Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 067a


De prezidant-edzino de Turvelo al vicgrafo de Valmono


Mi volis ĉesi respondi al vi, sinjoro, kaj eble mia nuna embaraso pruvas, ke mi pravis. Tamen mi volas lasi al vi nenian plendmotivon kontraŭ mi ; mi volas konvinki vin, ke mi faris por vi mian tutan eblon.


Vi diras, ke mi permesis vian skribadon al mi ; mi konsentas ; sed laŭ kondiĉo, kiun mi ne forgesas ; se mi tiel fidelus al tiu kontrakto, kiel vi mem malfidelas al ĝi, eĉ ne unu respondon vi ricevus. Jen tamen mia tria letero ; vidu, vi faras ĉion por peli min al rompo de tiu korespondado, kaj mi mem trovas motivon al pluigado. Ja ekzistas unu sola motivo ; se vi ĝin rifuzos aŭskulti, tio estos pruvo, malgraŭ via neado, ke vi malŝatas nian interrilaton.


Ĉesigu do parolojn, kiujn aŭskulti mi nek volas nek povas ; forlasu senton ofendan kaj timigan al mi, kiun vi devus malŝati, pensante ke ĝi mem estas la obstaklo disiganta nin. Ĉu do tiu sento estas la sola, kiu povas trafi vin ? Ĉu amo havos por mi tiun plian difekton, ke ĝi malpermesos amikecon ? Ĉu vi rifuzos amiki kun virino, en kiu vi volis veki senton pli intiman ? Tion mi ne volas kredi ; tiu humiliga ideo vekus mian indignon kaj senrevene forspronus min de vi.


Proponante mian amikecon, sinjoro, mi donas ĉion mian ; ĉion, kion mi povas mem disponi. Kion plian vi povas deziri ? Por allasi min al tiu sento tiel milda, tiel konvena al mia koro, mi atendas nur vian konsenton, sub kondiĉo de via promeso, ke tiu amikeco sufiĉos al vi. Mi forgesos ĉion, kion oni rakontis, kaj fidos je vi por pravigi mian sintenon.


Vi vidas mian sincerecon ; ĝi pruvu mian fidon ; ankoraŭ pliigi ĝin vi povas, tio dependas nur de vi. Sed mi avertas : unu sola amvorto ĝin poreterne detruos, kaj revekos mian tutan timon, fariĝante la signalo de mia senfina silento al vi.


Se, laŭ via diro, vi bedaŭras pasintajn erarojn, ĉu vi ne preferos amiki kun virta virino, ol kulpi pri la pentoj de pekintino ? Adiaŭ, sinjoro ; vi sentu, ke post tiaj paroloj miaj, mi nenion povas aldoni antaŭ via respondo.


El… la 9an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio