Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj
puce B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?
puce B.Traven : Konvertado de indiĝenoj
puce B.Traven : Nokta vizito en la vepro
puce Marut : Interparolado
puce Marut : Trompistoj
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo
puce Ret Marut : En la nebulo
puce Ret Marut : Fremda soldato
puce Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj

rakontotraduko



Ret Marut
Ĝentileco de la reĝoj

La alia estas ĉiam mia ĝismorta malamiko, kaj mi estas lia. Ni estas ambaŭ nur tro ĝentilaj diri tion reciproke malkaŝe.

Tial la ĝentileco estas la ununura rimedo ebligi la kunvivon de la homoj entute.

Mi konkludis tiun ŝajne brutalan aserton plej simple.

Ie ekzistas du ŝtatoj priloĝataj de tre fervoraj homoj, jen ŝtatoj, kiuj koncedas eĉ ne pizon sur la muro reciproke, kvankam por ambaŭ ekzistas tute sufiĉe da pizoj. Kaj tial, se unu el la ŝtatoj konstruas du kirasŝipojn, tiukaze tio estas por la alia ŝtato sufiĉe da kaŭzo por konstrui kvar kirasŝipojn kaj unu torpedoŝipon, pro kio la alia sentas sin devigita konstruigi ses kirasŝipojn kaj tri torpedoŝipojn, kio estas la kaŭzo por la alia konstrui ok kirasŝipojn ktp. Kaj tiel tio iras de tiam seninterrompe. Jen okazis al unu el ili, ke unu el ties plej novaj, plej bonaj kaj plej grandaj kiraŝipoj ĉe manovro per puŝo kolisiis kun rokklifo, tiel, ke ĝi disrompiĝis enmeze kaj perdiĝis sen revido, dum tio mortis pli ol kvarcent kaj kvindek maristoj. Kiam la reĝo de la alia ŝtato aŭdis tion, oni povis supozi, ke li ĝojas pri tio.

Sed li faris la precizan malon. Li sendis al la reĝo de la ŝtato, kiu estis trafita de la malfeliĉo, telegramon : ‚Reĝa frato mia ! Mi kaj mia tuta popolo funebras kun vi pri la perdo de via plej bela ŝipo ; kaj niaj ploroj intermiksiĝas kun tiuj de via fiera popolo, kiu priploras la heroan morton de tiom da bravaj kaj kuraĝaj marsoldatoj !‛

Tuj alvenis la responda telegramo : ‚Reĝa frato mia ! Viaj tiom koregaj vortoj dum mia profunde sentata doloro senfine bonfartigis min. Mi dankas al vi en la nomo de mia funebranta popolo pro via korega kaj sincera kunsento !‛

La ŝtato, kiu ne estis trafita de la malfeliĉo, tuj konstruigis dek du kirasŝipojn kaj dekok torpedoŝipojn.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla en klubvespero el Brikofaristo ) 2-a jaro, kajero 5-6-7-8 / 9-a de novembro 1918


Rimarko : La satiron Marut verkis kaj publikis antaŭ la unua de aŭgusto en la jaro 1918 „Ĝi ne perdis ion je vero“, konstatis jam Ret Marut mem en sia kontraŭmilita gazeto „Brikofaristo“, kie li reaperigis la satiron.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio