Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Senrjue al "Abeĉjo"

Jen la plej grava parto el japana konstitucio :

ĈAPITRO II. REZIGNO DE MILITO

Artikolo 9.
 1. La Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo
de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel rimedon por solvi
internacian konflikton, militon kiel ekfunkcion de regnopotencoj,
kaj minacon per arma forto aŭ uzon de arma forto.
 2. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran
forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn. Ni ne aprobas la rajton de militado
de regno.

La Artikolo 9a estas fierinda, sed la japana ĉefministro Abe Sinzoo
volas havi militforton laŭleĝe ne nur en la nomo de "sindefendrajto",
sed ankaŭ "kolektiva defendrajto". Tio signifas, ke se iu lando,
ekzemple Usono, militos kontraŭ alia lando, Japanio sendos armilojn
aŭ memdefendan korpuson al Usono. Ne por defendi sin, sed por
kunlabori en milito, ĉu ne ?
Pro kolero mi faris Senrjuojn (5-7-5-silaba poemeto) pri Abe-aĉo :

Shinzō Abe April 2014.jpg

 [1]


*Kio sekvos post
sekretprotektigo kaj
sindefendigo ?

*Sindefendrajto
ne defendas vin tamen
ĝi atakas vin.

*Intermortiga
kolektivdefendrajto
plorigas pacon.

*Sindefendrajto
unuopa aŭ grupa
mortigas homojn.

*Konstitucion
Naŭan mortigis nomo
sindefendrajto.

*Nuklecentralo
translokiĝu ĝardenen
de Abe-hejmo.

*Nuklecentralon
kaj militon ŝatas vi,
sinjoro nepo. [2]

*Militkrimulo
estos via titolo,
nepo de Kiŝi.

*Ĉu vi ĝuis kun
avĉjo soldati kun vi
en militludoj ?

*En Jasukuni [3]
celebriĝi deziras,
Abeĉjo, ĉu ne ?

*Mi kompatas vin,
Memdefendan Korpuson
sub kuglaj pluvoj.

*Proksimiĝanta
soldatservo ne, ne, ne,
absolute ne !

*Ĉu vi kapablas
subkontroli militon
kun nukleakvo ? [4]

*Kial kiel nun
la mondo malboniĝis,
danke al kiu ?

Masakato, 5a de septembro 2014

Vidu ankaŭ :
 Al vi, infanoj de la paco


[2Lia avo Kiŝi Nobusuke, ĉefministro, estis militkrimulo

[3Jasukuni estas nomo de ŝintoisma sanktejo, en kiu mortintaj soldatoj kaj militkrimuloj estas kune adorataj

[4Abe mensogis pri Fukuŝima katastrofo, ke la nuklea akvo ne problemas sub bona kontrolo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio