Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2919 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de la 1a eldono
puce Antaŭparolo al la dua eldono (1923)
puce I. For la Neŭtralismon !
puce II. Por-esperanta organizo
puce III. Per-esperanta organizo.

Antaŭparolo al la dua eldono (1923)


Kiam, komence de l’ jaro 1921, mi publikigis ĉi-tiun studaĵeton per la gazeto Esperantista Laboristo mi ja ne dubis pri la praveco de la principoj tien metitaj. Sed, verdire, mi ne antaŭvidis tiel rapidan kreskadon de nia movado laŭ la direktivo montrita.


S.A.T. enkalkulas nun pli ol 3500 membrojn. Ĝi posedas ampleksan revuon, kiun legas almenaŭ 7 aŭ 8000 personoj. Artikoloj el tiu revuo estas represitaj en kelkcentoj da plej diverslingvaj gazetoj. Eldonkooperativo eldonis jam kelke da indaj kaj gravaj verkoj. S.A.T okazigis tri kongresojn pri kiuj trumpetis plej diversaj gazetoj el ĉiuj landoj. Nia movado eĉ altiris la atenton de registaroj, tiagrade ke ĉe la Pola Sejmo (parlamento) okazis interpelaco de deputito (S.ro Pankratz) pri la persekutoj, kiuj trafis Polajn S.A.T.-anojn.


Multe da aliaj faktoj mi povus citi por pruvi, ke ni ekiris ĝustan vojon, ke ni entreprenis fruktodonan laboron kaj ke la esperantistoj, kiuj jam aliĝis al nia organizaĵo povas ne domaĝi siajn monon kaj penadon.

***


Tamen hodiaŭ mi preskaŭ bedaŭras pri tiu rapida kreskado. Mi supozas, ke ne ĉiuj aliĝintoj plene konscias pri la celo kaj taskoj de nia entrepreno.


Antaŭ du jaroj mi kriis al la prolet-esperantistoj : For la neŭtralismon ! Tiu krio estas ankoraŭ nuntempe oportuna. Ne ĉiuj aŭdis ĝin kaj komprenis ties signifon. En niaj rondoj troviĝas kamaradoj, kiuj iom honte, duonkaŝe daŭrigas mone kaj age subteni la t. n. neŭtralan esp. movadon.


Tial la reeldono de ĉi-broŝuro respondas al certa bezono. Necesas insiste montri, ke la neŭtralismo de la burĝaj esperantistoj estas nur ŝajna ; nur masko per kiu ili kaŝas hipokrite sian klasan profiton. La sperto montras ĉiutage la pravecon de tiu aserto. Sufiĉas altiri pri tio la atenton de la prolet-esperantistoj por ke ili mem proprokule vidu la faktojn. Mi tamen citu la sintenadon de la esperanta gazetaro, kiu per silento bojkotas nian movadon.


Tiaj neŭtraluloj estas ja simple hipokrituloj. Ili ĉiam celis kapti kaj direkti la movadon profite al siaj klaso, negoco aŭ eklezio. Ili okulumis al la laboristaro nur kun la espero moligi, nebuligi ĝian klaskonscion. Kaj certagrade ili sukcesis.


Sed nun, vidante ke esp.o disvastiĝas en revoluciaj rondoj ; ke la laborist-esperantistoj memstare organiziĝas, la "neŭtraluloj" ĉagrenas kaj silentas pri tiu por ili bedaŭrinda fakto. Ekzistas eĉ malnovaj esperantistoj, kiuj fariĝis malamikoj de la lingvo internacia, konstatinte, ke la "kara lingvo" estas uzata por kontraŭbatali la "karan patrion", la "sanktajn kredojn" per kiuj oni sukcesis tiom longe teni la proletaron en servuteco.


Kaj tio estas logika - antaŭvidita . . .

***


En ĉi-broŝuro estas ankaŭ pritraktita la demando pri organizado de la revolucia esp. movado. La ĝisnuna organizsistemo inter-nacia estas malaprobata kaj montrata kiel necelkonforma por mondlingvanoj.


Estas vere, ke la sennacieca organizbazo estas akceptata de granda nombro da kamaradoj. Sed oni erarus, opiniante, ke ĉiu emo reveni al la inter-nacia organizprincipo estas sufokita ; oni trompus sin volante kredi, ke ĉiuj S.A.T.anoj estas pretaj plenkonsente kaj plenkonscie laboradi laŭ tiu direktivo. Estas ankoraŭ necese kontraŭbatali ĉian provon reiri al la forlasita vojo, ĉian danĝeron refali en la rutinon.


Senindulge ni kontraŭbatalu la imitaĉan spiriton. Ni lernu tiri ĉiajn konsekvencojn el nia mondlingveco. Ni ne imitaĉu la aliajn "Internaciojn" el malsamlingvanoj. Ni kreu novon penante ĉiuokaze, ĉiurimede fordetrui la malnovon !... Por tia tasko ĉi-modesta broŝuro povas ankoraŭ utili.

***


Hodiaŭ, se mi farus ĉi-studeton, ĉu mi verkos ĝin samforme, samamplekse ? Kompreneble ne. Mi farus certe kelkajn ŝanĝetojn kaj aldonojn. Punktoj nur ektuŝitaj indas esti pli detale pritraktataj. Ekzemple mi pli vaste priparolus la punkton, kie estas nur aludite pri la edukrolo de esperanta organizaĵo tutmonda.


Ĉi-studeto devas do esti konsiderata kiel skizo utila por gvidi kaj subteni pli densan kaj ampleksan pritraktaĵon. La legantoj mem tiru ĉiujn konsekvencojn de la ideoj ĉi-tie skizitaj. Mi ne dubas, ke ili alvenos al tiu mia konkludo :


For la verdaĉan neŭtralismon esperantan ! . . .


For la patriotismon kaj naciecon ! . . .


Homeciĝu la homo sur la sennaciigita Tero ! . . .


E. Lanty.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio