adapteblan, kaj ankaŭ laborajn merkatojn kapablajn reagi rapide al la ekonomia evoluo, cele al la atingo de la celoj priskribitaj en la artikolo I-3. » Artikolo III-205 « 1. La Unio helpos al la atingo de alta nivelo de dungo per la promocio de la kunlaboro inter la membro-ŝtatoj, kaj apogante, se necesas, la kompletigon de ilia agado. Farante tion ĝi respektos plene la kompetentojn de la membro-ŝtatoj ».


[KLARIGO : dum la hispana Konstitucio parolas pri la plena dungeco kiel celo, la Konstitucia Traktato, malgraŭ tio kion ĝi diras aliloke, kiam ĝi disvolvas la realajn politikojn, tio estas, la ekonomiajn politikojn, parolas nur pri alta nivelo de dungo].


*La samo okazas rilate al multaj aliaj rajtoj traktitaj laŭ maniero multe pli pozitiva fare de la hispana Konstitucio ol fare de la Traktato, ekzemple tiuj kiuj parolas pri kelkaj socialaj rajtoj kiel la sano, la eduko ktp.

Kial vi parolas do pri gravaj socialaj antaŭeniroj ?.

III) El la politika vidpunkto, la progreso estas sensignifa. Malgraŭ tio ke la Traktato unuigas laŭ pli klara maniero la regulojn de funkciado de la eŭropuniaj institucioj, la afero daŭre kompleksas kaj kontraŭdemokratias. Klara ekzemplo pri tio lasta estas ke, se la Unio petus la aliĝon al la Unio, ĝi ne plenumus la demokratiajn minimumojn postulitajn al la aliĝontoj. Kaj ne plenumus ilin, interalie, ĉar ne ekzistas divido de povoj, trajto de iu ajn liberal-demokratio. La registara povo estas kundividita inter du malsamaj organizoj kiuj ne estas elektitaj de la civitanoj, la leĝdona povo estas ankaŭ kundividita inter du organoj, el kiuj nur unu, la Parlamento, estas elektita de la civitanoj, sed kies povoj estas ridindaj kompare kun iu ajn parlamento de iu ajn demokratia ŝtato. Pro tio mi ne komprenas vian aserton pri tio ke “Unuafoje ankaŭ ni enkondukos veran parlamentan demokration, en kiu la parlamenta plimulto decidos pri regado kaj estonteco de Eŭropa Unio samkiel pri ĝia leĝaro”. Tio estas grava eraro, unue ĉar la Parlamento ne povas elekti la Registaron, interalie ĉar la rega rolo estas kundividitaj inter du malsamaj organoj, el kiuj la plej pova estas la Konsilantaro (kaj sur ĝi la Parlamento ne havas influon). La Konsilantaro estis, estas kaj estos la plej pova institucio, pruvo pri tio ke ni ne konstruas la Eŭropon de la civitanoj sed internacian organizaĵon de ŝtatoj. Kaj due ĉar la sola ebla influo de la Parlamento sur la rego estas ke la Traktato ebligas ke la Parlamento akceptu aŭ malakceptu la Komisionon, organo ne elektita demokratie. Sed mi demandas nun, ĉu tio estas antaŭenpaŝo tiom granda por konsideri ke ni troviĝas antaŭ vera demokratia parlamentismo ?. Tute ne, en Hispanio la Parlamento ne nur rajtas vetoi, sed elekti la ĉefministron !!. Krome, la fakto ke oni plivastigis iom la aferojn pri kiuj la Parlamento rajtas leĝdoni ne igas la sistemon demokratia, ĉar ĝi rajtas leĝdoni nur pri kelkaj aferoj, dum en ĉiu ajn demokratia ŝtato la Parlamento, kiel sola reprezentanto de la popola suvereneco, rajtas leĝdoni pri ĉio ajn. Mi ne komprenas do kiel vi diras ke ni estas antaŭ parlamenta demokratio. Oni vetois al Buttiglione, ja, sed ĉu vi ne scias kia estas la prezidanto de la Komisiono, Durao Barroso ?. Tiu eks-maoisto konvertiĝinta en ekstrem-liberalulo estas unu el la ĉefaj vizaĝoj de la Unio, kaj kun la akcepto de la socialdemokratoj !!.

IV) Rilate la lingvajn kaj kulturajn konkerojn, el la vidpunkto de la minoritataj kaj diskriminaciataj lingvoj la afero ne pliboniĝas. El la lingvoj de mia lando, nur unu, la hispana, ĝuas egalrajtecon. Sed nek la kataluna nek la eŭska nek la galega estos oficialaj lingvoj. Fakte, la minoritataj lingvoj ne havas protektilojn en la Traktato, ilia stato daŭre dependos de la interna politiko. En Hispanio tiuj minoritataj lingvoj ĝuas bonan protektadon, sed tio ne okazas en la tuta Eŭropo, kaj la afero ne ŝanĝiĝos post la aprobo de la Traktato. Ĉio restos egale.


 Vi prezentas la rajton submeti proponon pri leĝo al la Komisiono kvazaŭ tio estus la paradigmo de la demokratia partopreno. Sed ni analizu tion kion la konstitucio diras ĝuste pri tiu rajto :
Artikolo I-47.4 « Grupo de almenaŭ unu miliono da civitanojde la Unio, civitanoj de signifa nombro da membro-ŝtatoj, povos inviti al la Komisiono, kadre de ĝiaj kompetentoj, prezenti adekvatan proponon pri aferoj kiuj laŭ tiuj civitanoj bezonas juran reguligon de la Unio cele al la aplikado de la Konstitucio. La eŭropa leĝo starigos la regulojn rilate al la proceduro kaj kondiĉoj bezonataj por la prezento de tiu civitana iniciato, inkludante la minimuman nombron da membro-ŝtatoj el kiuj devas deveni la civitanoj kiuj prezentas la proponon ».

Nu, estas kurioze ke tiu invito al la Komisiono por ke ĝi proponu juran regulon estas rigardata de vi kiel granda konkero demokratia. Kompreneble, tiu rajto ne ekzistis ĝis nun, sed, ĉu vere tio estas tre grava ?. Oni povas nur inviti, ni la civitanoj eĉ ne rajtas prezenti rekte la proponon kaj devigi al la Unio debati kaj voĉdoni ĝin, kiel okazas en multaj Eŭropaj landoj. Kaj, mirige, tiu estas la sola institucio de rekta demokratio (kiel nomas la juristoj la ilojn per kiuj la civitanoj partoprenas rekte en la politiko) ekzistanta en la Traktato. Oni ne antaŭvidas eĉ la eŭropan referendumon. Tiu civitana leĝopropono estas pli teatraĵo ol vera ilo de rekta demokratio.


 Vi ankaŭ mencias, inter viaj argumentoj por subteni la jeson, ke la Traktato plifaciligas la reformo-proceduron. Nu, mi jam parolis iomete pri tio antaŭe, sed mi traktu tion plidetale :

La Konstitucia Traktato enhavas du sistemojn por la reformo : tiu ordinara enhavita en la artikolo IV-443 kaj tiu simpligita enhavita en la artikoloj IV-444 kaj IV-445.

Tiu ordinara regulas proceduron similan al tiu sekvita por la aprobo de la Konstitucio, tio estas, estas necesa la ratifo de ĉiuj membro-ŝtatoj, kaj se oni ne atingis tion sed superis kvar kvinonojn de la ratifoj la Konsilantaro “pritraktos la aferon”. Iu ajn homo povas vidi ke la ordinara reformo-sistemo tute ne konsistigas gravan simpligon.

La simpligita reformo-versio, resume ebligas la reformon per kvalifikita plimulto nur kiam tion akceptu la Konsilantaro pri la aferoj pri kiuj ĝi devas decidi unuanime. Tio signifas reale nur la plirapidigon de la reformo-proceduro pri tiuj aferoj pri kiuj ĉiuj landoj akordas, sed tute ne la eblo modifi la konstitucion per kvalifikita plimulto. Ekzistas, krome, alia protektilo kontraŭ la modifo per kvalifikita plimulto : tiu enhavita en la artikolo IV-444 kiu ebligas la vetoon de la naciaj parlamentoj kontraŭ la modifoj realigitaj pere de la simpligita proceduro.

Do, laŭ mia opinio, via aserto pri la plifaciligo de al reformo-proceduro estas esence malprava kaj erara.


 Ankaŭ vi mencias la pacon kaj la konstruon de forta Eŭropo kontraŭ la usona Imperio kiel argumentojn por subteni la konstitucian tekston. Nu, mi kontestos tion per pecoj de unu artikolo de la Traktato :

Artikolo I-41 « 1. [...] La Unio povos utiligi tiujn ilojn [militajn kaj civilajn ilojn de la komuna defendo-politiko] en misioj ekster la Unio kies celo estas garantii la tenadon de la paco, la antaŭeviton de konfliktoj kaj la fortigon de la internacia sekureco, laŭ la Ĉarto de UN. La realigo de tiuj taskoj subtenos sin sur la kapabloj liveritaj de la membro-ŝtatoj.


[KLARIGO : antaŭevito de konfliktoj... Ĉu iu ne aŭskultis ion similan diritan de Bush ?].


2. [...] La politiko de la Unio akorde kun ĉi tiu artikolo ne tuŝos la specifan trajton de la politiko de sekureco kaj defendo de kelkaj membro-ŝtatoj kiuj konsideras ke sia komuna defendo realiĝas kadre de NATO kaj estos akordigebla kun la komuna politiko pri sekureco kaj defendo starigita per tiu kadro.


[KLARIGO : Vi asertas ke la Traktato ebligos fortigi Eŭropon fronte al la usona Imperio por alporti pacon kaj socian prosperon al la mondo. Ĉu vere ĝi fortigas Eŭropon fronte al Usono ?. Mi ne legas tion en la Traktato, mi nur povas legi ke oni dependigas la defendo-politikon de EU de la politiko de NATO. Ĉiuj scias kiu prenas la decidojn en NATO. Kredi ke oni sendependigos EU-on disde la Imperio estas naiva].

3. [...] La membro-ŝtatoj kompromitas sin plibonigi iompostime siajn militajn kapablojn. Kreiĝas Agentejo kadre de la disvolvo de la defendo-kapablo, esploro, akiro kaj armilaro (Eŭropa Agentejo pri Defendo) por identigi la operaciajn bezonojn, promocii la ilojn por ilin plenumi, kontribui al la identigo kaj, siakaze, al la aplikado de iu ajn oportuna rimedo por fortigi la industrian kaj teknologian bazon de la sektoro pri defendo, por partopreni en la difino de eŭropa politiko de kapabloj kaj armilaro, kaj por helpi la Konsilantaron esplori la plibonigon de la militaj kapabloj ».


[KLARIGO : bonega kontribuo al la paco, ni elspezu pli kaj pli da mono pri armilaroj, ni dependigu la eksteran politikon de NATO... kaj dume ni malpermesu la intervenon de la ŝtatoj en la ekonomio (en la tria parto), ebliganta nur tian intervenon sur la “industria kaj teknologia bazo de la sektoro pri defendo”. La pacifismo de EU estas io ridinda kaj nekredebla.]


7. [...] La kompromitoj kaj kunlaboro en ĉi tiu medio daŭre adaptos sin al la kompromitoj akiritaj en la kadro de NATO, kiu daŭre estos por la membro-ŝtatoj kiuj apartenas al ĝi, la fundamento de sia kolektiva defendo, kaj la organismo kie oni ĝin realigos.


[KLARIGO : leginte ĉi tiun artikolon, ĉu iu daŭre povas subteni serioze ke ni estos sendependaj disde la Imperio ?].


 Kiel lasta argumento kontraŭ la Konstitucio, mi kopios ĉi tie kelkajn artikolojn (nur kelkajn, ekzistas multaj kiuj almenaŭ estas egale teruraj) de la tria parto, la parto kiun la progresemaj defendantoj de la projekto neniam mencias, per kiuj mi intencos pruvi ke la defendo de la traktato estas neakordigebla kun la maldekstraj ideologioj defendantaj la intervenon de la Ŝtato sur la ekonomio :

Artikolo III-147 : « La eŭropa kadro-leĝo starigos la rimedojn por atingi la liberaligon de unu konkreta servo [...] ».


[KLARIGO : oni rajtigas al la Unio liberaligi la servojn per kadro-leĝo se oni tion decidas en la Konsilantaro. Ene de la servoj troviĝas ankaŭ la publikaj servoj. Mi ŝatus scii kiel oni pravigas tion el maldekstra vidpunkto].

Artikolo III-148 : « La membro-ŝtatoj penos sin realigi liberaligon de servoj pli vasta ol tiu postulita de la kadro-leĝo kreita per la parto 1 de la Artikolo III-147, se ilia ĝenerala ekonomia situacio kaj de la tuŝita sektoro tion ebligas[...] ».


[KLARIGO : oni ne kontentigas sin per tio, sed petas al la ŝtatoj profundigi pri la liberaligoj eĉ pli ol tio kion diras la kadro-leĝo mem].

Artikolo III-149 : « Dum oni ne forigas la limigojn al la libera realigo de servoj[...] ».


[KLARIGO : kiel povas esti legita, oni jam scias ke oni forigos ĉiujn limigojn al la cirkulado de servoj, dume, en tiu artikolo, oni starigas provizorajn regulojn. Ĉu iu dubas ke la celo de la tria parto estas, interalie, mortigi la publikajn servojn ?].

Artikolo III-166 : « 1. La membro-ŝtatoj ne prenos nek tenos, rilate la publikajn entreprenojn kaj la entreprenojn al kiuj oni liveris specialajn aŭ ekskluzivajn rajtojn, iun sintenon kontraŭan al la Konstitucio, konkrete al la parto 2a de la artikolo I-4 (pri la libera cirkulado de homoj, servoj, varoj, kapitaloj kaj libero pri loĝado) kaj al la artikoloj III-161 al III-169 (reguloj pri konkurenco) [...]. ».


[KLARIGO : oni devigas al la ŝtato trakti la publikajn entreprenojn kvazaŭ ili estus privataj entreprenoj. La Ŝtato ne povas do kontroli la ekonomion nek interveni, ĝi nur povas interveni kiel iu ajn privata agento de la merkato, tio estas, kvazaŭ ĝi estus alia plia entrepreno. Ĉu tio estas akordigebla kun la politika kredo pri tio ke la ŝtato devas realigi demokratian kontrolon sur la ekonomio (penso apartentanta kutime kaj interalie al la socialdemokratio) ?. Mi pensas ke ne.]

Post la referendumo en Hispanio kaj la manipulacia kampanjo organizita de la Registaro kaj ĝia partio (la socialisma) mi alvenis al konkludo : oni fine realigis la lastan transformon de la socialdemokratio, almenaŭ ĉe mi. Oni plene akceptis la doktrinon de la nova liberalismo. Estas kurioze ke la partio transformiĝis en defendanto de teorio kontraŭ kiu ĝi batalis ekde ĝia naskiĝo. Kiel diris Carlos Taibo (hispana docento pri politika teorio), la Traktato ne nur neas la eblon de iu ajn revolucia sociala transformiĝo, sed ankaŭ la historian reformisman projekton de la socialdemokratio, ĝi konsistigas la finan morton de la socialdemokratio mem. Mi tion bedaŭras.

el SAT-diskuto, 23.03.2005

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio