Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Prelego farita ĉe la Tutirlanda Humanisma Somerlernejo de Carlingford, 2007-08-18

Philippe BESSON, Libre Pensée (Francio) kaj ICALF


Ekde la komenco, la patroj-fondantoj de la eŭropa unuiĝo, profunde radikantaj en la socia instruo de la Katolika Eklezio, De Gasperi, Adenauer, R. Schumann, Delors, Prodi, Juncker kaj nun Durao Barroso estis aŭ estas "patroj" en la kristana senco de tiu vorto.

En 1980 la katolikaj episkopoj de Francio eldonis broŝuron, kiu ricevis la oficialan imprimaturon kaj titoliĝis La unuiĝinta Eŭropo en la instruo de la papo.

Mi citas : "Papo Pio la 12-a faris alvokon por nova evangelizado kaj organizo por Eŭropo." Fronte al superforta ondo de sekulariĝo, "la ĉefa kontraŭrimedo konsistas en revenigo de la kristanaj tradiciaj valoroj, kiu organizis laŭlonge de la jarcentoj unuecon kaj prosperon por nia tuta kontinento." "Kristanismo, parto de nia komuna eŭropa heredaĵo, povus kaj devas liveri novan spiriton kaj novan animon por nova Eŭropo frontanta la minacojn de materiismo."

Kontraŭ la homara progreso, ili volas revenigi la eternan ordon de kampoj kaj parokoj, en kiu la religio superrangas ĉiujn aferojn.

En 1966, tuj antaŭ gravaj ĝeneralaj elektoj en Britio, la Konferenco de Katolikaj Episkopoj de Anglio kaj Kimrio publikigis tre interesan kaj kompletan deklaron titolitan : La komuna bono kaj la socia instruo de la Katolika eklezio.

Ili reasertis kelkajn sanktajn eldirojn kiel :

11. El tiu ĉi longa spertaro, verŝajne egala al tiu de iu ajn alia neregistara organizaĵo en Britio, la Katolika eklezio en Anglio kaj Kimrio ĉerpas, reagante je la nuntempaj sociaj kondiĉoj. Efektive, ĝi ne rigardas kiel ion apartan de ĝia propra tradicio la ekleziajn kaj monaĥajn instituciojn de la antaŭreformaciaj Anglio kaj Kimrio, kiuj faris nemezureblajn kontribuojn al la bonfarto de la socio kaj la mildigo de afliktoj. La Katolika eklezio nun vidas sin laboranta flanke de kaj ofte en alianco kun aliaj organizitaj grupoj, sekularaj kaj religiaj, ŝtataj kaj libervolaj, avantaĝe al la komuna bono. Ĝi alportas al tiu tasko siajn proprajn moralajn prioritatojn kaj vizion, kaj ĝi pro tio aliras sociajn problemojn laŭ karakterizaj vojoj. Ni kredas, ke tiu karakterizeco povas esti profitodona al la tuta komunumo.

Sed ili devis esti flekseblaj, do :

56. Kelkaj el la papaj enciklikoj pri la socia instruo, precipe tiuj de Leo la 13-a kaj Pio la 11‑a, priskribis la socialismon kiel entenanton de filozofio de homeco ne akordigebla kun la katolika instruado. Jam de generacioj, la episkopoj de la Katolika eklezio en Anglio kaj Kimrio taksis, ke la Laborista Partio, kvankam ĝi laŭ sia mempriskribo havas devontiĝon al la socialismo, ne respondas al tiuj socialismaj movadoj de la eŭropa ĉeftero, kiujn la papoj atakis. Nek la papa kondamno de senlima libermerkata aŭ neintervenisma kapitalismo aplikeblas sen limigoj al la Konservativa Partio.

Diference de la klerikala dominado super niaj socioj, nia celo estas proponi tutmondan humanismon kiel la pozitivan alternativon respektive la religion kaj porparoli severan apartigon de la ŝtato disde la eklezioj en ĉiuj landoj.

Religio estas arkaika, primitiva kaj reakcia

Religioj estis la feblaj fruaj provoj de la homaro klarigi kaj regi la naturon.

Ĉiuj aferoj, inkluzive la homojn, estis laŭsupoze kreitaĵoj de la dioj kaj sekve submetitaj al ilia volo.

Religioj estis do primitivaj, reakciaj respondoj al la mortotimo de la homaro. Religioj asertis, ke eterna ĉiela paradizo atendas nin post la morto, regata de la dioj, kaj kiun ni devas "meriti". Denove, la volo de la homaro estis subordigita al tiu de "la dioj".

Religioj asertis, ke la homa ekzisto surtera estas nur deviga, kvankam malĉefa trapasado, plena de malfeliĉo pro la malmildaĵoj, kiujn kaŭzas "la falo" de la juda Torao, tra mondo ĉirkaŭata de suferado por budhistoj, tra "valo de larmoj" por kristanoj.

La sola celo de la vivo estis gajni la aliron al nepruvita "postmorta vivo".

Kontraste, humanistoj kaj liberpensantoj konsentas kun Pitagoro, ke "la homo estas la mezuro de ĉiuj aferoj".

La paradizo, se ĝi ekzistu, devas esti atingita surtere kaj ne en etera regno post la morto.

Kiel humanistoj kaj liberpensantoj, ni kredas, ke la homaro ne plu bezonas primitivajn, arkaikiĝintajn, danĝerajn religiojn.

Religiaj malpermesoj, la delikto blasfemio, la minaco de ekzilo kaj fatvoj estas kelkaj el la multaj rimedoj, kiujn religioj kreis por predi je niaj timoj, altrudi kredon kaj malhelpi nian emancipiĝon.

Kiel humanistoj kaj liberpensantoj, ni kredas, ke la homoj devas rompi la katenojn de religiaj dogmoj kaj sekvi siajn proprajn vojojn por akiri scion kaj liberecon.

Religioj kaj sektoj ĉiam estis uzitaj por pravigi socian, ekonomian, kulturan kaj politikan subpremadon.

De la kasta sistemo de la hinduoj ĝis Romanoj 13:1-7 de la kristana Biblio, ĝis Surao 16:72 de la islama Korano, ĝis la senrestrikta, ekspluata kapitalismo de la protestantoj, ĝis la apogo donita de la Ortodoksa eklezio al carismo kaj stalinismo – "revelaciitaj instruoj" pravigis la organizon de tiranecaj sociaj hierarkioj kaj la konservadon de ekonomia ekspluatado.

Jen kial religioj ĉiam estis instrumentoj de socia subpremo. Tra la tuta historio, monarkoj kaj diktatoroj ĉiam trovis sian "moralan" pravigon per alvoko al supernatura aŭtoritato, kiel montras la ekzemplo de la "dia rajto de reĝoj". Krome, tro ofte maljusto kaj mizero estas tolerataj pro la religia kredo, ke pli bona, supernatura vivo atendas nin post la morto. De la tolerado al konscienclibereco

Post jarcentoj da mallumo, filozofoj de la klerismo en Eŭropo montris kien la vojo konduku, kaj niaj popoloj ekiris laŭ ĝi. Kelkaj el ili fariĝis Spirito, aliaj estis Materio. La germana filozofo Schelling diris : "Kiam la tagiĝo estos, la suno ne mankos. Ĉiuj ideoj devas esti realigitaj unue en la sfero de la scio, antaŭ ol ili fariĝos faktoj en la historio."

Estis longa procezo, de la Letero pri tolerado de John Locke, la verkoj de John Toland, la pensado de Anthony Collins, de diismo al ateismo, Voltaire kaj Diderot pri kontraŭklerikalismo aŭ Rousseau pri la "civila religio".

Enlightenment, Lumières, Aufklärung – klerismo – estas la vera koro de la eŭropa tutkontinenta komuna heredaĵo, humanismaj tradicio kaj heredaĵo, komuna lukto por akiri la konsciencliberecon.

Ene de tiu procezo, ni devas atentigi pri la naskiĝo de la moderna framasonismo en 1717.

Bazita sur religia plurismo kontraŭ ĉiuj dogmoj, sur la "natura religio" de la protestantaj pastoroj Desaguliers kaj Anderson, ĉi tiu societo kun apartaj konturoj, pli diskreta ol sekreta, estis unu – kaj ne la plej malgrava – el la fandujoj de la klerismo. La framasonoj de la unua tempo estis homoj de tolerado, luktantaj por la libereco de religio. La plimulto el ili troviĝis ĉekape de la Usona kaj la Franca revolucioj.

Kaj framasonoj kiel Benjamin Franklin, Thomas Jefferson kaj James Madison impetis antaŭen sur la vojo al plena konscienclibereco per apartigo kaj protekto de la religio – privata afero – disde la registaro kaj la ŝtato. Pli poste, la sekularigan movadon de la socioj antaŭiris la sekularigo de la framasonismo, precipe en la katolike dominataj landoj. Tiel en Belgio, poste en Francio, la Ordeno rompis la devigon kredi je la Granda Arkitekto.

Por fini ĉi tiun punkton, sekularaj framasonoj estis la angulŝtono unue de la disigo de lernejoj disde religio kaj de la apartigo de la Eklezio disde la ŝtato en Francio en 1905. Jen la kialo, pro kiu unu jarcenton poste la francaj framasonoj, en frateco kuniĝintaj, malferlis silente siajn standardojn kaj framasonajn skarpojn ĉe la centjara manifestacio de 12 000 en la stratoj de Parizo la 10-an de decembro 2005, lanĉita de Libre Pensée ! De konscienclibereco al apartigo

Sendube, la Usona revolucio estas la patrino de la Franca revolucio.

Sur la Malnova Kontinento, kiel en la Nova Mondo, klerismaj homoj ekkaptis la ideojn de demokratio, respubliko kaj konscienclibereco por fari ilin veraj faktoj.

Funde, la Franca revolucio iris pli malproksimen per la enrompiĝo de la popolamasoj sur la scenejon de la historio, kie ilia destino estis aranĝita. Formale, la Usona revolucio iris pli malproksimen per sia formala konkero de demokratiaj institucioj.

La 1-a Amendo de la usona konstitucio formulis kaj realigis la bazajn principojn, kiuj forportis la homaron el la tenebra nokto de la antikvaj monarkiaj kaj klerikalaj reĝimoj.

Jam denove, ni legu la unuan artikolon de la Deklaracio de Rajtoj de decembro 1791 : "La Kongreso ne faros leĝon pri la oficialigo de religio aŭ kiu malpermesos la liberan praktikadon de ĝi ; aŭ kiu restriktos la parolliberecon aŭ la presliberecon aŭ la rajton de la popolo pace kunveni kaj peti la registaron korekti maljustaĵojn".

En kelkaj vortoj, la programo de la demokratio estas verkita. Ĝi ne estas usona aŭ franca, ĝi estas la heredaĵo de la homaro kiel tuto.

Pro tio ne plu estis okazonta ribelo aŭ revolucio aŭ ago de malkoloniigo, ne ĉerponta el tiu programo la teoriajn armilojn por antaŭeniĝi sur la vojo de kompleta emancipiĝo.

Tiel ĝi estis ankaŭ la ĉefa parto de la programo de la Unuiĝintaj Irlandanoj gvidita de Wolfe Tone.

Ni povas trovi la politikajn formulojn de la 1-a Amendo en la verkaro de la Franca revolucio, en la Tabelo de Homaj Rajtoj de 1793 kaj en la grandaj leĝoj de la libereco de la Tria Respubliko. La franca popolo, vokante la tutan mondon kiel atestanton, unu post la alia estis konkeronta la rajton je peticiado, la kunvenrajton, la universalan balotrajton, la presliberecon, la liberecon establi liberajn politikajn partiojn kaj la netuŝeblan rajton starigi sendependajn sindikatojn por batali por la rajtoj de la laboristoj.

Ĉiu paŝo antaŭen de popolo gvidas alian popolon procedi plu laŭlonge de la vojo.

Rousseau deklaris, "La homo estas naskita libera, sed ĉie estas en katenoj". La plej granda kateno ĉirkaŭ la maleoloj de la homaro estas la kuglo kaj ĉeno de religio.

Ni devas esti liberaj pensi kaj vivi en libervole organizita socio. La percepto pri tio, kiu kaj kio ni estas, kion ni elektas kredi, kion ni deziras de la vivo, kiel ni elektas esprimi nin kaj kun kiu ni elektas rilatadi, difinas nian estontecon kaj nian feliĉon.

La konscienclibereco, sekve, havas unuarangan gravecon ĉe la konstruado de la socioj, en kiuj ni elektas vivi. La agnosko de tiu konscienclibereco estas plenumita multfoje dum la historio :

- en la 1-a Amendo de la konstitucio de Usono en 1787,
- en la Leĝo de 1905 pri apartigo de eklezioj kaj la ŝtato en Francio,
- en la Leĝo de 1911 pri apartigo de eklezioj kaj la ŝtato en Portugalo,
- en la apartigo de eklezioj kaj la ŝtato en Meksiko en 1917,
- en la Dekreto de 1918 pri apartigo de eklezioj kaj la ŝtato en Sovetunio,
- en la Leĝo de 1931 pri apartigo, kies malneton kreis la hispana respubliko.

Tial ni postulas du aferojn :

1.Sur persona nivelo, ni pledas por la internacia evoluigo de la sekulara humanismo. Se oni konservos kredon je dioj, ne povos esti digna loko por homoj. Ni devas elekti, kaj ni elektis homojn. Ni atentigas, ke la ateismo (en lokoj kiel Barato kaj la antikva Grekio) estas tre malnova filozofio, ekzistinta jam pli frue ol la plimulto de religioj kaj sektoj.

2.Ĉar vera konscienclibereco povas ekzisti nur per la neŭtraleco de ŝtatoj kaj publikaj instancoj respektive aferojn de metafiziko (religiajn aŭ kontraŭreligiajn), ni postulas plenan apartigon de la ŝtato kaj la eklezioj en ĉiuj landoj. Neniu registaro rajtas trudi religian kredadon aŭ nekredadon al siaj civitanoj. La Deklaracio de la 16-a Monda Kongreso de IHEU, 2005

"Ĉie, sur ĉiu kontinento kaj dum jarcentoj, humanistoj laboradis kaj laboradas por la triumfo de la konscienclibereco. Konscienclibereco estas la fundamenta bazo de la homa emancipiĝo kaj ne povas esti malkuplita de la lukto por demokratiaj liberoj.

Jam en la antikva Barato, 600 jarojn antaŭ la komuna erao, tiun humanisman principon asertis la antikva Karvako (ĉi tie resumite) : "La etiko estas fenomeno de la naturo. Ĝi estas socia konvencio, oportunaĵo kaj ne dia komando. Ne necesas entute regi siajn instinktojn kaj sentojn. Ili estas ordonoj de la naturo. La celo de la vivo estas vivi, kaj feliĉo restas la sola saĝo."

Pli ol ĉio alia, la esenco de la homeco estas la konscio de homo kaj la libero uzi ĝin. Neniuj ekonomiaj, religiaj, kulturaj restriktoj havas ajnan legitiman bazon por malpermesi aŭ limigi la homan konsciencliberon.

Ne povas esti konscienclibero, kiam religioj regas sociojn. Sekularismo estas la postulo de egalaj rajtoj por tiuj, kiuj apartenas al iu religio, kiel por tiuj, kiuj apartenas al neniu.

Humanistoj ĉiam subtenis agadojn, kiuj celis konstrui sekularismon en la socio kaj ĝiaj institucioj per postulado de la principo de egaleco kaj por kredantoj kaj por nekredantoj.

Por IHEU kaj ĝiaj membraj asocioj, la ŝtato devas esti sekulara, alivorte, nek religia nek ateisma. Sed postulado de aŭtentika, leĝe agnoskata demokratia egaleco inter kredantoj kaj humanistoj ne signifas, ke la membraj asocioj de IHEU okupiĝas pri ĉiuj filozofiaj starpunktoj.

Ni havas neniun devon respekti malracion, kiom ajn ĝia deveno estas antikva.Vera humanismo estas la disflorado de la konscienclibereco kaj la metodoj de libera esplorado.

Atingi egalajn rajtojn por ĉiuj estas paŝo al sekulariĝo, kaj apartigi religiojn kaj la ŝtaton estas antaŭkondiĉo. Sekularaj protektoj devas esti ne nur leĝaj, sed ankaŭ konstituciaj – sen konstituciaj protektoj, kiel ni garantiu egalan konsciencliberecon por ĉiuj ?

Leĝo sen konstitucia firmigo povus esti facile renversita per simpla plimulto en la parlamento.

Jen kial IHEU postulas ĉie en la mondo la perkonstitucian apartigon de religioj disde la ŝtato. Ĝi lumigas la vojon de popoloj kaj landoj ĉie. La historioj de ĉiuj popoloj, de ĉiuj nacioj estas malsamnaturaj. Estas landoj kiel Usono, kie la ŝtato estas sekulara, sed la socio ne. En Francio, rezulte de la Leĝo de 1905, la ŝtato kaj la lerneja sistemo estas sekularaj kaj civitanoj havas realan konsciencliberecon. Estas tiom da historioj, kiom landoj.

Por IHEU, ĉiu pado por ĉiuj popoloj kaj nacioj devas konduki al atingo de apartigo de religioj disde la ŝtato.

Ni senkondiĉe preferas sekularigitajn, neŭtralajn registarojn, kiuj lasas ĉiun unuopulon libera elekti kaj esprimi siajn proprajn kredojn sen iu ajn ŝtata aŭ socia trudo. Por sekularismo en Eŭropo

En 2003, la Federation Française de la Libre Pensée [Franca Federacio de la Libera Penso] kaj la National Secular Society of the UK [Nacia Sekulara Societo de Britio] proponis, ke ĉiuj eŭropaj sekularaj asocioj organizu amasan manifestacion en Parizo la 6-an de decembro 2003, kiu enfokusigu : defendon de la sekularismo en Eŭropo kaj malakcepton de Artikolo 51 de la proponita eŭropa konstitucio.

Sub la prezido de IHEU, centoj da sekularistoj, liberpensantoj, humanistoj kaj raciistoj kunvenis por la defendo de la sekularismo en Eŭropo kaj por akceli la sekularismon sur novaj terenoj.

La 18-an de junio 2004, la Interregistara Konferenco alprenis la proponitan konstitucion, kiu inkluzivas Artikolon 51 (la tiaman Artikolon 52), kies intenco estas garantii troajn religiajn privilegiojn kaj konfirmi la potencon de eklezioj en EU-institucioj, malgraŭ la devontiĝo de la Unio favore al la konscienclibereco.

Se tia dispono estus alprenita, neniu popolo, neniu nacio, neniu ŝtato en Eŭropo povus iam sukcese defii ŝtatajn religiojn, ekleziajn-ŝtatajn interkonsentojn, kontraŭblasfemiajn leĝojn kaj la ekleziajn impostojn, kiuj jam nun ekzistas en tre multe da membraj landoj aŭ kiujn oni estonte proponos.

Krome, Artikolo 52 devigas al privilegia konsultiĝo kun religiaj kaj aliaj filozofiaj grupoj en la tuta Unio, "en malferma kaj travidebla dialogo".

Tio estas malakceptenda, ĉar ĝi estas nedemokratia kaj ankaŭ kondukos al establiĝo de religiaj potenco kaj influo.

La dua paragrafo de Artikolo 10 oficialigas la principon de subsidiareco kaj faras tiun principon la bazo de la tielnomata konstitucio.

Kiel Nacia Federacio de la Libera Penso, ni rememorigas, ke tiu ĉi principo estas rekta heredaĵo de la kanona juro ; ĝin deklaris unuafoje la encikliko Quadragesima Anno, verkita en 1931 okaze de la 40-a datreveno de la unua socia encikliko de Leo la 13-a Rerum Novarum.

La tuta Artikolo 10 sanktigas la superecon de la Komunuma reglamentado super naciaj reglamentoj, kio faras eŭropajn leĝojn devigaj en ĉiuj konsisteroj por ĉiuj ŝtatoj-membroj.

La Antaŭparolo specifas, ke la malneto de la eŭropa konstitucio estas inspirita "de la kulturaj, religiaj kaj humanismaj heredaĵoj", per kio ĝi egaligas religian obskurismon kun la progresema filozofio de la klerismo !

Artikolo 52 ne nur konservas la privilegiojn de la eklezioj en ĉiu ŝtato-membro, sed ankaŭ difinas, ke ili estu daŭre establitaj partneroj de la Eŭropa Unio.

Kiam Artikolo 52 diras, ke "la Eŭropa Unio respektos la diversajn rilatmanierojn inter la eklezioj kaj la ŝtatoj", tio signifas, ke ĝi protektos ilin per integrado de ili en la jursistemon de la Komunumo, kiu superrangas la diversajn naciajn reglamentojn.

Ni do organizis en Bruselo eŭropan sekularan manifestacion sub la prezido de IHEU en aprilo 2005. De Romo al Berlino : ĉiam ankoraŭ vatikana Eŭropo

Post la tertremiga malakcepto de la Eŭropa Konstitucia Traktato en 2005, ni aktuale travivas novan provon altrudi novan konstitucian avataron al la popoloj de Eŭropo.

La 25-an de marto 2007, Angela Merkel prezentis deklaracion de la 27 ŝtatoj-membroj de la EU celantan relanĉi la "konstitucian procezon", kiu atingu plenumiĝon ĝis 2009.

Samtage, papo Benedikto la 16-a lanĉis alvokon en Romo : "…ne laciĝu kaj ne malkuraĝiĝu ! Vi scias, ke vi havas la taskon kontribui, kun la helpo de Dio, al la konstruado de ’nova Eŭropo’…" Gazetara komunikaĵo (Zenit) estis eldonita : "Eŭropo devas konscii pri siaj propraj kristanaj radikoj kaj la publika rolo de la religio : tia estas la mesaĝo de la Komisiono de la Episkopaj Konferencoj de la Eŭropa Komunumo (COMECE), kiuj kolektiĝis en Romo la 23-an ĝis la 25-a de marto kun pli ol 400 partoprenantoj."

Iam famulo diris, ke la historio ripetiĝas unuafoje kiel tragedio kaj duafoje kiel farso. Estas klare, ke la sama scenaro kiel en 2005 reludiĝas jam denove.

La Vatikano, ĉeflanke de kelkaj aliaj, forte kampanjos kaj postulos mencion de Dio kaj la kristanismo en la Antaŭparolo de la malneta Eŭropa Konstitucio. Ili altiros al tio la atenton de la publika opinio.

Sed kiel en 2005, la profunde klerikala enhavo de la Konstitucio ne estos en la Antaŭparolo, sed en la Konstitucio mem.

Ni rememorigu, ke Artikolo 70 provizis la eblon esprimi religian praktikadon kaj konfesiecon en la publika sfero. Kaj ke Artikolo 52 donis gravajn privilegiojn al la eklezioj.

Tial ŝajnas klare, ke la foresto de iu ajn mencio de Dio aŭ kristanismo en la Deklaracio de Berlino neniel signifas, ke tiu estonta konstitucio estos sekulara.

En 2005, Kardinalo Christoph Schönborn, unu el la ĉefaj gvidantoj de COMECE, senvualigis la manovron : "La antaŭparolo de la Eŭropa Konstitucio ne estas la ĉefa disputaĵo. Kio estas la antaŭparolo ? Ĝi estas enkonduko. La substanco de la konstitucio estas tio, kio estas skribita en la konstitucio, kaj mi tre ĝojas diri, ke la fundamentaj opcioj de la konstitucio estas bonaj kaj akcepteblaj el kristana vidpunkto."

Jam denove ili distros la spektantaron de Eŭropo per la disputo pri la antaŭparolo nur por fari religian dominadon pli akceptebla en la konstitucio mem. Krom tio, komplementa manovro komencis formiĝi en la Konsilio de Eŭropo.

S-ro van der Linden, prezidanto de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo, diris en parolado ĉe Niĵnij Novgorod la 7-an de septembro 2006 : "Necesas fortikigi la politikan kaj juran agadon de la Konsilio de Eŭropo per kunlaboro kun eklezioj kaj aliaj konfesiaj organizaĵoj … estas absolute neniu kialo, pro kiu eklezioj kaj aliaj konfesiaj organizaĵoj ne havu oficialan statuson ĉe la Konsilio de Eŭropo similan al tiu, kiun ni atribuis al neregistaraj organizaĵoj, sed kiu konsideros la specifajn kondiĉojn de la eklezioj.

En tiu rilato, ni povas preni inspiron el la Traktato de la Eŭropa Unio establanta Konstitucion por Eŭropo, kiu substrekis la rolon de eklezioj kaj religiaj organizaĵoj en la kontribuado al la procezo de eŭropa integriĝo kaj la bezonon atribui al ili oficialan statuson pro agnosko de ilia grava kontribuo…"

Kiel kutime, la Vatikano havas du strategiojn. Tra la Eŭropa Unio aŭ tra la Konsilio de Eŭropo ankoraŭ antaŭenmarŝas vatikana Eŭropo.

Ni alvokas liberpensantojn, sekularistojn kaj humanistojn ne postĉasi ĉielarkojn.

En ĉiu lando de Eŭropo, ni estu singardaj kaj pretu mobiliziĝi kontraŭ vatikana Eŭropo.

Por la absoluta konscienclibereco ĉe apartigo inter religioj kaj ŝtatoj !

Por sekularismo en Eŭropo !

Ni kunlaboru !

Mi konkludu laŭ pli persona maniero :

Mi scias, kie mi estas nun.

Mi tre fieras esti ĉi tie inter vi kaj mi deziras danki vin ankoraŭ unufoje pro via frateca invito.

Mi tre fieras, ĉar ĉi tiu lando estas la lando de John Toland, Theobald Wolfe Tone kaj Unuiĝintaj Irlandanoj, Thomas Davis kaj la Juna Irlando, James Connolly and la liberecbatalantoj de la Paska insurekcio de 1916.

Ni pledas por tutmonda humanismo kiel nemalhavebla rimedo por atingi la homajn liberecon kaj dignon, kaj por strikta apartigo de la ŝtato disde eklezioj en ĉiuj landoj kiel nemalhavebla rimedo por atingi la konsciencliberecon.

Philippe BESSON

Libre Pensée (Francio) kaj la Internacia Interliga Komitato de Ateistoj kaj Liberpensantoj (ILCAF)

Carlingford, Irlando, 18-a de aŭgusto 2007.