Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de la 1a eldono
puce Antaŭparolo al la dua eldono (1923)
puce I. For la Neŭtralismon !
puce II. Por-esperanta organizo
puce III. Per-esperanta organizo.

II. Por-esperanta organizo


Varbado. - En la antaŭa ĉapitro mi pruvis, ke konsekvencaj revolucianoj ne povas konsideri la poresperantan propagandon kiel celon ; ke logike nur samcelanoj povas kunlaboradi kune. Restas nun esplorende, kio estas la plej trafa maniero por nin organizi.


Firme konvikite, ke lingvo universala estas nepre necesa por atingi nian celon, ni devas varbi al esp.o niajn samcelanojn. Por tiu varbado, ni bezonas nacilingve presitajn propagandilojn kaj lernilojn. Estas do necese grupiĝi loke por organizi kursojn, regione eĉ nacie [1], por havigi al ni bonkondiĉe la varban materialon necesan.


Gazeto en nacia lingvo povas ankaŭ esti konsiderata kiel necesa varbilo tie, kie ne estas eble aperigi notojn aŭ artikolojn en neesperantaj ĵurnaloj. Ĉiel oni devas tamen klopodadi por ke niaj gazetoj pritraktu la temon pri lingvo internacia, samkiel tio jam okazas por kooperativismo, feminismo aŭ sporto.


Sed por sukcese klopodadi estas ankaŭ necese, ke ni havu sintenadon konsekvencan rilate al la interklasa batalado. Ĉe redakcia komitato de revolucia gazeto, ĉu dece ni povas glori pri sukcesa kongreso de esp.o, honore prezidita de reĝo, aŭ de alia moŝtulaĉo, kaj benita de la papo ?! Ne, ĝi restus ridinda. Pro tio, ke la ĝisnuna esp. movado estis prilaborata en burĝaj medioj estas tiom pli necese nin montri tre nekompromisemaj. Ni devas nin organizi tiamaniere, ke oni ne povos riproĉi al ni nian eksterklasan, kvazaŭ perfidan agadon.


La sinceruloj helpos nin. - Meze de la t. n. burĝaj esperantistoj, se troviĝos personoj sufiĉe sinceraj por ne atenti pri la profito de sia klaso, ili komprenos tion kaj helpos nin por plirapidigi la triumfon de esp-o. Estas de multaj konsentite, ke la internaciistaro estas la plej bona grundo por semi la ideon pri lingvo internacia. Se tiuj ne helpos, ni rajtos demandi ilin : „Kion vi opinias pri terkulturisto havanta du kampojn, unu ne-kaj la alia tre fruktodona, kaj kiu tamen prisemas prefere la unuan ?" Ili devos konsenti, ke tiu terkulturisto estas ĉu stultulo, ĉu havas nekonfesindajn motivojn por tiel agi.


La situacio de la neŭtralaj esperantistoj rilate la propagandon tute similas tiun de la supre parolita terkulturisto. Se ili ne helpos, ni rajtos diri : „Vi estas stultuloj aŭ hipokrituloj, sed tre certe ne sinceraj esperantistoj".


Grupiĝinte loke, nacie aŭ samlingve kaj sin arminte per bonaj, trafaj [2] propagandiloj, la varbistoj povos sukcese almiliti la indiferentecon de la revolucianaro pri esp.o. Klopodante ĉe la gvidantoj, ili estos aŭskultataj, ĉar ili parolos je la nomo de organizaĵo.


Rilate al la oficialaj rondoj. - Mi liveris jam sufiĉe da motivoj por montri la netrafecon de la neutrala propagandmaniero kaj la nepran necesecon de laŭpartia organizado. Sed estas ankaŭ aliaj pli konvinkaj.


Jam en multaj urboj la estraro estas socialista, eĉ komunista. Povos okazi - jam okazis - ke subvencioj estu voĉdonataj por la esp. propagando. Se ne ekzistas partia organizaĵo, la mono estos donacata al burĝa organizajo, kiu ĝin fuŝuzos por propagandi ĉe policistoj, komercistoj aŭ aliaj subtenantoj de l’kapitalismo. Estas do nia devo zorge klopodadi por ke ĉiu monhelpo estu enkasigota de niaj organizaĵoj.


Se tion ni ne faros, ni montros bedaŭrindan nekapablecon por labori al nia liberiĝo.


Kiam esp.o sukcesas en burĝaj rondoj mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke Universala Lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel cetere ĉio scienca : Internaciismo estus nur revo, se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj ktp. Vole nevole, la scienculoj laboras al la tutmonda revolucio. Sed ĉu necesas longe pripensadi por konkludi el tio, ke la sciencaj rimedoj estas tiom pli revoluciigaj, kiom ili estas en la manoj de konsciaj revoluciuloj. Nia poresperanta agado estu do inspirata de tiu evidenta vero. Ni dediĉu nian tutan energion al propagando ĉe niaj klasaj organizaĵoj.


La komercistoj propagandu en komercistoj rondoj, la katolikoj en katolikaj rondoj, ktp. - kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj ! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esp.on.


Sed se ni estas laŭklase organizitaj, la monsumoj voĉdonotaj de komunumoj aŭ de parlamentoj devos esti disdonataj inter ĉiuj esperantaj organizaĵoj proporcie je la nombro de la membroj. Tiel la neŭtraluloj ne povos misuzi la monon laŭ sia bontrovo, kiel jam ofte okazis.


[1Estus pli ĝuste diri : laŭ la komuna nacio lingvo parolata. Ekzemple, Belgoj, Francoj kaj Svisoj havos profiton grupiĝi kune por eldoni grandkvante franclingvajn propagandilojn.

[2Eĉ la lernolibroj devas esti redaktataj laŭ revoluciema spirito. La ekzemploj de la ekzercaro devas montri nian celon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio