Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 3an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2916 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Atentigo de la 1a eldono
puce Antaŭparolo al la dua eldono (1923)
puce I. For la Neŭtralismon !
puce II. Por-esperanta organizo
puce III. Per-esperanta organizo.

III. Per-esperanta organizo.


Esperanto tuj utilu. - Mondlingva movado bazita nur sur naciaj organizaĵoj estas kvazaŭ unukrura, ne ekvilibreca kaj kondamnita je pereo.


La sperto montras, ke estas pli facile varbi iun al esp.o, ol fari, ke la varbito iĝu vera praktikanto de la lingvo. Kaj kiam oni ne praktikas, la intereso pri la afero haldaŭ forperdiĝas. Milionoj da lernolibroj estas disvenditaj ; milionoj da personoj eklernis la lingvon. Tamen, malgraŭ tio, oni povas diri, ke la rezultaĵo akirita dum multjara propagando ne respondas al la foruzitaj penoj de la propagandistoj. Malgranda estas la nombro de ellernintoj kaj praktikantoj.


Tiu nekontentiga konstato devenas de tio, ke oni ne sufiĉe prizorgis la praktikecan flankon de la afero. Mi tute ne pretendas, ke nenio estis farita tiudirekte, sed nur insiste diras, ke oni devas kiel eble plej klopodi por igi ia lingvon tuj utila. En nia organizota movado ni do estu senĉese inspirataj de tia zorgo.


Kial utiligi la lingvon ? - Ni ne bezonas helpan interkomprenigilon por interparoli kun niaj samlandanoj. Por utile praktiki esp.on estas do necese transiri la landlimojn.


Ĝar ni estas idealistoj, celantaj al tutmonda paco, al regno de l’Justeco sur la tero, ni devas kiel eble plej ofte interrilati kun niaj ĉiulandaj samidealanoj. Pere de nia komuna lingvo devas estiĝi spirita trafluado super ĉiuj ŝtatlimoj. Konstanta interrilatado kreskigos en nia koro supernacian senton. Ĝi estos antidoto kontraŭ la finacieca edukado, kiun la ŝtato trudas al ni. Ĝi estos ia spirita higieno kontraŭ la naciecaj miasmoj, kiujn ni senĉese enspiras meze de la ŝovinisma atmosfero, kreita de la registaroj. Uzante kiel eble plej ofte artefaritan lingvon ni enkarnigos en ni ecojn taŭgajn por igi nin veraj mondcivitanoj. Ni ne povas tro taksi la gravecon de tiu fakto. Tie kuŝas la esenca revoluciigeco de esp.o. Senĉese interrilatante kun niaj ĉiulandaj kamaradoj ni povas pro tio prave fieri, ke ni estas la plej konsekvencaj el la t. n. internaciistoj.


Kiel utili la lingvon ? - Por ke la kamaradoj povu profite interrilatiĝi estas necese, ke ili estu grupiĝintaj en iu Asocio, kies centra organo kolektos kaj eldonos la adresojn kaj ebligos ĉiuspecajn servojn : korespondado, dokumentado, kongresoj, vojaĝoj, eldono de gazeto, de trafe bona literaturo, k .t. p.


Se ni supozas, ke la esperantistoj estas jam grupiĝintaj en naciaj por-esperantaj asocioj, tuj estiĝas ĉe la spirito la penso pri kunligo de tiuj grupiĝoj en iun "Internacion". La rutino estas granda potenco, kiun oni ĉiam devas kontraŭbatali, eĉ ĉe si mem.


Estas vere, ke ĝis nun ĉiuj "Internacioj" stariĝis sur naciaj asocioj. Unue tion trudis al ili la nesamlingveco de la membroj ; due tiuj naciaj asocioj havas saman taskon : batali kontraŭ la politika kaj ekonomia fortoj de siaj respektivaj registaroj ; dum la por-esperantaj asocioj ne havas la saman taskon, kiel tiu de per-esperanta. Estus do netrafe kompari la politikajn organizojn kun la esperantaj.


Ni ne estas malhelpataj de la lingvaj baroj ; ni ne havas similan taskon, kiel tiu de la "Internacioj". Se do ni imitus la ĝisnunan organizmanieron, ni kvazaŭ similus al homo, havanta aŭtomobilon, kiun li trenigas per ĉevalo.


Nia per-esperanta organizo povas logike kaj celkonforme esti nur supernacia, sennacieca.


Niaj legantoj bonvolu atente pririgardi la skemon, metitan sur la sekvanta paĝo. Ili tuj ekvidos la diferencon, ekzistantan inter internacia kaj supernacia organizaĵoj.



La fig. 1 montras la laŭnacian organizmanieron ; la fig. 2 tiun de Sennacieca Asocio Tutmonda. Al ĉi tiu lasta, individuo povas senpere aniĝi, kvankam ne estante membro de iu ajn grupo ; dekmembra grupo povas anigi nur 8 el siaj membroj, se la 2 aliaj ne konsentas. Ĉar estas kotizo por la grupo kaj kotizo por S. A.T., la afero estas do tute facile aranĝebla. F montras fakan organizaĵon, povantan aniĝi laŭ aparta maniero, tial ke oni supozas, ke ĝi jam estas internacie organizita.


F= fako ; g = grupo ; I = Internacio ; i = individuo ; N = nacio ; R = regiono.


Lingvaj institucioj. - Per-esperanta organizo ne povas seninteresiĝi pri la ilo, kiun ĝi uzas.


Ekpaŝante sur ĉi tiun kampon, objektiva esploranto konstatas, ke tie kuŝas plena neorganiziteco kaj eĉ senrajteco.


En la oficiala jarlibro (1920) de U.E.A. oni povas legi : Esp.o kaj la kontrolado de ĝia evoluo estas komisiitaj al Lingva Romitato (L. K.), kies anoj estas elektitaj de laL.K. por 9 jaroj inter kandidatoj proponitaj de la Akademio. La Esperanta Akademio estas supera laborkomisiono, elektita de la L. K. por 9 jaroj kaj potrione rebalotata ĉiun trian jaron. Dum la milito tiuj institucioj ne funkciis kaj estas reorganizotaj".


La samon diris S-ro Warden ĉe la XII-a Kongreso. Kaj se oni volus funde esplori ĉi tiun punkton, oni verŝajne alvenus al konkludo, ke niaj lingvaj institucioj kuŝas sur nenia jurbazo [1]


Ne estas nia intenco malice ĉikaneti niajn teknikistojn. Ili daŭrigu dormeme deĵori kiel gardistoj de la netuŝebleco de l’Fundamento ! ....


Sed eble venos tago, kiam la Esperantistaro volos serioze organizi siajn lingvajn instituciojn. Tiam, sed nur tiam, oni povos konsideri kian kunhelpon povos alporti nia Asocio, kaj kian sintenadon ĝi devos havi tiurilate.


Ĝis tiu tempo, ni do ne atentu pri senrajtaj organoj kaj konsideru laŭsence, ne laŭvorte, la Fundamenton , kiel nian solan lingvan inspiranton kaj unuecgarantianton.


Kritikoj estas petataj. - Trastudante diversajn punktojn pri nia organizota movado, ni vidis, ke esp.o ne povas esti konsiderata kiel la celo de nia agado, sed nur kiel ilo por atingi nian celon : la forrenversiĝon de l’kapitalisma sistemo, kies unu el ĝiaj plej fortaj kolonoj estas la intergenta malamo - rezulto de neebla interkompreniĝo inter la ĉiulandaj proletoj - kaj starigon de socio bazita sur justeco, ekvivalenteco kaj firmigata de frateca, sennacieca sento.


Mi montras, ke la varbado por esp.o al niaj samidealanoj bezonigas naciajn, aŭ pli ĝuste samnacilingvajn asociojn ; kaj ke, por profite uzi la lingvon, estas necese : transpaŝi la eksterlandan kampon. Tial, ni, mondlingvanoj, devas krei novajn formojn de agado ; ni devas adapti nian akiritan ilon al ĝia funkcio, kaj tiucele formalatenti la ĝisnunan asocisistemon de la pli malpli fiaskaj "Internacioj". Preterpasante mi ekvidigis, ke la esp.aj oficialaj institucioj estas en plena neorganiziteco kaj eĉ sen jura bazo.


Mia sola deziro estas servi la Veron. Mi kutimas submetiĝi antaŭ la faktoj. Se rni eraris, oni bonvolu montri la erarojn. Mi petas nur, ke oni konsideru objektive kaj ne sentimente la pridiskutaĵon.


Oni ne forgesu, ke ni estas nun en 1921, ne en la naskiĝa jaro de la Zamenhofa lingvo. La ilo estas nun forĝita kaj elprovita. La demando estas jena : Ĉu ne pli utilas por nia celo enkonduki esp.on en la tendaro de niaj samcelanoj, ol en tiu de niaj hodiaŭaj kontraŭuloj kaj morgaŭaj malamikoj ? Se oni respondas jese al tiu demando, kiaj estas la plej trafaj propagandrimedoj ?


Se oni pruvas al mi, ke esp.o estas per si mem sufiĉa liberigilo, ke laŭpartia organizado estas malutila al nia propagando ; ke ni, mondlingvanoj, devas tamen grupiĝi laŭ internacia maniero, unuvorte, ke ni devas daŭrige sekvi la ĝisnun trabatitan vojon, mi estas preta kunlabori kun ĉiuj reĝoj, episkopoj, generaloj, ekzekutistoj kaj aliaj eminentuloj - kaj ankaŭ aliĝi al la IV-a Internacio – esperantista !


Ĝis oni estas liverinta al mi konvinkigajn pruvojn, mi ne laciĝos diri al la samidealanoj :


Ni fosu nian propran sulkon.


[1En 1909, ĉe la Barcelona Kongreso, S.ro Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato, deklaris : "Ĝis nun ĝi (la L. K.) havis nur fidan, moralan bazon, kaj tion oni jam riproĉis al mi" (Of. Gazeto, n.ro 15, p. 129). Kaj D.ro Zamenhof, en 1911, diris : "Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povas plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estas organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon".

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio