Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj
puce B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?
puce B.Traven : Konvertado de indiĝenoj
puce B.Traven : Nokta vizito en la vepro
puce Marut : Interparolado
puce Marut : Trompistoj
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo
puce Ret Marut : En la nebulo
puce Ret Marut : Fremda soldato
puce Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

B.Traven : Konvertado de indiĝenoj

rakontotraduko



B.Traven
Konvertado de indiĝenoj


Indiĝena tribestro venis iutage al la hispana monaĥo Balverde, kiu laboris kiel misiisto en Meksiko, por proklami la doktrinon pri graco.

La tribestro venis kun du viroj de la tribo, kiuj apartenis al la konsilantaro, do estis plejoldistoj aŭ nobluloj.

Pater Balverde akceptis la tribestron ĝentile kaj sen iu orgojlo. Estas dirate ĉi tie, ke la hispanaj monaĥoj kaj pastroj dum la tri unuaj jarcentoj de la hispana regado en Meksiko estis la ununuraj veraj kaj sinceraj amikoj de la indiĝenoj. La monaĥoj kaj pastroj en vero protektis la indiĝenojn kontraŭ la brutaleco de la hispanaj ekspluatantoj kaj oroĉasistoj en tia maniero, ke oni devas alte taksi tion favore al la katolika eklezio, se oni lasas flanke la esceptojn. Plej ofte kompreneble la monaĥoj estis devigitaj ribeli kontraŭ siaj propraj episkopoj, kiuj, se temis pri tio elrabi kaj sklavigi la indiĝenojn, starigis sin flanke de la reĝo kaj de la grandbienuloj. Episkopoj estis kaj estas ja ĉiam pli proksimaj al la reĝo kaj la granda kapitalo ol la monaĥoj kaj kapelanoj. La granda malakordo inter la katolika eklezio kaj la indiĝenoj en Meksiko ekestis nur tiam, kiam Meksiko fariĝis sendependa kaj kiam grandaj partoj de la meksika popolo, la plej inteligentaj indiĝenaj tavoloj, urĝis decidan progreson pri edukado kaj ĝenerala civilizacio, dum la katolika eklezio perforte obstinis pri sia mezepoka potenco pri spirito kaj edukado, kaj ne eĉ joton volis cedi de sia potenco kaj influo, kaj rezistis en la erao de alte evoluita tekniko la necesan edukadon de la indiĝenoj.

Sed tio, kion mi rakontas ĉi tie, okazis, kiam la katolikaj misionistoj ankoraŭ ne efikis inter la indiĝenoj kun la penso pri plifortigo de la ekstereklezia kaj politika potenco de la eklezio, sed kun la sincera kaj vere honesta deziro voli savi la indiĝenojn kaj helpi al ili fratece eniri en la paradizon. La monaĥoj laboris inter la indiĝenoj tiom malegoistaj kaj neprofitemaj je tiu tempo, kiel verŝajne malofte aliloke efikis misionistoj. Ili portis al la indiĝenoj ne nur la doktrinon pri graco, sed ankaŭ multajn aliajn aferojn, kiuj jam ĉi tie sur la tero estis tre utilaj kaj al multaj el ili donis certan ekonomian liberon. Ili instruis al ili centoj de utilaj metioj kaj artoj ; la bredadon de silkoraŭpoj, la brodadon de fajnaj pinglolaboroj, la glazuradon de potvaroj, por nomi nur kelkajn el ili. Tiel ŝajnas tute normale, ke la indiĝenoj iafoje tute libervole venis al la monaĥoj, por aŭdi pri la nova religio.

Kaj tio kondukis tiun tribestron kun sia akompananto al la monaĥo Balverde.

La tribestro diris al la monaĥo : „ Kun niaj dioj, precipe kun la grandaj, ni estas tute kontentaj. Nur kun niaj apudaj dioj ni havas ofte multajn zorgojn. Se ni bezonas pluvon, la pluvodio sendas al ni eĉ ne guton, kaj se ni devas havi sekecon, jen ni povas fari kion ajn, sed la dio de la sekigantaj ventoj ne estas hejme por ni. Tiel estas kun kelkaj el niaj malgrandaj dioj. Nun la plejoldistoj el mia tribo interkonsiliĝis kaj decidis, ke mi venu al vi, heroldo de nova religio por aŭskulti, ĉu vi povas oferti pli bonajn diojn. Se ni lernos, ke viaj dioj estas pli bonaj ol niaj, jen ni estas pretaj akcepti viajn diojn kaj forgesos niajn. Rakontu al mi, kaj al miaj konsilistoj pri via religio. Ni volas bone aŭskulti vin kaj ĉion, kion vi diras pri viaj dioj, ni volas hejme laŭvorte raporti al nia popolo kaj sciigos vin ĝustatempe.“

Pastro Balverde, rakontis simple, sen fari multe da nenecesa kriado, la bazajn rakontojn de la evangelio, kun klaraj sendrapiritaj frazoj, tiel, kiel oni rakontus la historion al infano. Ĉio tio, kio povus konfuzi ilin, li ellasis provizore. Tion li faris ĝuste, kaj li pruvis per tio, ke li bone komprenis trakti tiajn simplajn homojn, kiaj estis liaj vizitantoj.

La tribestro aŭskultis lin dum horoj sen eĉ nur unufoje interrompi la monaĥon.

Kiam la monaĥo estis fininta la paroladon, diris la tribestro : „Mia kara amiko, mi aŭskultis tion, kion vi rakontis al mi kaj al miaj konsilantoj. Mi povus respondi al tio tuj nun. Sed vi rakontis tiel honeste, ke tio dolorigus mian koron tuj respondi al vi, ĉar mi povus paroli tro rapide kaj per tio povus dolorigi vin kaj viajn diojn. Tio tute certe ne estas mia volo. Mi nun en la nokto ekdormos, ĉi tie en tiu ĉi loko, kaj mi bone pripensos en mia dormo, kion vi diris al mi. Kaj morgaŭ matene mi volos veni kaj diri al vi, kion mi pensas, kaj kion mi por mi decidis. Tiam ne estas plu tro rapide, sed bone pripensite, kaj estos tiam miaj veraj vortoj. Tiel tiam tio povos dolorigi nek vin nek viajn diojn, ĉar estas la frukto de mia klara pensado. Kaj se oni bone pripensite kaj honeste diras sian veron, neniu dio povas koleri, ĉar estas Dio mem, kiu metas tiun veron en mian koron. Ĉu vi estas kontenta pri tio, amiko mia ?“

„Certe, mia frato“, diris la pastro, „mi estas vere tre kontenta pri tio. Dio kaj la Sankta Virgulino gvidos viajn pensojn kaj vin kaj la viajn kondukos al la ununura savo. Iru kun Dio !“

Je la sekva mateno, kiam la pastro estis celebrinta la meson en la kapelo de la loko kaj ĵus sidiĝis por la matenmanĝo venis la tribestro kun siaj du konsilantoj por transdoni sian respondon.

La monaĥo volis tuj paroli kun la tribestro, sed la tribestro diris : „Mi vidas, ke vi ekmanĝas. Estas pli bone por vi, se vi trankvile manĝas vian manĝon, ĉar vi certe estas malsata. Tio farus vin rapidema. Kaj religio estas nenio por hasti, ne mia kaj certe ankaŭ ne via. Manĝu, kaj se vi bone estos manĝinta, ni interparolos.“

Kiam la monaĥo nun jam manĝis, li elvenis ; kaj li, la tribestro kaj ties ambaŭ konsilantoj, sidiĝis sub arbo, kiu staris proksime de la kapelo.

La monaĥo ne demandis kaj ne urĝis lin. Li atendis trankvile ĝis la tribestro komencis paroli.

Jen la tribestro diris : „Mi bone pripensis en mia koro ĉiujn vortojn, kiujn vi diris al mi. - Via Dio lasis skurĝi sin. Ĉu tio tiel estas ?“

„Jes, por ŝarĝi la pekojn de la mondo sur sin“, diris la pastro.

„Li lasis kraĉi sur sin, lasis sin insulti, priĵeti per koto, lasis moki sin kiel frenezema reĝo, lasis mokate surmeti ĉapelon el dornoj al si. Ĉu tio estas tiel ?“

„Jes por ŝarĝi la pekojn de la homoj sur sin“, rediris la pastro.

„Li lasis najli sin sur trabon kaj mortis tie hontinde kiel malsana hundo. Ĉu tio estas tiel ?“

„Jes, por savi la homojn de ĉiuj pekoj“, diris la pastro.

Al tio la tribestro diris tre trankvile : „Jen kion Dio donis al mi en mian koron en la nokto : Iu, kiu ne per sia persono povas estigi sufiĉe da respekto al la homoj, tiel, ke ili ne kuraĝas kraĉi sur lin, insulti lin, moki lin kaj priĵeti per koto, ne povas esti dio por indiĝeno. Persono, kiu ne povas liberigi sin kaj ne volas liberiĝi de la trabo, sur kiu la persono estas najlita, ne povas savi homojn kaj tial ne povas esti dio por indiĝeno. Persono, kiu najlite sur trabo lamentas kaj hurletas kiel oldulino, ne povas esti dio por indiĝeno.“

La tribestro volis daŭrigi sian parolon, sed tian profundan trankvilon kiel la tribestro hieraŭ montris dum la parolado de la monaĥo, la monaĥo mem ne povis konservi.

Li interrompis la indiĝenon en lia komencanta nova parolo : „Ĉion tion, faris mia Dio kun intenco, por savi la homojn ; li volis suferi, por suferi por ĉiuj homoj.“

Post tio diris la tribestro : „Vi diris, ke li estas ĉiopotenca Dio, via Dio, kaj la Dio de senfina amo. Ĉu tio tiel estas ?“

„Jes, tio pravas.“

„Ĉu li estas efektive ĉiopotenca , via Dio, kial li ne prenas ĉiujn pekojn kaj malbonfarojn de la homoj sur sin sen suferi, sen lasi moki sin, sen lamente hurlete morti ? Kaj se li vere estas dio de senfina amo, kial li laŭprincipe lasas suferi la homojn en ties pekoj, kaj kial li laŭ principo lasas peki ilin ? Nur por povi prezenti tiun grandan, tiel mizere preterirantan spektaklon ? Ĉarlatano ne povas esti dio por indiĝeno.“

„Sed“, la monaĥo interrompis denove, „ tion faris Dio, por ke la homoj per propra merito kaj per la kredo gajnu la eternan vivon.“

Jen la indiĝeno diris trankvile : „Kial la ĉirkaŭvojo, amiko mia ?“ kial devi gajni kion la Dio de senfina amo kaj de senfina ĉiopotenco povas doni al la homoj por nenio, kiel mia patrino donas al mi ĉion por nenio el amo, kaj ne demandas, ĉu mi meritas tion, ĉu mi kredas je ŝi, ĉu mi adoras ŝin. Ŝi donus al mi ĉion en amo, sen juĝi kaj eĉ tiam sen agi, se mi - kion mia Dio malhelpu – ŝin insultus, mokus aŭ eĉ batus. Mia patrino estas pli granda ol via Dio ; ĉar ŝi havas pli da senfina amo, pli da senfina pardonemo kaj malpli da sopiro pri kredo kaj preĝoj ol via Dio.“

La pastro evitis respondon kaj kondukis la interparoladon al alia instruo, pri kiu li scis, ke ĝi faras kutime grandan impreson al indiĝenoj, kiuj devis aŭdi tion ĝis nun.

Li diris : „ Sed mia Dio ne estas mortinta, kiel vi opinias kaj kiel vi hieraŭ certe ne aŭdis. Mia Dio post tri tagoj reviviĝis kaj en granda gloro ĉieliris.“

“Kiom ofte ?“ demandis la tribestro koncize kaj seke.

Iom mirigite la pastro respondis : „Sed – kompreneble nur unufoje.“

„Kaj ĉu li, mi celas vian dion, de tiam jam iam denove revenis ?“ Ankaŭ tion la tribestro demandis same koncize kaj seke.

„Ne“, diris la monaĥo, li ne revenis de tiam, sed li promesis, ke li iam revenos, por juĝi kaj por -“

Ĉifoje la tribestro interrompis lin : „ - kaj por kondamni.“

„Jes“, diris la monaĥo, nun iom ekscitite, „jes, por kondamni ĉiujn kaj ĉiujn, kiuj ne kredas pri li kaj kiuj skrapadas je liaj vortoj kaj ne volas ekkoni la instruon de la vera savo, se ĝi ne estas portata al ili per malfermaj manoj kaj por nenio haveblas.“

La tribestro ne lasis kapti sin de la ekscitiĝo de la monaĥo. Kiam la pastro estis fininta sian parolon, la indiĝeno diris trankvile : „Kaj jen tio, kion Dio metis en mian koron kiel la lastan : Mia Dio mortas ĉiuvespere por ni, por siaj indiĝenaj infanoj, por alporti al ili frideton, trankvilon kaj pacon. Li mortas en profunda, ora beleco, ne mokata, ne surkraĉata, ne priĵetata per koto. Li mortas bele kiel vere granda Dio. Sed matene li reviviĝas de la mortintoj, unue ankoraŭ kovrata de la vualoj de la morto, sed tiam trembrilas liaj oraj lancoj en la blua firmanento, kaj fine li tute aperas, granda, ora, kaj potenca. Donacante lumon, varmon, belecon, kaj fekundecon, donante al la floroj odoron kaj kolorojn, instruante al la birdoj dolĉajn kantojn, blovante en la maizon forton kaj sanecon en la spadikojn. Enspirigante al la fruktoj dolĉecon kaj sanigajn sukojn, ludante ĉasante kun la nuboj en la maro de la bluaj aeroj. Kaj same al mia amata patrino estas mia Dio, donante kaj donante kaj donante, ne postulante preĝojn, ne atendante preĝojn, ne ordonante kredon, kaj neniam kondamnante. Kaj se la vespero venas, li formortas denove en ruĝa ora gloro, ne mokata, ne lamentanta, sed en rideto promesanta trankvilan profundan pacon ; kun la lastaj tikoj de liaj laciĝantaj okuloj benante siajn indiĝenajn infanojn. Kaj je la mateno li denove ĉeestas en la firmamento, la eterne juna, eterne brilanta, eterne donanta, eterne nove sin naskanta, eterne revenanta granda ora Dio de la indiĝenoj. Kaj tiel diris Dio al mi kiel la lasta vorto en mian koron : „Ne ŝanĝu vian Dion, mia bona filo, ĉar ne estas pli granda dio ol via Dio, la ridanta Dio, kiu en siaj briloj jubilas kaj kantas, neniu dio pli bela kaj pli nobla ekzistas en la vasta mondo, Dio, bananta en la torente fluanta oro, la grandioza, brilanta Dio de la indiĝenoj.“

Dirinte tion, la tribestro dankis al la pastro Balverde por ties afableco, kiun li montris al li. Tiam li kunrulis sian kovrilon, sur kiu li sidis, ĵetis ĝin surŝultren, kaj li iris sekvate de liaj akompanantoj, reen al sia popolo.

La tribo loĝas en la norda duono de la Sierra Madre. Ĝi restis ĝis la nuna tago sen la instruo de la vera savo. Ĉe la rapida disfalo de la katolika eklezio en Meksiko nun jam malgrandiĝis por ni ĉiu espero povi saluti iam tiun tribon kaj kelkajn aliajn, pli ol dudek da ili en Meksiko, kiel flugilhavantajn harpoludantojn kaj trombonblovistojn en la paradizo. Ni, kiel bonaj kristanoj, en profunda humileco kaj plena submetiĝo sub la volon de aliaj certe scios dece elteni tion. Haleluja !


tradukis Frank Vohla, Dorothea & Hans-Georg Kaiser (klubo Karapaco)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio