Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kristnaskaj ŝercoj diaj
puce Kristnaskaj ŝercoj el la firmao
puce Kristnaskaj ŝercoj pri aĉetoj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri deziroj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri Sankta Nikolao

Kristnaskaj ŝercoj pri Sankta Nikolao

Kristnaskaj ŝercoj pri Sankta Nikolao



La patro volas surprizi sian kvarjaran filinon je Kristnasko. Li prunteprenas kostumon de Sankta Nikolao, vestas sin en la dormoĉambro, kaptas la sakon kaj la vipon, iras en la loĝoĉambron al la filino kaj la edzino kaj diras : „El la ekster’ de la arbar’ mi venas kaj diri mi devas, ke kristnaskas kun furor’. Kaj ĉie sur la pintoj abiaj mi vidis brili striitajn orlumetojn.“

Jen la filino diris : „Panjo, ĉu paĉjo denove estas ebria ?“



Sankta Nikolao venas hejmen kaj ĝemas : Dio mia, kia frida vintro ! Ĉe la glaciiga frido mi bezonas ĉiufoje tridek minutojn ĝis startas miaj boacoj.



Diras iu sankta Nikolao al alia sankta Nikolao : „Kiun aŭtosledon veturadas vi ?“



Kio estas la diferenco inter pakedoheroldo kaj Sankta Nikolao ? Kristnaska Nikolao liveras siajn pakaĵojn sendamaĝite, senkoste kaj ĝustatempe !



Kristnaska Nikolao demandas Bill Gates, kion tiu deziras je Kristnasko. Gates pripensas la aferon kaj poste diras : „Jen mapo kun la krizaj terenoj de Tero. Mi volus, ke ĉie tie regu paco.“

Kristnaska Nikolao prenas la mapon, ĝemas kaj diras : „Tio estas simple tro. Centoj de militoj... Mi estas ja nur simpla Nikolao, tion ĉion mi ne tuj povus reordigi. Ĉu vi ne havas ankoraŭ alian deziron ?“

„Mi havus ankoraŭ alian deziron. Mi volus, ke ĉiuj krudaj eraroj el Windows Xp malaperu.“
Nun diras kun ĝemego Sankta Nikolao : „Montru ankoraŭfoje la mapon !“

Iu sankta Nikolao diras al alia sankta Nikolao : „Diru foje, ĉu mi ne vidis vin hieraŭ sur la kristnaska foirplaco ?“

Jen diras la alia : „Ha, mi pensis, ke estas vi.“



Sankta Nikolao sidas post farita laboro en koktelejo, trinkas viskion, ankoraŭ plian kaj plian kaj plian... Kun deprimita vizaĝo li rigardas la koktelejiston kaj rimarkas : „Vi bonfartas, vi ekzistas eĉ dufoje – sed mi kontraŭe al vi, tute ne ekzistas !“



Du sanktaj Nikolaoj interparolas : „Bonega estas tia termobotelo ! Vintre ĝi tenas varma la teon kaj somere frida la limonadon.“

Pri tio la alia sankta Nikolao diras : „Efektive, sed mi miras, pro kio la termobotelo scias, kiam estas vintro kaj kiam somero !



Streĉe laboranta politikisto, honesta juristo kaj Sankta Nikolao trovas kvindek-eŭro-bileton. Kiu el ili prenos ĝin sekrete al si ?

Respondo : Sankta Nikolao faros, la du aliaj ne ekzistas.




tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la libreto :"Multaj bonaj kristnaskaj ŝercoj",
eldonejo Strigspegulo (Eulenspiegel-Verlag)

www.eulenspiegel-verlag.de



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio