Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


Liberpensula Frakcio

Travivita laikeco en Francio


Mi de ĉiam vivis en laika ĉirkaŭaĵo. Mia familio ne estis religiema ; tio ne signifas ke ni ne havis taŭgan kaj rektan moralon en la vivo. Ĉirkaŭ mi estis multaj knabinoj (certe knaboj ankaŭ, sed vivanta en Parizo, tiam la lernejoj estis ĉu por knaboj, ĉu por knabinoj. Do la vivo de la knaboj malpli multe tuŝis min, kiu havis nur fratinon).

JPEG - 14.1 kb
Nikolao SARKOZIO

Tiuj knabinoj je aĝo de religia lerno estis ĝenerale katolikaj praktikantoj. Mi memoras ke iliaj zorgoj esti serĉi pekojn por sin konfesi regule, kio vere surprizis min tiam. Plie, kiam ili devis komunii je 11-a jaraĝo, la diskutoj estis ĉefe pri la donacoj, kiujn ili ricevos (tamen tiam ne devis esti multe, ĉar estis ĵus post la milito, ĉirkaŭ la jaro 1945).

Ĝenerale instruistoj ne parolis pri la religioj, nur iam kiam mi estis 12-, 13-jara, iu specialistino kiu instruis al ni dommastrinajn temojn : kuirado, flikado, infanvartado, glatado... parolis al ni ke kiam ŝi devis komunii, la gepatroj devigis ŝin, laŭ religio, fasti, esti tutan tagon sen manĝo, por respondi al religia regulo.

Pri aliaj religioj mi tiam ne multe aŭdis. Tamen, estis grava evento en iu momento, kiam kelkaj knabinoj devis survesti flavan stelon pro sia juda religio aŭ deveno. Tion mi komprenis nur poste.

Kelkajn el ili, el ambaŭ religioj, mi frekventis en la pli postaj jaroj, sed verdire, neniam oni priparolis aŭ estis ĝenitaj pro religioj. Ni ĉiuj iris saman lernejon. Tio tuŝis nur la personajn aferojn.

Poste, certe malfeliĉe, oni aŭdis ĉe radio aŭ televido (kiam ni jam havis ĝin) pri la militoj okazintaj ĉu en Irlando, ĉu en Israelo kaj Palestino. Estis ankaŭ de tempo al tempo informoj pri la vivo de certaj grupoj, pri eventoj, vojaĝo de certaj religiaj eminentuloj kiel Papo...

Sed de kelkaj jaroj, oni ne plu povas vivi sen ke ĉio rilatas kun religio. Preskaŭ oni devus peti de ili ilian senton pri ĉio. Tamen, ni vivas en Francio, en demokratio, kie la religio estas separita de la ŝtato jam delonge. Ĉiu devus ĝoji ke tio garantias al ĉiu eblecon vivi sian religion aŭ ne, laŭplaĉe.

Nur, oni petas ke ĉiu respektu sian najbaron kaj ke, laŭ laikeco, en publikaj lokoj oni ne trudu al aliaj ion ajn. Kial do la homoj volas de ekstere montri sian religiemon ? Tiam aperas problemoj pro tiuj, kiuj ne plu povas vivi sen, ke oni al ili konsentas, ke ili surmetas apartajn signojn en certaj lokoj, kiel en laikaj lernejoj !

Samas fakte, nuntempe, tiuj komercistoj, kiuj survestigas ĉie sian nomon, por ke oni sciu, ke ili kapablas pli bone vesti ol aliaj. Pro tio familioj devas batali aŭ cedi kiam iliaj infanoj postulas tiujn aĉetojn ! Tio ankaŭ provokas saman ĝenon en la lernejoj.

Certe, ĉiu ne konsentas pri la difinoj. Mi trovis tion en informilo kiu diras ke ne ĉiu akordiĝas pri maniero kiel separi politike kaj religie, ĉefe en lernejo. Certaj diras nur, ke laikeco signifas ke neniu survestu videblan signon de sia religio. Por aliaj, ke sufiĉas ke nur instruistoj ne manifestu sian religion, ene de ŝtataj lernejoj, ĉar libereco pri opinioj kaj libereco esprimi ilin devas esti eblaj por la lernantoj, eĉ per elmontraj signoj.

Mi esperas ke la homoj komprenos, ke tia laikeco estas libereco, ne male.

Tereza S

El Sennaciulo, marto 2007

Laikeco, religioj, liberpenso