sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 27an de novembro 2018 . ĝis nun estas 1347 tekstoj










Cirilo Orsinger : La verkaro de Nicole Tran Ba Vang (artikolo)

La ŝelo de la ŝajno


JPEG - 53.3 kb
Nicole


La loko, la graveco kaj, unuvorte, la koncepto de la korpo en la arto multe evoluis dum la pasintaj jarcentoj ĉar, idealigita karno aŭ simpla surfaco, volumo, nia korpo ofte estas akso ĉirkaŭ turniĝas la ideoj, la moraloj kaj la politikaj interesoj. Inter la organoj kiujn ĝi posedas, la okulo estis, ĝis nun, la ĉefa atributo kaj ilo (kun la buŝo) de la menso por koncepti kaj analizi la plastikajn artojn, la aliaj partoj de nia korpo restis "mutaj", konsideritaj kiel pli malpli vulgaraj : la nazo, la haŭto, la intestaro,.... En okcidento oni tiel povas dividi la disciplinojn laŭ la ĉefa organo kiun oni uzas : la muziko kaj la pasiva orelo, la danco kaj la piedo, la metiartoj kaj la mano, ktp... En la moderna arto tiu divido kaj ĉiuj kategorioj de la penso rilate al tiaj konceptoj displitiĝas kaj la korpo, ĝiaj organaj ellasaĵoj fariĝas agantoj kaj materialoj de la kreota verko (Michel Journiac, Gina Pane,... en la 60-aj kaj 70-aj jaroj). Hodiaŭ, la altnivelaj teknologioj kreas novajn eblecojn : trukitajn bildojn, virtualajn mondojn kie ĉio eblas, interaktivecon,... Paradokse, la korpo, nia ĉiutaga korpo, fariĝas pli kaj pli mistera kaj densa. La artistoj serĉas novajn respondojn, eksperimentas aliajn rilatojn al la mondo, kondukas la sensojn al novaj spertoj, denuncas la perfortojn kontraŭ la homo kaj la terurajn ŝanĝiĝojn de nia medio kaj civilizo kaj kreas verkojn kiuj priskribas angoran staton de nia fizika ŝelo.


Inter tiuj artistoj Nicole Tran Ba Vang estas bonega ekzemplo. Deturnante la kodoj de la modo tiu franca artistino uzas modernajn teknologiojn por respeguli la imagon de la ina korpo en la modernaj socioj. Ŝiaj verkoj estas kelkaj el la plej esencaj, mirindaj ekzemploj de la evoluo de la korpo en la arto. La "greftaĵoj de haŭto" estas la plej impresaj fotoj de la verko de TBV kaj montras socion kies membroj estas obsceditaj de sia ekstera aspekto. Tiagrade, ke la haŭto mem fariĝas varo kiu kaŝas korpon sen identeco kaj tute malplena, asepsa. La haŭto estas protezo fizika kaj socia, vendebla kaj vendita. TBV tiel ankaŭ montras la posta flanko, la refaldo mi povus diri, de la kulto por perfekteco kaj la statuta valoro de la vestaĵo en niaj kapitalistaj landoj. Sed kun TBV la situacio fariĝas absurda ĉar siaj modeloj vestas sin per nuda haŭto, la nudeco vestas la nudecon, la ŝajno anstataŭas la karno. Ja, en la fotoj de la artistino oni povas spekti virinojn kiuj elektas mamojn aŭ postvangojn kiel ni elektas ĉemizon aŭ jupon en magazeno. Verdire, la personaĵoj de la fotoj aĉetas la fantasmon de sia propra korpo, laŭmezuran. Ne estas mirinda ĉar paralele al la verko de TBV ĉiuj hodiaŭ povas admiri virinojn kaj virojn kiuj valorigas la korpajn modifojn kiujn la estetika ĥirurgio ebligas. Aliaj fotoj montras virinojn kiuj kunfandiĝas kun la fono de la foto. Tiu fono ofte konsistas el tapetpapero kiu kovras la haŭton de la modelo. La korpo fariĝas ornamo kaj perdas sian identecon. Se vi bone rigardas, vi mem malfacile distingas tion, kio ŝajnas al vi bela. Ĉu la korpo de la modelo ? Ĉu la detaloj de la tapetpapero kiuj ludas sur la koksoj de la virinoj ? Ĉu la procezo mem, la truko ? Ĉu, eble, via propra sento ?


Nicole Tran Ba Vang majstre ludas kun la referencoj de nia socio kaj montras korpon en plena mutacio sed konforma al la kriterioj de la Merkato. Oni povas paroli pri asepsa tutmondiĝo... aŭ tutmonda skizofrenio.


Cirilo

Sama rubriko :


puce DJIES : Ansel Adams - fotoartisto

puce Cirilo Orsinger : La lumo (historieto)

puce Cirilo Orsinger : La verkaro de Nicole Tran Ba Vang (artikolo)

puce Bennu Gerede : Vendota virino( feminismaj fotoj)

puce Cirilo Orsinger : La fotografia portreto (artikolo)

puce 87a SAT-kongreso, parto de la partoprenantoj




Supren