Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kristnaskaj ŝercoj diaj
puce Kristnaskaj ŝercoj el la firmao
puce Kristnaskaj ŝercoj pri aĉetoj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri deziroj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri Sankta Nikolao

Kristnaskaj ŝercoj pri aĉetoj


Kristnaskaj ŝercoj pri aĉetoj

La plej malfacila tasko de la patro je Kristnasko estas klarigi al la infanoj, ke li estas Sankta Nikolao kaj samtempe klarigi al la edzino, ke li ne estas Sankta Nikolao.



Patro resumas Kristnaskon : Mi scias nun kial Kristnasko en mia infaneco estis tiel agrabla. Mi ne devis pagi la donacojn !“



„Mi tre zorgas pro mia edzino. Dum tiu ĉi terura neĝblovado ŝi iris en la urbon.“

„Nu, ŝi ja certe trovis sekan rifuĝejon en iu granda magazeno !“

„Guste tial mi ja tiom zorgas pri ŝi.“



„Mi donacis al mi patro tiom da donacoj, ke li ne povas porti ilin samtempe !“

„Ĉu vere ? Nu, kion do ?“

„Du kravatojn.“



Damo kristnaske promenas tra supermarketa sekcio, kiu vendas muzikilojn kaj kodiskojn. : La aĉetisto demandas, ĉu li povas helpi al ŝi : „Kion vi serĉas ?“

Ŝi forgesis la ĝustan titolon de certa kristnaska kanto kaj tial diras, la titolon kiel ŝi memoras ĝin : „,Pli dolĉe, dolĉulo, la sonoriloj neniam sonoros.“

Aĉetisto : „Sonorilojn, kiuj ne sonas, ni ne havas. Kaj bonvolu ne diri „dolĉulo“ al mi !




tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser el la libreto : Multaj bonaj kristnaskaj ŝercoj", eldonejo Strigspegulo (Eulenspiegel-Verlag)

PS : [www.eulenspiegel-verlag.de->www.eulenspiegel-verlag.de]


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio