Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj
puce B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?
puce B.Traven : Konvertado de indiĝenoj
puce B.Traven : Nokta vizito en la vepro
puce Marut : Interparolado
puce Marut : Trompistoj
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo
puce Ret Marut : En la nebulo
puce Ret Marut : Fremda soldato
puce Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

rakontotraduko


Ret Marut
La rakonto pri la neentombigita mortinto

Estis terure malgaje.

Kaj tamen la fakto ne kontesteblas, ke la kamparano Jozefo Malantaŭagro el Kokinbosko levis de la tero frostmortan viron kaj pakis ĝin sur sian ĉaron kaj kunprenis lin en la vilaĝon. Kiam oni pli precize rigardis lin, montriĝis, ke la viro estis jam delonge morta. Krome li estis metiisto-junulo kaj sufiĉe povre aspektanta vagabondo. Oni deŝarĝis lin antaŭ la pumpila dometo kaj tie kuŝigis lin sen grandaj ceremonioj kaj tiel, kiel decis en lia kazo, sur la firmtretitan nudan argilan teron.

Ankoraŭ je la sama vespero la pastro de la loko kaj la komunumestro inspektis la mizeran restaĵeton senviveco de la viro. Kaj kiam oni kontrolis la identigilon, strange montriĝis, ke oni kaptis protestanton, kiu krome estis eĉ naskita ie en malgranda de Dio forlasita provincloko de Saksujo, sed tie li perdis sekve de malĉeesto dum jardekoj ĉiujn civitanajn rajtojn.

La komunumestro sendube estis pia kristano. Ja kial ne ? Tial li konscie neniam permesus al si eĉ la plej etan neleĝan agadon. Kaj la pastro de la loko estis multe tro kara maljuna sinjoro por puni protestanton ankoraŭ post ties morto, ĉar li ne ĝustatempe ekkomprenis, ke li fakte troviĝas sur la malĝusta vojo al la sole vera savo, kiun serĉi kun seriozo kaj granda fervoro estus estinta la plej grava tasko de lia vivo.

Sed de la tuta vilaĝo ne kuŝis eĉ nur unu luterano en la tombejo. Kaj nun eĉ meti inter ĉiujn tiujn bonajn katolikajn virĉjojn kaj inĉojn protestanton, tio certe provokus malican malpacon en la komunumo kaj tio aspektus ankaŭ tiel, kvazaŭ ne estus diferenco inter religio kaj religio. Krome estus grava neobeado pri la tombeja regularo. Kaj ĉar la tombejo apartenas al la katolika paroĥo, tiu kompreneble povas fari, kio plaĉas al ĝi, kaj kiun ĝi tie ne volas havi, tiun ĝi ne devas akcepti.

La sinjoro pastro pripensis la aferon.

Ankaŭ la komunumestro pripensis tion, sed pro aliaj kaŭzoj.

„Jozefo Malantaŭagro“, li diris al la kamparano, kiu sendecide staris apud li, „kial vi ne lasis kuŝi lin tie, kie li estis ?“

Sed li rapide ŝanĝis sian opinion, kiam li rememoris pri la pastro, kaj diris : „Kompreneble mi opinias tion ne tiel serioze ; ĉar oni ja tamen ne povus lasi putri kristanan homon ĉe la vojorando, tio estus ja peko kaj hontigo krome.“

„Jes, jes“, diris Malantaŭagro. Kaj la komunumestro havis alian ideon : „Sed eble la homo tute ne apartenas al ni, eble ĝi apartenas al Ŝmikel-vilaĝo. Kie vi do trovis lin ?“

„Nu, li fakte kuŝis rande de la kampa vojo, apogate de arbo.“

„Kie do ? Mi celas diri, je kiu loko ?“

„Nu, ĉirkaŭ dek paŝojn distance de la salikaj arbustoj, kiuj staras ĉe la Kojten-rivereto.

„Tio kompreneble estas stulta afero“, respondis la komunumestro. „Se vi estus kolektinta lin dekkvin paŝojn pli supre, li apartenus al tiuj el Ŝmikel-vilaĝo. Jes, tio estas stulta afero. La ŝtipkapulo vere povintus sterni sin iom pli alte. Al ni tio denove kostos atentindan sumeton, kaj tio, kvankam ni jam sen tio ne havas ion en la komunuma kaso kaj kvankam ni sendu eĉ du virojn koste de la komunumo al la konferenco pri epidemioj. Tiukaze niaj elspezoj por tio estos treege limigitaj. Malantaŭagro, tion mi jam nun povas diri al vi. Kaj krome la malagrablaĵoj pro la registaro, tiom da skribado. Kaj lastfine ili eble eĉ trumpetos ĝin en la tutan mondon, ke ni lasis frostmorti kaj malsatmorti la homon. En ĉiuj gazetoj estos skribitaj, ke io tia okazas en vilaĝo nia, kie la riĉaj kamparanoj kunsidas tiel dense kiel la formikoj sur la surŝutitaj pasteroj de kuko. Jes, vi kulpos tion, Malantaŭagro, sole vi, se la hienoj de la gazetoj skribaĉos, ke Kokinbosko devus havi la nomon ’Avar-bosko’, ĉar oni tie lasas malsatmorti la povrajn kunhomojn sur la kampovojo. Kvankam ili sidas en sia grasiga korto, kaj tie ekstere en la vintra frido mortas tia kompatinda povrulo pro malsato.“

„Ha, kial kulpu ĝuste mi tion ?“ ekkriis Malantaŭagro kolerigite. „Kial koncernu via mortinto min ? Ni ja decidis en nia komunuma kunsido, ke ĉiu travojaĝanto ricevu okdek pfenigojn, ĉu ne ? Ĉu vi donis al li la okdek pfenigojn ? - Ne. Nu, do ! Jen lasu min en paco.“

„Li ja tute ne estis ĉi tie. Ĉu mi eble eĉ elportu la monon sur la straton kaj rekonte al li ? Tiukaze serĉu do alian komunumestron al vi, tiukaze mi demisios. Nu, vi ja vidos, en kiun embarason vi puŝis nin.“

„Sed kial mi kaj ĉiam nur mi ?“ kriegis Malantaŭagro plena de kolero.

„Kiu al vi ordonis porti lin ĉi tien ?“

„Vi estas ja kristano bona“ respondis Malantaŭagro malice.

„Ĉu kristano ĉu ne kristano, sed se vi estus trovinta lin pli supre, ’trovinta’ mi diras, jen tiuj el Ŝmikel-vilaĝo havus lin je la nuko, kaj tie li havus pli bonan lokon, ĉar ili tie ĉiuj estas protestantoj.

„Sed li kuŝis ja sur nia tereno.“

„Ve, Malantaŭagro, pardonu al mi, sed vi estas azeno. Sur nia tereno oni simple ne trovu mortan vagabondon, tiel prudenta vi povus esti, ĉu ne ? Sufiĉe olda por tio vi ja estas.“

„Sed tiel danĝera tio ja tamen ne estas. Ankoraŭ nun oni povus trovi lin sur la tereno de Ŝmikel-vilaĝo, se vere devos esti tiel.“

Pri tio la pastro diris, ke tio ne estas bona ekzemplo, kion ili prezentas ĉi tie per la kverelo, ke li estas laca aŭskulti ankoraŭ plu tian kvereladon, kiu tute ne atestas pri kristana spirito, kaj ke li volas iri al la botisto Franĉjo, kiu jam delonge estas malsana, kaj kiun li volas konsoli per diversaj vortoj.

Kiam la pastro forestis, la komunumestro kun Malantaŭagro levis la mortinton denove sur la ĉaron, ili kovris lin per pajlo, kaj kiam fariĝis malhele, ili ekveturis kun li kaj pli avantaĝe demetis lin.

Horon poste kelkaj loĝantoj de Ŝmikel-vilaĝo, reveninte kun siaj ĉaroj de foiro, krucis la Kokinboskan kamparvojon, kaj hundo, kiu kuris apude, pribojis la mortan metiisto-junulon. Ĉar li nun kuŝis sur ilia tereno, pri kio ili detale konvinkiĝis, ili kunprenis lin kaj veturis kun li al sia komunumestro. Tiu jam kuŝis en la lito. Ili per pugnoj porde eltamburis lin, kaj kiam li estis lumiginta la vizaĝon de la mortinto kaj konvinkiĝis, ke li estas povra kiel muso en preĝejo, li ordonis la homojn en sian loĝoĉambron. Ekstere estis terure fride. Sekve de tiu fakto ili ĉiuj ege ĝojis pri tio, kiam la komunumestro diris al ili, ke lia edzino pretigos varmegan grogon por ĉiuj.

Tiam ili sidis ĉirkaŭ la tablo kaj trinkis la grogon. Kiam ili jam sufiĉe parolis pri la vetero kaj la grandaj malavantaĝoj de la nutraĵdonado en stalo, la gastiganto parolis paroladon, el kiu klariĝis, ke Ŝmikel-vilaĝo estas eta, je homosango povra protestanta insulo en katolika maro, kio trafis la veron, kaj ke aldone en la komunuma kaso estas preskaŭ nenio, kaj ke tio fine ne ĵetus tre bonan lumon sur la protestantan vilaĝon, se protestanta homo mizere frostmortis kaj malsatmortis en ilia tereno, eĉ se estas nur vagabondo, tre proksime de la vilaĝo, kaj, ke li tute ne volas paroli pri la problemoj kaj la skribadado kun la instancoj. Sed, ke en la katolika Kokinvilaĝo sidas la dikaj grasaj kamparanoj kaj havas tiom da mono en sia komunuma kaso, ke ili nun volas eĉ pavumi la vilaĝstratojn kaj povas sendi du delegitojn al la konferenco pri epidemioj. Kaj li aldonis, ke la komunumo, kie oni trovis la mortinton, devas pagi la ĉerkon kaj ĉiujn aliajn kostojn, kaj ke la loĝantoj de Kokinbosko lin povus ja alporti enĉerkita, ke loketon sur ĉi-tiea komunuma tombejo oni tiukaze volonte disponigus al li por rabatita kotizo. Ke tio ĉio nun tiel kaj ankaŭ alie estus en la plej bela ordo, se la viro do estus trovita sur la tereno de Kokinbosko. Sed ke tial, ĉar li ne estas trovita sur la tereno de Kokinbosko... kaj tiel plu. Kaj fine daŭris ne longan tempon ĝis la viro denove survojis kaj poste tre baldaŭ kuŝis proksimume je la loko tie, kie lia vivsprito forlasis lin.

Tie li de tiam kuŝis ĝis la sekva mateno.

Je tiu tempo trovis lin Petro Veprohak, kamparano el Kokinbosko, kiu veturis kun junaj bestoj hejmen. Li surĉarigis la mortinton kaj deŝarĝis lin ĉe la komunumestro, kaj li faris ĉe tio tiom grandan spektaklon pri la terura trovaĵo, ke ĉiu infano de Kokinbosko aŭdis pri tio kaj la komunumestro ne plu havis la eblon trakti sekrete la aferon. Aŭdinte ankoraŭ, kie oni trovis lin, li rimarkis, ke tiuj el Ŝmikel-vilaĝo estas almenaŭ tiom prudentaj kiel li mem.

Li nun ordonis deŝarĝi la mortinton je dua fojo kaj meti lin antaŭ la pumpilan dometon.

La kompatindulo kuŝis nun tie tutan tagon kaj la sekvan nokton, sen tio, ke iu cerbumis pri li. Sed kiam li volis foriĝi nek per nepensado pri li nek per reviviĝo nek per memforkurado, la komunumestro sendis iun transen al Ŝmikel-vilaĝo kaj sciigis, ke oni trovis ĉiloke en la komunumo protestanton, kaj ke oni transprenu lin kontraŭ la akcepto de la transportkostoj kaj la kostoj por la entombigo. Kaj kiam la mortinto ĝuste estis enĉerkigata en malvasta kaj nerabotita kesto, alvenis la komunumestro de Ŝmikel-vilaĝo kun veturilo por akcepti la protestanton. La komunumestro de Kokinbosko volis nun transmanigi la identigilon de la mortinto. Sed kiam li serĉis ĝin vane, venise4n al kapon de la estro de Ŝmikel-vilaĝo, ke li prenis ĝin el poŝo de la mortinto kaj sekve de la abunda grogotrinkado tiam forgesis remeti ĝin. Nun la identigilo kuŝis ĉe li hejme sub multaj aliaj paperoj. Kiam nun la komunumestro el Kokinbosko ne trovis la legitimilon, diris la estro el Ŝmikel-vilaĝo : „Nu, vi ja opiniis, ke li estas protestanto. Kiel vi do scias tion, se vi ne havas identigilon por li ?“

La vilaĝestro el Kokinbosko nun ne bone povis koncedi, ke li jam vidis la identigilon antaŭhieraŭ. Ĉe tio ja montriĝus en la hela taglumo, ke li volis ege nekristane liberiĝi de la mortinto. Kaj al la estro el Ŝmikel-vilaĝo venis en tiu momento la ĝusta penso en la kapon, kial povas esti, ke la komunumestro el Kokinbosko scias, ke la mortinto estas protestanto, kaj kial krome povas esti, ke oni trovis la mortinton sur la tereno de Ŝmikel-vilaĝo anstataŭ, kiel estus multe pli logike pro la vojo, sur tiu de Kokinbosko. Sed pro bonaj kaŭzoj li gardis sin mencii ion pri tio, kaj ŝajnigis sin tute senafliktita. Post longa diskuto li fine diris : „Do, karulo, tiom longe, kiom vi ne pruvas al mi, ke li estas protestanto, li ne venos sur nian tombejon. Ĉe vi li estas trovita, kaj ĉe vi li devos trovi lokon en la tero. Ni volas havi nenion komunan kun tio. Se vi laŭrajte identigos lin kiel protestanton, vi rajtos sendi lin al ni, alikaze ne. Lastfine li eble estas eĉ judo aŭ turko, kaj ion tian ni ja tamen ne volus havi en nia dioplaĉa tombejo. Fartu bone !“

Post kiam la komunumestro de Kokinbosko sufiĉe longe kaj sole pensis pri tio, kio do estu farenda rilate la aferon, li iris al la pastro kaj petis lin, ke li permesu, ke la mortinto restu en la tombejo. Sed tiu diris : „Kial mi faru tion ? Mi konvinkiĝis per miaj propraj okuloj, ke la viro estas protestanto. Kiel mi respondecigu tion konscie entombigi lin en bone katolika tombejo ? Eĉ je la cirkonstanco, ke protestanta tombejo estas atingebla laŭ distanco. Ja, se mi neniam estus vidinta, ke li estas protestanto, tiukaze eble jes, tiukaze mi povus senkulpigi min mem kaj antaŭ mia Dio, ke mi simple ne sciis tion pli bone, kaj oni ne lasu putri homon, kiu ajn estas, en ŝosefosaĵo kiel bonvenigatan manĝon por junaj kampokorvoj. Tio simple ne eblas. Estas almenaŭ eble, ke oni eltrovos tion, kaj ke oni tordos el tio ŝnuregon por mi. Tio kaŭzigus monstran spektaklon. Ne, ne, por tia peko mi ne fordonas min kaj mian oficon.“

„Sed, sinjoro pastro, mi petas vin, kion mi do faru ? Mi nepre devas enterigi la viron.“

„Nu, tiukaze mi bedaŭrinde ne povas helpi al vi. Pri tio vi estu pensinta pli frue. Ĉu vi ne povas havigi la identigilon al vi ?“

„Se mi nur scius, kie ĝi estas. Se mi nun enketos pro ĝi, la tuta afero fariĝos konata, kaj tiam mi estos finita. Tio sekvigus laŭordan proceson. Do, pri tio oni eĉ ne pensu.“

Poste la komunumestro sidiĝis kaj skribis leteron al la distriktestro, kio okazu pri la morta metiisto, kiu estas sen legitimaĵo. Ĉe ĉiu vorto li havis terurajn konsciencriproĉojn, ke ĉio, kion li skribis estas oficiala, kaj ke enviciĝas mensogo apud mensogo.

La mortinto intertempe trankvile kaj gaje kuŝis en sia lignokesteto en la pumpila dometo kaj havis eĉ ne iomete da kompato kun tiuj, kiuj faris al si tiom da zorgoj kaj ĉagrenoj pro li.

Post tri semajnoj venis de la distrikta oficejo la reskripto, ke oni fotografu la mortinton, por ke eble poste ankoraŭ estu identigebla la persono. Sed antaŭ ĉio oni enterigu la viron, se tio ne jam okazis, kaj ja sur la komunuma tombejo.

Sed la entombigo ne okazis. La pastro decide rifuzis lasi resti la mortinton en la tombejo. Kaj la komunumestro venis en grandan dilemon. Li ne havis rimedon por devigi la pastron.

Tuj kiam li intencis argumenti laŭ la oficiala postulo de la distrikta oficejo, la pastro klarigis, ke li prefere sciigus la verajn faktojn al la distrikta oficejo ol koncedi entombigi la protestanton sur katolika tombejo.

Kiu elirvojo por la komunumestro restis ? Fine li havis la ideon, lasi stari la mortinton en la pumpila dometo. Eble li esperis sekrete, ke la dometo iutage forbrulu aŭ ke fine la diablo kunprenu la kadavorn. Sed la instancoj ne lasis deskui sin. Oni postulis pliajn detalajn informojn pri la vestoj de la mortinto, pri la trovloko, pri la eventualaj enhavoj de la poŝoj kaj pri aliaj aferoj. Tiam oni demandis, ĉu la mortinto estas entombigita, je kiu tago, kaj kiu estas la ekzakta nombro de la tombo. La komunumestro sinkis en pli kaj pli hontigan embarason. Plej volonte li estus demisiinta. Sed ankaŭ tio ne tiel simple eblus. Ĉar la posteulo ne estus transpreninta la respondecon. Tial li faris tion, kion oni ĉiam faras en tiaj kaj similaj cirkonstancoj, li tute ne respondis la demandojn, kiuj koncernis la entombigon. Ĉar ĉiam pasis kvarona jaro, antaŭ ol alvenis la sekvanta urĝa demandaro de lia distriktestro kaj intertempe ankaŭ nova distriktestro transprenis la oficon, la komunumestro esperis, ke li tiom longe povus eviti respondon al la distriktoficejo ĝis la morto lin fine liberigus de la mortinto, kiu tage kaj nokte hantis en ĉiuj anguloj kaj ĉeloj de lia cerbo kaj prenis de li ĉiun vivoĝojon.

Kiu konas la eklezian kaj ekstereklezian burokratismon, tiu diros, ke neniu kaŭzo ekzistas dubi pri tio, ke la afero tiel tre bone kaj je ĉies kontenteco estas plenumebla. Oni konas ekzemplojn el la historio, kiam jam multe pli komplikaj aferoj tiamaniere trovis solvon.

Sed en tiu kazo okazis alie ; ĉar ĉe la eksplodo de la milito oni enloĝigis en Kokinbosko kompanion de la anstataŭa bataliono el la plej proksima garnizono. Ĉar tiam la loĝlokoj en la civitanaj gastdomoj ne sufiĉis, oni ekuzis la pumpilan dometon kiel kompaniĉambron kaj gardejon. Ĉe la malplenigado oni trovis inter jarmilojn antikva fatraso ankaŭ delonge polvokovrita kesto, pri kies celo kaj enhavo neniu el la vilaĝanoj povis sciigi ion.

Oni alvokis la komunumestron.

„Kio tie enestas ?“ demandis la kapitano.

La estro turnis sin unue dum certa tempo ĉirkaŭ sin mem kaj tiam diris fine : „Metiisto-junulo“.

„Kio enestas ?“ demandis la kapitano kun pronconcita tono.

„Mortinto, morta metiisto-junulo.“

„Ja kion faras tiu tie ?“

La tuta turmento kaj anima timo, kiujn travivis la suferinta komunumestro en ĉiuj tiuj multaj jaroj pro la mortinto, kaptis lin nun per tia forto, ke per unu fojo ĉio estis egala al li kaj li per pendumoto-humoro respondis : „Kion li faras tie ? Nu, li atendas la Lastan Tagon, sinjoro kapitano.“

„Kaj kial li ne atendas kiel ĉiu honesta homo en laŭorda tombejo ?“

„Ĉar li estas protestanto kaj nia pastro ne volas akcepti lin sur nia tombejo, kaj alian tombejon ni ne havas."

„Suboficiro Vitrovir“, diris post tio la kapitano, „malfermu la keston !“

Kion cent tridek sep funtoj da aktujoj en senfine longa tempo dum jaroj ne kapablis, do enterigi laŭorde mortan homon, tion plenumis intertempe la vermoj, la musoj, la naturo kaj la kara tempo. Kaj ili faris tion senafliktite pri la homaj malvastanimaj kvereloj kaj kun tia granda zorgemo kaj kun tioma devfervoro, ke oni trovis en la kesto nur monteton da rompiĝemaj kote grizaj ostoj, zonobukon kaj tri perditajn pantalonbutonojn el plumbo. Vidalvide al tiuj tre malmultaj restaĵoj la komunumestro povis ne kompreni, kiel eblis, ke li pro tio povis sonĝi iam pri gravaj prizonpunoj, kiuj atendos lin surtere, kaj pri kruelaj inferaj punoj, kiuj atendos lin en la alia mondo.

Kaj tiam la kapitano donis la ordonon : „Suboficiro Vitrovir, post tridek minutoj vi raportu al mi, ke la viro estas entombigita en la ĉi-tiea tombejo.“

Sed tuj kiam la subofociro forestis, venis la pastro kaj diris : „Sinjoro kapitano, pardonu, sed nenial mi povas toleri, ke protestanto estos entombigita en nia tombejo.“

Al tio la kapitano respondis : „Kara sinjoro pastro mia, mi tute ne volas limigi viajn rajtojn aŭ iel ĝeni la religian pacon, kiel vi ŝajne supozas. Mi povus apogi min sur tio, ke mi estas ekde hieraŭ la plej alta komandopotenco en tiu ĉi loko kaj respondecas nur al mia militista superulo. Tio tre afliktus min, se mi devus agi kun pli da insisto. Sed mi pensas, ke ni rigardu la tutan aferon de pli alta vidpunkto. Ĉu la kompatinda ulo estas protestanta aŭ katolika, tiun etan diferencon li kun sia Dio certe delonge intertraktis kontentige. Vi povas fidi tion al mi, Li certe ne tiom longe kaj tiel pedante haltas ĉe tiaj aferoj, kiel ni ĉi tie surtere. Li certe ankaŭ ne havas tiom da tempo por tio. Sed, mia kara pastro, vi ŝajne forgesas la plej gravan : ni nun troviĝas en milito, en la plej streĉa, kiun Germanio iam devis elbatali. Kaj kontraŭ tiu fakto, kiu ŝovas ĉion alian en la fonon, estas vere sufiĉe indiferente, ĉu iu estas protestanto ĉu katoliko. Nun estas la ĉefa afero, ke li estas germano. Kaj germano tiu kompatinda homo tie certe estas ; pri tio dubo ne eblas, kaj tial estas lia nekoruptebla rajto, ke li rajtas ankaŭ kuŝi en germana tero. Kaj germana estas la tero sur la katolika tombejo same tiel bone kiel sur protestanta. Aŭ ĉu vi pensas alie ?“

„Jes – sed – “

„Mi elektis ne sen intenco tiun al vi ŝajne iom duran vojon. Se eventuale okazos, ke viro de la kompanio mortos en tiu ĉi loko, kaj li estas hazarde protestanto, ĉar ni ĝis nun ankoraŭ ne havas protestantajn kaj katolikajn regimentojn kaj espereble neniam havos tiajn, tiam mi ne volos havi similan kverelon kun vi. Kaj kvankam mi mem estas katolika, mi devus fariĝi malagrabla al vi, kaj tion ni ja volas eviti, ĉu ne ? Lasu min diri al vi la sekvan, tiom longe, kiom estos milito, kamarado estas al mi pli proksimaj ol katoliko. Post la milito vi ja pro mi denove povos fari, kion vi volas, kaj se plezurigos vin, ankaŭ elfosi la povran ulon tie. Tion vi faru laŭ via plaĉo. Nu, sed nun mi esperas, ke vi, kaj eĉ ankoraŭ poste, donos la permeson al la entombigo jam ordonita de mi.“

Jen la suboficiro revenis kaj raportis : „Ordono plenumite, la viro kuŝas tri metrojn sub la tera surfaco.“

Per tio la afero estis finita kaj plenumita. Ankaŭ por la komunumestro. Kaj tial li apartenas al la malmultaj homoj, kiuj en la eksplodo de la monda milito trovis certan konsolon.



tradukis Hans-Georg Kaiser
el : B.Traven „La historio de la neentombigita mortinto“,
Diogenes Taschenbuch 21110, eldono de la verko volumo 13

Glosoj
Jozefo Malantaŭagro = Joseph Hinteracker
Kokinobosko = Hennenholz
Ŝmikel-vilaĝo = Schmickelsdorf

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio