Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Ret Marut : Ĝentileco de reĝoj
puce B.Traven Kiu estas la mastro de l’ vivo ?
puce B.Traven : Konvertado de indiĝenoj
puce B.Traven : Nokta vizito en la vepro
puce Marut : Interparolado
puce Marut : Trompistoj
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo
puce Ret Marut : En la nebulo
puce Ret Marut : Fremda soldato
puce Ret Marut : Rakonto pri la neentombigita mortinto

Ret Marut : Aktoro kaj la reĝo

rakontotraduko de "nepolitika groteskaĵo"



Ret Marut
Aktoro kaj reĝo
 

- senpolitika groteskaĵo - 


Okazas malofte.

Pro Fortuno. Sed unufoje tamen okazis, ke aktoro elektis reĝon kiel amikon.

Eble estis ankaŭ alie.

Sed tio estas fine indiferenta.

Ambaŭ estis sinceraj kaj bonaj amikoj. Ili kverelis kaj repaciĝis, tiel, kiel tio kutime okazas inter efektivaj amikoj.

Du jarojn daŭris la amikeco.

La aktoro pri tiu amikeco ne multe bruis, kvazaŭ temus pri la amikeco al kutima homo.

Iam, posttagmeze, ambaŭ promenis en la parko.

Je la vespero antaŭe la artisto rolis kiel reĝo. Ŝekspira reĝo li ne estis. Tiujn la reĝa amiko de la teatro ne ŝatis, ĉar la reĝoj de Ŝekspiro estis spite al sia dia benateco tute ĝustaj homoj, kiuj amas kaj malamas, murdas kaj regas — tute laŭ tio, kiel ĝuste ĝi plaĉis aŭ ne plaĉis al ili.

Sed la rolo de la prezentita reĝo el la pasinta vespero estis verkita de poeto, kiu dekokjara estis anarkiisto, sed pli poste fariĝis kortega konsilanto. Kompreneblas, ke tiu rolo tre plaĉis al la reĝo, kaj ke ĝi fariĝis la kaŭzo, ke li interparolis kun la aktoro pri la reĝa problemo de la teatro.

„Kion vi sentas, kara amiko, se vi prezentas reĝon ?“

„Mi sentas min tute kiel reĝo, tiel, ke mi ne povus fari geston, kiu ne konvenas al la karaktero de reĝo.“

„Tion mi komprenas tre bone.“

„La amaso de statistoj, kiuj, sekvante la reĝisoradon, devas kliniĝi antaŭ vi, vivtenas la senton de reĝa indo en vi kaj sugestas al la publiko, ke vi estas aŭtentika reĝo.“

„Por la publiko mi estas ankaŭ sen statistoj reĝo — eĉ tiukaze, se mi staras tute sola sur la scenejo kaj parolas monologon.“

Tiu tute artista kompreno de la aktoro provokis la reĝon fari akre limigitan komparon inter si kaj la sceneja reĝo.

„Netransirigebla abismo inter la vera kaj la teatra reĝo tamen ekzistas. Vi estus povinta kiel ajn bone roli la reĝon, dum la momento, kiam sinkas la kurteno, vi ĉesas esti reĝo. La sugesto kaj la statistaro finos vian moŝtan majeston, tuj kiam ili malsukcesos. Sed mi, karulo mia, mi estos plu reĝo, eĉ se mi kuŝos en la lito !“

Pri tio diris la aktoro : „Mia kara amiko, la komparo estas ĝusta por ni ambaŭ. Ni estis veturigataj antaŭe en la kaleŝo ĝis la pordego de la parko. Sur la stratoj staris kaj iris nenombreble multaj homoj. Ili salutis — vi dankis. Ili kriis kun tuta forto : Vivu ! Ekscelenco ! — vi ridetis, iom vanta. Sed kiam tiuj homoj iam ĉesos formi libervole statistarojn, tiam vi ĉesos esti ne nur en la noktlito, sed eĉ dum hela tago — tiam ankaŭ vi, amiko mia, ĉesos esti efektiva reĝo !“

La reĝo haltis subite.

Li rigardis la aktoron firme.

Liaj lipoj fariĝis palaj kaj ektremis.

Subite li turniĝis.

Kun rapidaj paŝoj li iris al la kaleŝo kaj reveturis.

Sola.

La amikeco estis finita.

La amikoj neniam revidis sin reciproke.

Kaj neniam denove la reĝo iris en teatron.

Li fariĝis pensulo.

Li ekhavis la fiksan ideon esti tute normala homo.

Sekve de tio li devis eksiĝi.

Li mortis kvin jarojn poste.

Freneziĝinte.

Oni asertis.
 
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser & Frank Vohla (Klubo Karapaco)

lingve kontrolis Vladimir Türk


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio