Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 6an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2921 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Letero 051a
puce Letero 052a
puce Letero 053a
puce Letero 054a
puce Letero 055a
puce Letero 056a
puce Letero 057a
puce Letero 058a
puce Letero 059a
puce Letero 060a
puce Letero 061a
puce Letero 062a
puce Letero 063a
puce Letero 064a

Letero 069a


de Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio
(krajonita kaj rekopiita de Dansnio)


Vi demandas kion mi faras : mi vin amas, kaj priploras. Mia patrino ne plu alparolas min ; ŝi forprenis miajn plumojn, paperon kaj inkon ; mi uzas krajonon, kiu feliĉe restis, kaj skribas sur peco de via letero. Mi ja devas aprobi ĉion, kion vi faris ; mi tro amas vin por ne uzi ĉiujn rimedojn por ricevi informojn pri vi kaj reciproki. Al mi ne plaĉis s-ro de Valmono, kaj mi ne opiniis lin via amiko ; mi tamen provos alkutimiĝi al li kaj, pro vi, mi ekamos lin. Mi ne scias, kiu perfidis nin ; povas esti nur mia ĉambristino aŭ mia konfesisto. Mi estas ja malfeliĉa : ni morgaŭ foriros al kamparo ; por kiom da tempo mi ne scias. Dio ! ne plu vidi vin ! Ne plu restas loko. Adiaŭ ; espereble vi povos legi min ; eble forviŝiĝos tiu krajonaĵo ; sed neniam la sento gravurita en mia koro.


El… la 10an de Septembro 17**.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio