Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 065a


De kavaliro Dansnio al Cecilo de Volanĝo
(sendita malfermita al markizino de Merteuil en la letero 66a de la vicgrafo)


Ho ! Mia Cecilo, kio okazos al ni ? Kia dio savos nin el tiu minacanta malfeliĉo ? Al ni amo donu almenaŭ la kuraĝon elteni ! Kiel rakonti mian miregon, mian malesperon, kiam mi sciis, ke sinjorino de Volanĝo vidis kaj legis miajn leterojn ? Kiu perfidis nin ? Kiun vi suspektas ? Ĉu vi iel estis malsingarda ? Kion vi nun faras ? Kion via panjo diris al vi ? Mi volus ĉion scii, kaj scias nenion. Eble vi mem ne scias pli, ol mi.


Mi kunsendas la leteron de via panjo, kun la kopio de mia respondo. Mi esperas, ke vi aprobos miajn dirojn. Mi ja ankaŭ bezonas, ke vi aprobos miajn klopodojn post tiu kruela evento : ili nur celas ricevi informojn de vi kaj interŝanĝe sendi la miajn ; kaj, kiu scias ? eble trovi rimedon revidi vin, eĉ pli libere, ol antaŭe.


Ĉu vi imagas, mia Cecilo, la plezuron retroviĝi kune, denove priĵuri al ni reciproke eternan amon, kaj vidi en niaj okuloj, senti en niaj animoj, ke tiun ĵuron ni neniam perfidos ? Ĉu tia dolĉa momento ne forgesigus ĉiujn suferojn niajn ? Nu, danke al miaj klopodoj, kies aprobon mi petegas de vi, ĝi espereble aperos. Kion mi diras ? danke al la helpo kaj konsolado de plej milda amiko ! Mia nura peto estas : permesu, ke tiu amiko iĝu ankaŭ la via.
Eble mi ne devis promesi vian fidon, ne ricevinte vian konsenton ; sed malfeliĉo kaj neceso devigis min. Amo kondukis min ; amo petegas vian indulgon : pardonu mian ĵusan [1] necesan konfidencon al li, sen kiu ni eble restus eterne disaj. Tiun amikon vi konas : vicgrafo de Valmono, kiu estas ankaŭ amiko de virino plej amata de vi.


Turnante min al li, mi deziris, ke li petu de markizino de Mertejo transdonon de letero por vi. Li opiniis, ke tio ne prosperos ; sed kompense li plenfidas je ŝia ĉambristino, kiu havas moralan ŝuldon al li. Ŝi do tiun leteron transdonos, kaj povos repreni vian respondon.


Tio ne multe helpos al ni se, kiel opinias sinjoro de Valmono, via panjo baldaŭ sendos vin al kamparo ; sed li tiam volas helpi nin : via gastigontino estas parencino lia ; laŭ tiu preteksto li tiam vizitos ŝin kaj estos la transdonanto de nia korespondado. Li eĉ asertas, ke se vi konsentos al lia gvidado, li trovos rimedon por senkompromita renkonto nia.


Nu, Cecilo mia, se vi amas min, kompatas mian malfeliĉon, prenas parton en miaj bedaŭro kaj lamento, ĉu vi rifuzos vian fidon al viro, kiu estos nia gardanĝelo ? Sen li, mi perdus la esperon eĉ simple mildigi la suferon, kiun mi okazigis al vi. Tiu ĉi espereble havos finon ; promesu, dolĉa amikino : ne tro allasu vin al aflikto, ne tro disfalu sub ĝia premo. Netolerebla estas al mi la ideo de via sufero ; vi ja scias, ke mian vivon mi donus, por feliĉigi vin ! Tiu certeco pri mia adorado iom konsolu vian animon ! La mia bezonas nur vian pardonon post viaj doloroj naskitaj de mia amo.


Adiaŭ, mia Cecilo, adiaŭ mia milda amikino.


El… la 9an de Septembro 17**.


[1Dansnio mensogetas : li jam en letero 57a konfidis sin al Valmono (NdA)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio