Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj
puce B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?
puce B.Traven : Konvertado de indiĝenoj
puce B.Traven : Nokta vizito en la vepro
puce Marut : Interparolado
puce Marut : Trompistoj
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo
puce Ret Marut : En la nebulo
puce Ret Marut : Fremda soldato
puce Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

Marut : Interparolado

rakontotraduko



Ret Marut
Interparolado

Kiam Cineas vidis, ke Pirho decidiĝis iri al Italio, li diris iutage al li : „Vi do intencas konduki viajn armilojn kontraŭ la romianojn. Bone. Sed, se ni tiam bonŝance estos venkintaj ilin, kiu avantaĝo tiam elkreskos el tiu venko por ni ?“

„Se la romianoj foje estos venkitaj“, respondis Pirho, „apartenos tuta Italio al ni.“

„Kaj se ni tiam estos la mastroj de Italio, kion ni faros tiam ?“

„Sicilio tiam falos al ni kiel matura frukto en la sinon, preskaŭ senpene.“

„Bonege. Kaj se ni tiam estos subigintaj Sicilion, ĉu tio estos la fino de niaj entreprenoj ?“

„Tiel certa tio ne estas. Kartago, Afriko, Makedonio, la tuta Greklando estus post tio la celoj de niaj pluaj konkeroj.“

„Kaj se ni tiam estos venkintaj ĉion kaj tute nenio plu restos por konkero, kion ni faros tiam ?“

„Ni vivos en paco, plenigos niajn tagojn per grandiozaj festenoj, per agrablaj interparoladoj, per admirindaj festaranĝoj kaj ni pensos pri nenio alia ol pri tio plezurigi nin kaj esti gajaj.“

„Bonege, moŝto, bonege, vere tute bonege“, respondis Cineas entuziasme, „tio fariĝos ja delikata vivo. Sed – sed kio malhelpas nin jam hodiaŭ vivi trankvile, aranĝi festenojn kaj farti bone ĉe plezuroj ? Kial ni devas iri, por povi fari tion, tiom da ĉirkaŭvojoj kaj tiom fore devas serĉi feliĉon, kiun ni jam tenas en niaj manoj ; kaj kial ni devas tiom terure multekoste elaĉeti ion, kion ni jam hodiaŭ povus havi, kaj eĉ sen iu peno kaj sen iu zorgo kaj sen iu ĉagreno ?“ - Al tiu prudenta parolo Pirho ne havis respondon.


Ret Marut tradukis el malnova franca instrulibro. Hans-Georg Kaiser tradukis el la germana en Esperanton el : "La brikofaristo"

Rimarko : „La brikofaristo“ estis la ununura kontraŭmilita gazeto, kiu ekzistis en Germanio antaŭ la fino de la Unua Mondomilito. Eldonadis ĝin Ret Marut, kiu poste devis fuĝi el Germanio pro revoluciaj aferoj en Munkeno. Poste li nomis sin B.Traven. La mapo montras la antaŭenmarŝon de Pirho al Romo, kiu venkis kaj venkis kontraŭ la romianoj, ĝis liaj trupoj tute laciĝis kaj malfortiĝis.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio