Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 1921-12 : Postkongresaj Pripensoj
puce 1922-05 : Nia ĉefa tasko
puce 1923-03 : Neŭtralismo – Neŭtraluloj
puce 1923-06 : Zigzage !...
puce 1923-07 a : Per la lingvo por la Revolucio
puce 1923-07 b : Bataltasko
puce 1923-12 : Je la memoro de d-ro Zamenhof
puce 1924 : A.B.C. DE SENNACIISMO
puce ABC de Sennaciismo aŭ la bonvena maksimumismo de Kolĉinski
puce 1924-06 : Sur nia vojo
puce 192406 : Sennaciismo . . . burĝa ?
puce 1924-06 : Neleginda !
puce 1948-02 : Komuniko de la Frakcio
puce 1971-12 : Bulteno de la Sennaciista Frakcio de SAT

E. LANTI

1923-03 : Neŭtralismo – Neŭtraluloj

el Sennacieca Revuo

1923-03 :

Artikolo el Sennacieca Revuo 1923 marto, p. 1-2

Neŭtralismo – Neŭtraluloj

"La veroj vivas kaj mortas ; eternaj ili ne estas", diras Henrik Ibsen en sia dramo : "La Malamiko de l’Popolo". Verecon entenas tiu paradoksa diro – kiam el matematika kampo oni ĝin transportas en la vivon, kie ĉio estas en senĉesa modifiĝo. Konsekvence, kiu volas orientadi iun ajn movadon, tiu devas ĉiam prikonsideri la faktojn en ilia rilato kun la direkto sekvenda.

En la komenca periodo de la poresperanta propagando estis nepre necese, ke ĉiaj esperantistoj kvazaŭ faske kuniĝu por montri al la rutina kaj skeptika publiko, ke artefarita lingvo plene taŭgas por tutmonda interkompreniĝo. Pravaj estis la pastroj kaj framasonoj, la anarkistoj kaj policistoj kiuj neŭtralece kuniĝis por enfaktigi sian komunan ideon.

Tia sintenado estis la tiutempa vero.

Nuntempe jam estas farita la pruvo, ke esp.o plene taŭgas por skriba kaj buŝa interrilatado inter plej diversdevenaj personoj. Hodiaŭ nur neinformituloj povas ankoraŭ dubi pri tiu vero, kiun famaj lingvistoj devis konfesi.

Temas nun enpenetrigi en la vivo la uzadon de esp.o. Ĉu do por tiu tasko ankoraŭ taŭgas la malnova organiz-principo de la esperantistoj ? Ne, senhezite respondas mi. La praktika utiligado de nia lingvo povas esti nur fakeca : komercistoj uzu esp.on por siaj negocaj profitoj ; policistoj por policaj celoj kaj same revoluciuloj por revoluciaj interesoj. Tio estas tute natura kaj logika. Kaj se tia agadmetodo estos ĝenerale kaj inteligente farata, nedubeble la tuta esp.a movado ricevos fortan antaŭenpuŝadon.

Tamen iuj esperantistoj ĉagrenas kiam ili konstatas, ke la "kara lingvo" estas uzata por kontraŭbatali ilian propran idealon. Patriotoj plendas, ke "sennaciuloj" uzas esp.on cele al spirita sennaciigo de la homoj. – Kiom abomeninde ! Aliparte revoluciuloj koleras, vidante ke per internacia lingvo oni predikas konservativismon kaj tradiciismon.

Tiu spiritstato devenas de malĝusta kompreno rilate la signifon de esp.o.

Pretekste neŭtralismon kreiĝis speciala spiritstato. Enirinte Esperantion la t. n. neŭtralaj esperantistoj opinias, ke oni devas rezigni je ĉia politika, religia aŭ filozofia tendencoj. Inter tiuj "samideanoj" naskiĝis ia lingva patriotismo, – kiu, kiel ĉiu ajn patriotismo, tendencas al ia "sankta unuiĝo". Tie riĉuloj kaj malriĉuloj vivas pace ĉar la lastaj konsentas duonmalsati por grasigi la unuajn. Tio ne estas simpla metaforo. Sufiĉas observi tion, kio okazas en la t. n. neŭtralaj grupoj por plene konvinkiĝi, ke tio estas fakto. Tie ĉiu esperantisto, ĉu revoluciulo, ĉu "bona patrioto", pagas kotizaĵon. Ĉu por propagandi senescepte en ĉiuj medioj ? Tute ne. La propagandiloj estas tiamaniere farataj, ke ili estas varbpovaj nur en konservativaj rondoj. Sekve la propagando en revoluciaj medioj malsanas dum ĝi sufiĉe bonfartas alie.

Plie la neŭtraluloj bojkotas per silento ĉion, kio povus kompromiti esp.on en la okuloj de konservativuloj. Ekzemple, ĉiuj neŭtralaj gazetoj silentis pri la majstra artikolo de R. Rolland, publikigita en S. R. Sed se iu oficialulo, iu episkopo aŭ simila "eminentulo" elparolis kelke da vortoj favoraj al nia lingvo, tiaokaze ĉiuj neŭtralaj gazetoj bruadas.

El tio ĉu ni ne pravas, konkludante, ke tiaj neŭtraluloj estas en realeco nur hipokritaj partianoj ?

Pri tia ŝajna neŭtralismo mi jam de longe kriis laŭte : ĝi estu for ! Hodiaŭ mi diras, ke nur ni, S.A.T.anoj, estas kaj povas esti sinceraj neŭtraluloj. Ni tiaj estas, tial ke ni konsideras esp.on kiel ilon, kiun iu ajn uzu por siaj apartaj celoj. Plie ni estas firme konvinkitaj, ke tia ilo kunportas mortigpovon kontraŭ la nure naciajn kulturojn.

En batalo oni ĝojas vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon. Tial ni gojas, kiam ni vidas naciistojn propagandi esp.on. Ni sincere deziras al ilia propagando plenan sukceson.

Samkiel la provincaj dialektoj estas neniigitaj, kiel kulturlingvoj, same okazos pri la naciaj lingvoj kiam esp.o estos ĝenerale uzata sur la tutmondo. Formalaperos la nacia patriotismo, samkiel malaperis la triba kaj provinca patriotismoj. Al tiu malaperigado ni konscie laboradas, kaj nenial ni volus malhelpi tiujn, kiuj senkonscie laboras kun ni. Pro tio ni do povas sincere esti neŭtralaj.

Forpasis la tempo kiam estis necese, ke ĉiaj esperantistoj unuiĝu. Hodiaŭ, ti-kiuj rekomendegas tiun unuiĝon estas ĉu blindaj adorantoj de mortinta vero, ĉu estremaj personoj dezirantaj ordoni al grandnombra ŝafaro.

For, for la malnoviĝintan neŭtralismon ! Vivu la hodiaŭa, la vera, la S.A.T.aneca !

E. Lanty.

(ĝisdatigo de 2005-03-10)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio