Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kristnaskaj ŝercoj diaj
puce Kristnaskaj ŝercoj el la firmao
puce Kristnaskaj ŝercoj pri aĉetoj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri deziroj
puce Kristnaskaj ŝercoj pri Sankta Nikolao

Kristnaskaj ŝercoj pri deziroj

Kristnaskaj ŝercoj pri deziroj

La avino al la nepino : „Karulino, deziru al vi por Kristnasko belan libron de mi !“

„Bonege, tiukaze mi deziras vian ŝparlibreton !“



„Karulo, mi deziras de Sankta Nikolao lutreolon.“

Jen li respondas : "Sed la kaĝon vi purigados mem.“



Mallonge antaŭ Kristnasko. La knabo Petro iras al sia patrino kaj diras :“ Panjo, la fervojon vi povas forigi sur mia dezirlisto, mi ja jam trovis tute novan sub via lito.“



La infano skribas ankaŭ ĉijare denove dezirleteron al la Sankta Nikolao : „Kara Sankta Nikolao, bonvolu sendi la donacojn ĉifoje rekte al mi kaj ne al miaj gepatroj. En la antaŭa jaro ili retenis la poŝtelefonon senhonte por si mem.“




Kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko la malgranda knabino diras al sia patrino : "Panjo, mi deziras de Sankta Nikolao poneon."

La patrino tuj respondas : „Nu, en ordo, kara mia, morgaŭ matene ni iros al la frizisto, kaj tie vi petu lin, ke li tondu al vi poneo-frizon."

Ĉu vi scias, kion mi deziras de Sankta Nikolao ?“ demandas edzino sian edzon.
„Nu, kion do ?!“

„...belan donacon por la manoj, por la oreloj kaj por la kolo...“

Jen li respondas : “Nu, diru do, kiun sapon vi plej dezirus ?“



tradukis Hans-Georg Kaiser el la libreto :
"Multaj bonaj kristnaskaj ŝercoj",
eldonejo Strigspegulo (Eulenspiegel-Verlag)

PS : www.eulenspiegel-verlag.de


Plua deziro : Dezirstirilo

Stumm = mutigas / aus = malfunkciigas

Gib mir = donu al mi /Bier = bieron /Sex = sekson /
Essen = manĝon

Massage = masaĝo /launenenhaft aŭs = forigas kapricon / schlafen = dormi

sag ja = diru, ke jes / STRIP = nudigu vin / sag nein = diru, ke ne

Geh einkaufen ! = Ekiru por fari aĉetojn ! / Räume auf ! = Ordigu la ĉambron ktp ! / verlassen = mi estas sola

PMS aus = forigas la antaŭmenstruan sindromon / Brüste = mamoj / Stop Nörgelei = Stopu daŭre plendi !


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio