Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kristnaskaj ŝercoj diaj
puce Kristnaskaj ŝercoj el la firmao
puce Kristnaskaj ŝercoj pri aĉetoj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri deziroj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri Sankta Nikolao

Kristnaskaj ŝercoj diaj


Dia Kristnasko

Jozefo kaj Maria serĉas en Bet-Leĥem tranoktejon, Jozefo frapas jam la dekan pordon.

La estro de la hotelo malfermas ĝin.

Jozefo : „Ĉu vi havas tranoktejon por mi kaj por mia edzino ?“

Estro : „Ne, ĉio estas okupita.“

Jozefo : „Sed rigardu, mia edzino estas profunde graveda !“

Estro : „Tio ja ne estas kulpo mia ...“

Jozefo : „Sed ankaŭ ne mia.“

Kio estus, se Jesuo ne estus naskita proksimume antaŭ dumil jaroj, sed hodiaŭ ? La bulvarda gazeto „Sensacioj kaj Klaĉo“ pri tio : Suĉinfano trovita en stalo – neplenaĝa patrino provizore arestita – polico kaj Oficejo por Junularo faras enketon pri esploro.

Estas adventotempo. Franĉĵo iras en la preĝejon al la starigita kristnaska kripo. Li rigardas dekstren, li rigardas maldekstren, poste li prenas Maria-on el la kripo kaj foriĝas. Sekvatage li revenas, rigardas dekstren kaj maldekstren kaj prenas Jozefon al si. Je la tria tago li enpaŝas denove la preĝejon, metas leteron en la kripon kaj foriĝas. La pastro observis la okazaĵojn, prenas la leteron kaj malfermas ĝin. Li legas la sekvan : „Kara Jezuĉjo, kunportu al mi je Kristnasko ludokonzolon de Nintendo, alikaze vi ne revidos viajn gepatrojn.“

Ni troviĝas en la ĉielo. Estas mallonge antaŭ Kristnasko. La ĉiujara kristnaska forpermeso kun la kompleta teamo estas okazonta. Kiel ĉiujare Jesuo, Dio kaj la Sankta Spirito kunsidas kaj interkonsiliĝas kien vojaĝi ĉifoje. Dio opinias : Ni flugu al Las Vegas !“

Jen respondas Sankta Spirito : „Sed tien ni ja preskaŭ ĉiujare flugas. Mi volas foje entrepreni ion novan – kiel estus pri Jeruzalemo ?“

Jesuo opinias : Kara mia, neniukaze ! Unufoja restado tie tute sufiĉas al mi. Sed kiel estus, se ni vojaĝus al Romo ?“

Jen respondas la Sankta Spirito : „Tre bone, tie mi ankoraŭ neniam estis !“

Sed kial ni efektive festas Kristnaskon ? Okazas ja ĉiutage, ke viro naskiĝas, kiu poste supozas esti Dio.“

En la lernejo la infanoj desegnas la kristnaskan historion. La instruistino demandas Franĉjon : "Sed kiu estas la eta ridanta bubo apud la kripo ?"

„Tio estas FILDEDI.“

Jen la instruistino surprizite demandas : „Sed kiu estas FILDEDI ?“

Franĉjĉo respondas :“En la kantoteksto "Paca nokt’" oni ja kantas tion – Paca nokt’, sankta nokt’ ! FILDEDI kun alog’ nin alridas kun am’ el kor’."

La pastro diras al la preĝeja servisto : „Se mi ĉifoje dum la kristnaska di-servo predikas : Kaj Sankta Spirito eniros viajn korojn, jen vi flugigos kolombon de la predikejo.“

La pastro predikas kaj tiam diras la vortojn : „Kaj Sankta Spirito eniros viajn korojn...“ Li rigardas supren, sed ne ekflugas kolombo.

Li ripetas : Kaj lSankta Spirito eniros viajn korojn !“

Jen krias la preĝeja servisto de supre : „ La kato ĝin ĵus manĝis !“



tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la libreto :"Multaj bonaj kristnaskaj ŝercoj",
eldonejo Strigspegulo (Eulenspiegel-Verlag)
www.eulenspiegel-verlag.de

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio