Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Komunikaĵo de la Internacia Federacio de la ligoj de homaj rajtoj :


La Internacia Federacio de la ligoj de homaj rajtoj kaj ties franca aliĝinto (Franca Ligo de Homaj Rajtoj) kondamnas per la plej granda firmeco la terorismajn agojn okazintajn dum la nokto de la 13a ĝis la 14a de novembro 2015 en Parizo kaj Saint Denis.

JPEG - 6.4 kb
Logotipo Internacia Federacio por Homaj rajtoj

Ni esprimas niajn sincerajn kondolencojn al la familioj de la mortintaj viktimoj kaj nian solidarecon kaj dezirojn de resaniĝo al la multnombraj vunditoj. Ni atestas pri la solidareco esprimita tiujn pasintajn horojn fare de multaj organizaĵoj, membroj kaj defendantoj de Homaj rajtoj en la tuta mondo.

Ja la tuta homaro estas celita de tiuj abomenindaj atakoj.

Ni substrekas, ke la alprenitaj eksterordinaraj aranĝoj, kvankam ili respondas al la nuntempa urĝeco, devas aplikiĝi por limigita periodo kaj sen ia ajn stigmatizado.

Ni kuniĝas kun alvokoj al civitana unuiĝo kontraŭ timo, por protekti la liberecojn, demokration kaj nian volon kune vivi.

elŝuti :

eo - suttner, berta von - for la batalilojn !
PDF - 1.7 Mb, 0 x 0 pixels

Teroristoj
JPEG - 283.5 kb, 1754 x 1239 pixels