Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de la 1a eldono
puce Antaŭparolo al la dua eldono (1923)
puce I. For la Neŭtralismon !
puce II. Por-esperanta organizo
puce III. Per-esperanta organizo.

I. For la Neŭtralismon !


Direktivo. - Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estas iel aganto en la naskigado de la fenomenoj.


Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri organizado de la esperanta movado en revoluciemaj medioj, en la postmilita, kriza, klasbatala periodo nuna. Mi ne pretendas alporti tute pretigitajn verojn. Se nur mi sukcesos veki la atenton kaj intereson de la kamaradoj ĉiulandaj pri tiu problemo, mi konsideros, ke mia peno ne estis sen rezultaĵo.


Nur rimedo. - La vivo estas batalado. Tiuj venkas kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.


Ni estas sennaciuloj, almenaŭ internaciistoj, nepre kontraŭkapitalistoj, mondlingvanoj, esperantistoj.


Tial ke ni estas sennaciuloj, ni propagandas neŭtralan lingvon. Ĉar ni opinias, ke la esperanta movado estas nun la plej taŭga forto por rapide triumfigi la ideon pri Universala Lingvo , ni propagandas esperanton. Ĝi estas por ni bezona ilo por trafi nian idealon. Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon.


Se fikomercistoj, militistoj, ĝendarmoj, juĝistoj, ekzekutistoj lernas kaj uzas esp.on, tio ne signifas, ke nia idealo baldaŭ realiĝos.


Por konvinkiĝi pri la praveco de tiu aserto, oni legu la jenon, ĉerpitan el "Espero Katolika" [1]. Temas pri la 7-a kongreso de la katolika Esperantistaro :


"Dum tiu kongreso en Graz, oni devos fondi fortegan internacian armeon kontraŭ la potencoj de blinda renverso, kontraŭ la materialisma bolŝevismo, la danĝera anarkismo, la kontraŭ-eklezia agado de la framasonaro, k.t.p...."


Tiel la Katolikaro jam uzas esp.on por kontraŭstari nian agadon, por malhelpi nian liberiĝon.


Kiel alian pruvon, ke esp.o estas nur ilo, ne povas esti alio ol rimedo por bonaj aŭ malbonaj celoj mi aldiru :


Dum la milito, la germana registaro uzis esp.on por sia eksterlanda propagando. En Paris, la komitato "Por Francio per Esperanto", kies sidejo estis ĉe la "Centra Oficejo", ricevis monon de la franca registaro por kontraŭagadi la germanan propagandon. Sekve esp.o estis uzata de registaroj por iliaj krimaj, hontindaj celoj.


Jen pruvite, ke internacia lingvo ne povas esti per si mem liberigilo ; ĝi estas tia nur en la manoj de liberigantoj .


Burĝeca atmosfero. - Aliflanke, oni povas rimarki, ke la esp. neŭtralismo nebuligas la vidon al konscia klasbatalo. Kontakte de la burĝoj la esp. revolucianoj tendencas al dandismo, al emo pri nomkonigado kaj aliaj fiburĝecoj. Estas vere amuze - aŭ plorinde - konstati, ke la t. n. laboristaj [2] grupoj neniam forgesas, en raportoj senditaj al la redakcioj de esp. ĵurnaloj, meti la nomojn de la prezidanto, subprezidanto, kasisto, subkasisto, k. t. p., k. t. p.


Kredeble en la koro de ĉiu "laboristo" dorme kuŝas burĝa spirito.


Pro ĉiuj tiuj ĉi svpre parolitaj motivoj estas nepre necese enŝovi en nia esp. propagando sanan spiriton. Ni zorgu, ke la movado por Universala lingvo ne estu putrigota de la burĝecaj miasmoj en kiuj nun ĝi kreskas.


La sperto jam montris, ke la plej belaj inventaĵoj, kiam ili estas en la manoj de la kapitalanoj, anstataŭ helpi al la liberigo de l’Homaro utilas al ĝia malfeliĉo. Sufiĉas nur citi unu ekzemplon : kiam la aviadiloj konkeris la ĉielon, multaj naivuloj diris, ke tiu grava progreso forstrekos la landlimojn. Nu, kion ni vidis dum la mondmilito ? Tiujn mirindajn flugmaŝinojn la militistoj uzis por dissemi mortigilojn super prosperaj urboj. Infanoj, maljunuloj, malsanuloj estis mortigataj per la bomboj faligataj de la belaj aparatoj, inventitaj por malaperigi la landlimojn !


Ni do ĉesu esti naivuloj. Esp.o malhelpos la militon ! Ne, tute ne, se ĝi estas uzata de la militokazigantoj. Por ke esp.o estu bonfara ni ĝin metu en la manojn de bonfarantoj.


Neniam ni malatentu pri la malbonfareco de la fiburĝaro kapitalana. Senĉese ni orientadu nian agadon cele al la renversiĝo de tiu potenco. Ni organiziĝu konforme al tiu neforgesinda direktivo.


Homaranismo. - Zamenhof mem komprenis, ke lingvo helpa ne sufiĉas por konduki la mondon al Paco. Tial li parolis pri „interna ideo" de esp.o, pri „Homaranismo".


Kio estas tiu doktrino ? Nur elpensaĵo de bonkora viro, de religia idealisto liberkreda


„La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco, kaj justeco".


Mankis al la aŭtoro de esp.o klara koncepto pri la senĉesa interbatalado ekzistanta, pli malpli akre, inter la socialaj klasoj. Li ne vidis, ke la militkaŭzoj kuŝas en la principoj mem, sur kiuj estas bazitaj la interhomaj rilatoj. Tamen lia celo esence similis la nian. Li deziris unuigi la homojn en „grandan rondon familian". Sed toleremo pri religio, raso aŭ nacio, kaj ebleco interkompreniĝi ne sufiĉas por forigi malfratecon kaj estigi justecon. Kaj kie ne estas Justeco , tie latente kuŝas milito.


La homaranismo Zamenhofa povas nur kreski en komunismo.


Por liberiĝi kaj paciĝi la homaro bezonas renversi ĉiujn barojn inter la homoj.


Neebleco interkompreniĝi estas unu el la baroj. Esp.o estas bezona sed ne sufiĉa rimedo por liberigi la homojn. Ni jam vidis, ke ĝi eĉ povas malutili al ni en la servo de sklavigantoj. Konsekvence ni helpu meti la ilon nur en la manojn de niaj amikoj.


Deduktiĝas el tio, ke kontraŭkapitalistoj logike ne povas kunlaboradi kun iuj ajn esperantistoj.


Komence tiu kunlaborado povis esti utila. Tiam, ĝi temis ja pruvi, ke artefarita lingvo povas interkomprenigi la homojn ; temis triumfigi la ideon mem pri lingvo helpa. Jam farita estas la pruvo ; ŝanĝis la situacio ; nia agadmaniero ankaŭ devas ŝanĝi.


Nune kunagado estas logike akceptinda nur inter samcelanoj. Socialistoj, sindikatistoj, komunistoj, anarkistoj, unuvorte ĉiuj revolucianoj - kaj al la vorto revolucio mi donas ĝian etimologian sencon - povas, devas kuniĝi por pli efike trudi la alprenon de esp.o al la revolucianaro.


Akceptebla kunlaborado. - Ĉu tamen niaj kontraŭuloj ne povas utili al ni, je la lingva vidpunkto ? Ĉu ne estus danĝere rifuzi ĉiun interrilaton kun ili ? Ĉu ni, ekzemple, devas havi apartan Esp. Akademion !? ...


Eĉ kiam samlingve oni parolas, por sin interkompreni estas necese ne kunmiksi ĉiujn demandojn.


Kiom revolucianoj laboras gvidate de iu ajn teknikisto, ĉu ili kunlaboras laŭ la senco, kiun pli supre mi donis al la nedezirinda kunlaborado ? Kiom niaj rusaj kamaradoj utilas la teknikkapablecon de iuj caraj generaloj, ĉu ili kunlaboras kun la carismo ? Ĉiutage ni uzas monon. Ĉu ankaŭ ni kunlaboras kun la financistoj ?


Nia interkomprenigilo devas esti kiel eble plej perfekta. Ĉu ne estus stulte malatenti la konsilojn de la perfektigantoj ? La lingvistoj estas niaj teknikistoj. Ni ne kunlaboras kun ili, kiam ni obeas iliajn konsilojn.


Sur tiu kampo plena neŭtralismo estas ebla, pli ĝuste, nepre necesa. Ne ekzistas scienco katolika aŭ komunista ; ekzistas Scienco . Kiel klaso, la burĝaro posedas sciencon, klerecon. Kiam proleto sukcesas kleriĝi, li kvazaŭ ŝtelas la scion de la burĝa klaso. Ĉiuj, kiel eble plej ni ŝtelu la burĝaron ! ... Estas tute saĝe, ke neklera laboristo lernu esp-on ĉe kurso de klera kontraŭulo ; estus sendanĝere, ke revoluciulo ĉeestu esp. kurson, faratan de policano. La scio akirita ĉe policano povas utili por kontraŭagadi la malbonfaron de la Polico. Sed estus vere tro stulte helpi la propagandon de esp.o ĉe policanoj, ĉe iuj ajn el niaj kontraŭuloj.


Tamen jen kio okazas, kiam naive kaj senpripense oni propagandas laŭ neŭtralisma metodo.


For la neŭtralismon !


[1Januara no, 1921.

[2La strikrompantoj ankaŭ estas laboristoj. Tia titolo signifas nenion, krom konfuzon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio